Tiu vasta spaco, ene de altaj muroj, malantaŭ nia domo, kaj pli malantaŭe plu estis parko, hirta en sia tropika forlasita keskaĵaro, estis la reĝlando de mia infanaĝo. Ĝia prestiĝo nun hantas min plu. Duone korto, duone senkulturejo, kavigita per ternestoj kaj truetoj en kiuj la kokinoj iradis kovri siajn plumarojn per polvo, ronĝata de sovaĝaj herboj, ĝi havis en la centro daktilarbon, kiu elanis kiel kolono, ĝis tuŝi nian terason, kio donis al ĝi fieran aspekton. Ni libere lasadis en gî nian tutan bestaron : la azeno, la kaprino, la simiino Noara(1), la trupo el hundoj, la kata gento, sennombra bando da kortobirdoj, kiuj tie svarmis kaj prosperis, ĉiuj tre bone akordiĝis cetere. La korvo, kiu estis elektinta sian loĝejon en la supro de la daktilarbo, inter la fleksiĝantaj palmoj, miksis sian nigrecon glazuran en kio estis la mondo de ĉiuj miaj lumoj de ekmiroj ; oni estis lin bonakceptita malgraŭ ties subkaŝemo. Fojfoje milvo falis el la ĉielo sturme al tiu pacema komunumo, kaj kreis disfuĝon. Sed rapide unuaj kaj aliaj el la bestoj tiel timigitaj alfrontis ĝin, kaj forĉasis ĝin.
(1)pri ŝi Elian finbert verkis apartan libron « Noâra, amo mia » eble lia plej bela
*
Mi estis agregiĝinta en la kerno de tiu besta vivo, kiu ne estis tiom malsama ol la mia. Ĝi estis je la nivelo, je la bildo, de tiu bubeto libera, kiun mi estis, kies animo havis kongruaĵojn kun tiu de la kunikloj kaj anseroj, aŭ ĉu de la azeno aŭ la simiino.
Ni evoluadis en io, kion mi ne povas nomi alimaniere ol la fabeleco, aŭ io simila, kies sekreto kuŝis funde de ni, sed kiun ni ne povis kompreni.
Mi troviĝis tie meze de miaj vivantaj ludiloj, de miaj treamataj kunuloj, kiujn mi koramis tiom kiom miajn fratojn kaj fratinojn, kaj eble eĉ pli. Mi neniam havis aliajn, kaj ili al mi sufiĉis ; ni vivadis kiel sur egala statuso. Inter tiuj kvrarpiedaj kamaradoj, aŭ duflugilaj, kaj mi, neniam estis la plej malgranda fendo, kiu povus kredigi al ni, ke ni ne estis de sama familio. Mi estis unu el ili, mi estis ilia egalulo. Ili elmontris kontraŭ mi nenian submetiĝon nek obeemon. Mi ne estis por ili homido kutimita al timigi sin.
*
Veras, ke mi moviĝis inter ili kun pureco kaj freŝeco simila al iliaj, sen hipokrito. Mi kuŝaĉis en la polvo same kiel la azeno kaj la kokinoj. Mi impetis en frenezaj kuroj kun la hundoj, sed kiel ili sur kvar piedoj. La blankaj balancilaj kolomboj deflugadis al sur mia kapo kaj ŝultroj kverante. Mi dormiĝadis enprofundiĝinta en la herbaro kien la kunikloj venadis al mi kune. En la ortangula baseno destinita al la palmopieduloj, mi plonĝis en la akvon, kaj la anasoj min sekvis, kvazaŭ ili estis sekvintaj ilian vicoĉefon, sed ili neniam komprenis, kial mi ne povis kiel ili mergi min kun la pugo supren ! Rilate la kaprinon, se ŝi vidis min sidantan piede de la daktilarbo, kun la dorso apogata al ĝia stipo, ŝi alproksimiĝadis kvazaŭ dancanta sur siaj delikataj hufoj, blonda kiel la suno, kun siaj sukcenkoloraj okuloj, kaj genuiĝis flanke de mi. Ĉar ŝi neniam povis forgesi, ke unu tagon dum mi estis ploranta en mia lulilo, ŝi estis forlasinta sian kapridon, kaj venis al mi, disetendis siajn krurojn, lasinta pendi ĝisnivele de mia buŝo unu el siaj mamoj, kiun mi tuj kaptis kaj suĉis…
*
Mi spiris, mi manĝis, mi digestis tiel, kiel tiuj bestoj, sed ili estis iĝintaj « bestoj » en mia menso nur kiam mia infaneco forlasis min, ĝis tiam ili estintis por mi estaĵoj kiel mi, naivaj, je mia mezuro, kaj kiel ili mi ne pli posedis la spiriton analizan ol la malican aŭ la racian. Mi havis kun ili komunan destinon, sen malpermesoj nek disiglinio. Ni travidis reciproke en niajn animojn kun la pureco de rosogutoj. Kaj ni neniom bezonis interparoli. Nia plej elokventa parolo estis nia silento.
…..
