LA FANTOMO DE L' OPEREJO (30)

Ĉapitro VII :
Vizito de la loĝio n-ro 5

La sinjorojn Firmin Rikardo kaj Armand Moncharmin ni forlasis, ĝuste kiam tiuj ĉi decidis iri por viziti la unuan loĝion n-ro 5.

Ili lasis malantaŭ si la larĝan ŝtuparon, kiu kondukas de la vestiblo de l' administracio al la scenejo kaj ties dependaĵoj. Trairinte la scenejon, ili eniris la teatron kaj ties salonegon tra la enirejo por la abonantoj kaj la unua koridoro maldekstre. Poste ili enŝoviĝis inter la unuajn vicojn de la foteloj, kaj rigardis la loĝion n-ro 5. Tion ili malbone vidis, ĉar ĝi troviĝis en mezobskuro, kaj grandegaj tegaĵoj estis metitaj sur la manapogiloj el ruĝa veluro.

Ili estis preskaŭ solaj en la giganta malluma navo, kaj ilin ĉirkaŭis granda silento. Tiam estis la trankvila momento, kiam la maŝinistoj iras sensoifigi sin. Jam la skipo provizore forlasis la scenejon, lasinte mezstarigitan dekoracion. Kelkaj lumradioj (palega, sinistra lumo, kiu aspektis ŝtelita el mortanta astro) enŝoviĝis tra - oni ne scias kia - aperturo, ĝis antikva turo, kiu starigis siajn krenelojn el kartono sur la scenejo. En tiu falsa nokto, aŭ pli ĝuste en tia mensoga taglumo, la aĵoj prenis strangajn formojn. La tolaĵo, kiu kovris la fotelojn, aspektis kvazaŭ furioza maro, kies marverdaj ondoj estis senmovigitaj laŭ la sekreta ordono de la ŝtormgiganto, kiu nomiĝas Adamastor* - ĉiu tion certe scias.

S-roj Moncharmin kaj Rikardo ŝajnis ŝippereuloj en la senmova malordigo de tiu maro el pentrita tolaĵo. Ili antaŭeniris al la loĝioj maldekstre, kvazaŭ brustonaĝante kiel maristoj, kiuj forlasis sian barkon, kaj penadis atingi la marbordon. La ok grandaj kolonoj el polurita "échaillon" ** stariĝis en la ombro, kiel tiom da eksterordinaraj enakvaj fostaroj destinitaj por subteni la minacan kaj subfalantan dikventran klifon, kies bazon desegnis la cirklaj linioj, paralelaj kaj kurbaj, de la balkonoj de la unuaj, duaj kaj triaj loĝioj. El supre, plejsupre de la klifo, perditaj en la kupra ĉielo de s-ro Lenepveu***, figuroj grimacis, ridaĉis, kaj primokis la maltrankvilon de la sinjoroj Moncharmin kaj Rikardo. Temis tamen pri figuroj kutime tre seriozaj. Ili nomiĝis Iziso, Amfitrito, Hebo, Flora, Pandora, Psiĥo, Tetiso, Pomona, Dafna, Klitio, Galateo, Aretuzo.**** Jes, Aretuzo mem, kaj Pandora, kiun ĉiu konas pro ties skatolo, rigardis la du novajn direktorojn de l' operejo, kiuj finfine kroĉiĝis al ia ŝipruinaĵo, kaj kiuj de tie silente rigardadis la unuan loĝion n-ro 5. Mi jam diris, ke ili estis malkvietaj. Tion mi almenaŭ supozas. S-ro Moncharmin fakte konfesas, ke li impresiĝis. Li laŭvorte diras : "Tiu fabelo el trans la morto pri la fantomo de l' operejo, kiun oni tiel afable rakontis al ni, de post la tago kiam ni sukcedis al la sinjoroj Poligny kaj Debienne, sendube fine sukcesis perturbi la ekvilibron de mia imagpovo, kaj – bone pripensite – de mia vidpovo, ĉar (ĉu estis la escepta dekoracio, tra kiu ni moviĝis meze de nekredebla silento, kiu tiom forte impresis nin ?... aŭ ĉu ni estis moktrompitaj de ia halucino, kiun ebligis la preskaŭ mallumo en la spektaklejo, kaj la duonombro, kiu dronigis la loĝion n-ro 5?) ĉar mi vidis, kaj ankaŭ Rikardo samtempe vidis, inan figuron en la loĝio n-ro 5 ! Rikardo nenion diris ; fakte ne ankaŭ mi. Sed, per komuna gesto, ni staris manenmane. Poste, kelkajn minutojn ni tiel atendis, senmove, kun la okuloj daŭre fiksitaj sur la sama loko, sed la figuro estis malaperinta. Tiam ni eliris kaj, en la koridoro, unu la alian sciigis pri niaj impresoj, kaj parolis pri tiu figuro. Malfeliĉe "mia figuro" tute ne kongruis kun tiu de Rikardo. Mi vidis kvazaŭ mortulokranion metita sur la loĝiorandaĵo, dum Rikardo ekvidis figuron de maljuna virino, kiu similis la patrinon Giry. Tial ni komprenis, ke ni estis ja moktrompitaj de ia iluzio. Kaj, ridante kiel frenezuloj, ni tuj kuris al la unua loĝio n-ro 5, kiun ni eniris, sed eltrovis neniun figuron."

Jen ni en la loĝio n-ro 5 nun.

Temas pri loĝio same kiel ĉiuj ajn unuaj loĝioj. Fakte nenio apartigas tiun loĝion de ties najbaraj.

S-roj Moncharmin kaj Rikardo malkaŝe amuziĝis, primokante unu la alian. Ili movetis la meblojn de la loĝio, levis la tegaĵojn kaj seĝojn, kaj akute rigardis precipe tiun, kie kutime sidiĝis "la voĉo". Sed ili konstatis, ke temis pri "honesta seĝo" tute ne magia. Fakte la loĝio estis tiel ordinara, kiel ĉiuj loĝioj, kun siaj ruĝa murtapiŝo, seĝoj, tapiŝeto, kaj manapogilo el ruĝa veluro. Tre serioze esplortuŝinte la tapiŝeton, eltrovinte nenion nekutiman, tiuflanke same kiel alie, ili malsupreniris en la suban parterloĝion, kiu respondis al la loĝio n-ro 5. En la parterloĝio n-ro 5, kiu situas ĝuste ĉe la angulo de la unua maldekstra elirejo por la foteloj, ili denove trovis nenion rimarkindan.

"Ĉiuj tiuj uloj primokas nin", fine ekkriis Firmin Rikardo. "Sabaton oni ludos "Faŭston". Ni ambaŭ ĉeestos la spektaklon en la unua loĝio n-ro 5 !"




Notoj :
* Adamastor : aludo al la kanto de l' opero de Giacomo Meyerbeer "La Afrikanino" (1865) : "Adamastor reĝo de la profundaj ondoj."
** Echaillon : ŝtono el Isère (francaj Alpoj), kiu povas prezenti tri kolorojn : blanka, flava, roza.
*** Lenepveu (Jules) : franca pentristo (1819-1808), kiu pentris la plafonon de l' operejo (1869-71). De 1964 la pentraĵo de Marc Chagall kaŝmaskas tiun originalan verkon.
**** Estaĵoj de la egipta (Iziso) kaj precipe helena-romana mitologioj.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------