1- Hieraŭ je la 16a la protestantoj al la hontinda balotado manifestaciis ĉe la parlamento. La polico kaj la kaŝa polico forte batadis la homojn.
2- 70 universitaj profesoroj hieraŭ post vizito al Mir Hosejn Musavi estis arestitaj. Ankoraŭ nenia informo pri ilia sorto.
3- Ŝirin Ebadi - la premiito pri la paco de Nobelo- tre bone antaŭ hieraŭ ĉe la Eŭropa Konsilio pridiris la situacion de la aferoj en Irano kaj petis de la demokrata mondo ne bojkoti iranan registaron ekonomie sed politike. La registaro pro ŝiaj sugestoj estas frenezitaj kaj en la registaraj programoj multe parolas kontraŭ ŝi.
4- Dum noktoj daŭre la tegmentoj fariĝas tribunalo kontraŭ la puĉistoj kaj fraŭdantoj. Je la 22a horo ĉiunokte oni devizas "Allaho Akbar" kaj morto al diktatoro.
5- Estas raportoj ke la polico arestas la vunditojn en la hospitaloj kaj tiel pli torturas ilin.
6- Pri la nombro de la jam mortigitaj oni ne scias la veron. La polico kaŝas la informojn, ofte la kadavrojn la registaro mem entombigas kaj poste informas la koncernan familion pri tio kaj devigas ilin fari nenian intervjuon kun ajna amaskomunikilo.
7- 36 ĵurnalistoj estas arestitaj. Nun irano estas la plej granda prizono de la ĵurnalistoj tra la mondo. Gratulon! ni gajnis iun (fi)konkurencon ...
8- La (stud)jarfinaj ekzamenoj de la pli multo de universitatoj estas nuligitaj.
Kial Britujo subite gajnis la rangon de la plej granda satano en Irano?
-
Ĝis antaŭ semajno Usono estis "la granda satano" en irano kaj hazarde Usono ektrovis konkuranton, je…
-
25 Jun 2009
Post 2 taga neebleco eniri la reton hodiaŭ al mi eblas skribi
-
Estimataj
Dum psintaj 2 tagoj ne eblis al mi skribi.Mi fartas ankoraŭ bone. Baldaŭ mi publikigos r…
-
25 Jun 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 685 visits
Aktualaj novaĵoj el Irano: daŭras la krizoj
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Por pli bone kompreni kiel traktas la irana reĝimo siajn kontraŭantojn, mi rekomendas nian raporton Like the Dead in their Coffins: Torture, Detention, and the Crushing of Dissent in Iran. Ne multe ŝanĝiĝis en Irano de tiam kiam ni verkis tiun raporton, kaj estas malmulte da dubo, ke la nunaj arestitoj alfrontas la samajn fifarojn, aparte longhoran solan malliberigadon, senkomunikigadon, batadojn kaj torturojn, kaj severan premadon false konfesi kaj impliki altrangajn reformajn gvidantojn en komploto okcidente apogita por renversi la registaron.
Reto has replied to A Giridhar RAOhttp://eo.mondediplo.com/article1512.html
Reto has replied to Roland PlatteauSign-in to write a comment.