Mi estis duondormanta en la letargio de la siestotempo, kun ĉiuj bestoj ĉirkaŭ mi, ankaŭ ili kvazaŭ svenbatitaj de la varmego sub ĉielo blanka. Mi ne sciis, kiel ĉiam, se mi estis en sonĝo aŭ en realo, en la konscienco aŭ en la svageco de speco de neesto supernatura, prenita en la reto de miaj fantazioj. Kaj mi flosadis kaj mi disolviĝadis. Kaj jen abrupte mi aŭdis la voĉon de mia patrino trans mondo vatita, kiu vokis al mi kun ŝia kutima tenereco :
- Mia Eliano ! Mia Eliano !
Mi eksaltis, elrektiĝinta siden. Mia nana kokino, kiu sidadis sur mia kokso, unu kruron sub si, saltis al la grundo klukanta. La katoj, kunplatiĝintaj en siaj feloj mallongaj, streĉiĝis, la okulojn duonfermitajn. Fluganta kolombaro ŝiris la aeron sin levante en kirlo. La simiino malfermis siajn flavajn okulojn kaj kunpremis sin al mi. Estis tumulto ĉe la anseroj.
Mi revenis al la konsciencon, kiel la plonĝisto, kiu per unu kalkanopuŝo impulsas sin kaj realtiĝas al surfaco.
Kaj denove atingis min ĉe l’orelo :
- Mia Eliano ! Mia Eliano !
Mi ja povus rigardi tutĉirkaŭ mi, pridemandi ĉiujn angulojn de la korto, la fasadon de la dormiĝinta domo kun ties fermitaj ŝutroj, mia patrino ne ĉeestis, dum ŝiaj vokoj profunde aldaj fariĝis pli klaraj kaj ŝajnis proksimaj de mi.
Subite, trakuranta denove la regnon de miaj ludoj, mia rigardo fiksiĝis sur la papago Smiru, staranta sur la pinto de sia birdstango. Ĝia plumaro buntegis sub la sunradioj, kaj turnita al mi kun la pruo de sia beko iranta kaj reiranta, ĝi estis artikulacianta kun precizo, imitanta la sonkoloron de la patrina voĉo ĝis ties plej subtilaj vibradoj.
- Mia Eliano ! Mia Eliano !
Mi ne estis la ununura miregita, ĉar la ŝutroj de unu el la unuaetaĝaj fenestroj klakadis, kaj mia patrino aperis en dormĉemizo, la kapharojn malkombitajn. Ankaŭ ŝi estis vekita per l’aŭdo de siaj propraj voĉmoduloj, rekonante la sonon de sia voĉo, kvazaŭ en sonĝo.
- Mia Eliano ! Mia Eliano !
La papago estis ilin registritajn, estis ilin enproprigitajn en la fundfundo de sia memoro, ilin aŭdinta multan fojon en ĉiu tago, kaj puŝata de kiu impulso, pro kiu penskuniĝo aŭ sentokuniĝo ? Ĝi estis ilin prononcinta miadirekte.
…..
Nia domo egipta havis vastan terason, kiu etendiĝis al la tuta areo de la ebena tegmento. Ni estis tie instalintaj tre grandan birdonstangon, ke Smiru povu kvazaŭ meze de l’ĉielo sin regali per siaj kapturnigaj akrobataĵoj, tiel ĝi allogis milvojn, kiuj traflugis super niaj kapoj, kaj poste venis deflugi, ekde kiam il vidis la birdon, kaj sin metis sur la pinton de la kvar traboj, kiuj utilis por tendi la ŝnurojn kie sekiĝis la lavitaĵoj. Feliĉa havi spektantojn ĉirkaŭ si (kio al ĝi tre plaĉis), la papago komencadis kanti la tutan repertuaron, kiun mia patrino estis pacience lerninta al ĝi dum la vesperoj, en mallumo ke nenio povu ĝin distri.
Sub tiu supermezura birdostango troviĝis benko, kien ni venis sidiĝi ĉe la sunsubiro, por ĝui la krepuskan malvarmeton.
Ni havis tiutempe kiel najbarojn riĉaj kotoneksportistojn, grekoj ili estis, kies bieno apudis nian, kaj kiuj havis je ilia servo, de jam longaj jaroj, maljunan fraŭlinan bretoninon. Ŝi foje venis viziti nin, ĉiam surhavanta la blankan kufon de sia provinco, kiu estis la mokobjekto de la fellahoj de l’vilaĝo. Sed en la realo ŝi venis por admiri al Smiru, ĉar la birdo tre perpleksigis ŝin. Sed tiu ne ŝatis ŝian voĉon, kiun ĝi imitadis mokeme ekde ĝi aŭdadis ŝin.
ili loĝis en urbeto Minet-el-Gamh, hodiaŭ Minya Al Qamh provinco Ŝarkija https://fr.wikipedia.org/wiki/Ach-Charqiya_%28%C3%89gypte%29 inter Zagazig kaj Banha eble pli bone Mit Ghamr pli norde, kiu kuŝas ĉe unu branĉo de la Nilo sur la dekstra bordo, nu li priparolas, ke infane li promenadis sur la bordo de Nilo ĝuste, dum Minya al Qamh ne estas ĉe la Nilo. Minet aŭ, Mit ? lŭdire Minet signifas "haveno" en la egiptaraba.
la provinco estus onidire ŝarkijah
https://fr.wikipedia.org/wiki/Ach-Charqiya_%28%C3%89gypte%29
Sign-in to write a comment.