Multaj esperantistoj tre bedaŭras, ke nuntempe ne plu ekzistas la retejo de Franko Luin, kie oni povis eltrovi kaj facile elŝuti senpage e-librojn en esperanto.
Jam nia Amiko de Ĉinio ZHANG XUESONG en Ipernity proponas plurajn el ili kaj multajn aliajn tre bonajn e-librojn en esperanto. (legu komenton en "Libera Folio")
Ligilo : https://www.test.ipernity.com/home/deodaro (Li estas "Pro"!)
Mi deziras anonci en mia hodiaŭa blogo, ke mi intencas elŝuti la tutan kolekton (214 e-librojn), por ke ĉiu el vi povos facile elŝuti la librojn malgraŭ la malapero de la retejo de Franko Luin, kaj de "INKO" kiu poste proponis la saman liston de e-libroj.
La listo estas en la albumo "E-books en Esperanto"
(ligilo : https://www.test.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 ) por elŝuti viajn e-librojn, simple musklaku "ĉu pli da informoj" post la titolo, ktp.
Do, karaj geamikoj, ne hezitu... Alŝutu ... kaj ĝuu vian legadon!
Sign-in to write a comment.