Ĉapitro 3
Dume okazis la adiaŭa ceremonio.
Mi jam skribis, ke la sinjoroj Debienne kaj Poligny organizis tiun belegan feston okaze de sia foriro. Kiel oni diras hodiaŭ, ili deziris "bele morti".
Por efektivigi tiun programon, ilin helpis ĉiuj gravuloj de la parizaj mondumo kaj arta societo. Ĉiuj rendevuis en la dancsalono. Tie, kun kaliko da ĉampano mane kaj preta parolado surlange, madamo Sorelli atendis la eksiĝantajn estrojn. Malantaŭ ŝi, svarmis ŝiaj junaj kaj maljunaj kamaradoj de la baletistaro. Iuj mallaŭte interparolis pri la tiutagaj eventoj dum aliaj diskrete kaj komplice mansignis al geamikoj. Tiu babilema homamaso ĉirkaŭis la bufedon starigitan sur la dekliva planko inter "la milita danco" kaj la "kampara danco" de sinjoro Boulanger.*
Kelkaj baletistinoj jam estis surmetintaj urbajn vestaĵojn dum la plejmulto ankoraŭ surhavis sian jupon el fajna gazo; sed ĉiuj opiniis, ke ili faru laŭcirkonstancan mienon. Nur la etulino Jammes (dekkvinjara, jen feliĉa aĝo) ŝajne forgesis la fantomon kaj la morton de Jozef Buket. Ŝi senĉese babilis, babiladis, saltetis, petolis. Madamo Sorelli senpacience kaj severe revokis ŝin laŭordi, ĉar la sinjoroj Debienne kaj Poligny ekaperis sur la ŝtupoj de la dancsalono.
Ĉiuj rimarkis, ke la eksiĝantaj sinjoroj aspektas gajaj. Tia sinteno ŝajnas natura al neniu provinciano sed en Parizo tio tre plaĉis. Neniam iĝos Parizano iu, kiu ne lernis surmeti ĝojomaskon sur siajn dolorojn kaj la duonmaskon de tristeco, enuo aŭ indiferento sur sian privatan feliĉon. Se vi scias, ke iu el viaj amikoj estas ĉagrenita, ne provu lin konsoli: li diros al vi, ke li jam konsoliĝis. Sed se al li okazis iu feliĉiga evento, lin tute ne gratulu: li opinias sian feliĉon tiel natura, ke viaj paroloj lin mirigos.
En Parizo, oni estas ĉiam kvazaŭ en maskobalo. Do, tiel bone informitaj personoj kiel la sinjoroj Debienne kaj Poligny certe ne erarus elmontri sian ĉagrenon, tamen realan. Ili jam tro ridetis al madamo Sorelli, kiu komencis diri sian komplimenton.Tiu stultulino Jammes tiam interrompis la ridetojn de ambaŭ sinjoroj direktoroj tiel subite, ke aperis al ĉiuj ĉeestantoj iliaj submaskaj vizaĝoj, bedaŭraj kaj timegaj.
"La fantomo de l' operejo!"
Tion ekkriis Jammes kun nedifinebla terurvoĉo. En la nigre vestita homamaso ŝi fingromontris al vizaĝo tiel palega, funebra kaj malbela kaj kun tiom profundaj nigraj truoj sub la brovaj arkoj, ke la mortokranio tuj grandioze sukcesis.
"La fantomo de l' operejo! La fantomo de l' operejo!"
Oni ridis kaj interpuŝiĝis, dezirante regali trinkaĵon al la fantomo de l' operejo - sed li jam malaperis! Li estis ŝoviĝinta tra la homamaso kaj oni vane reserĉadis lin. Dume, du maljunaj sinjoroj provis kvietigi la etulinon Jammes; kriis kiel pavo la etulino Giry.
Madamo Sorelli koleregis ĉar ŝi ne sukcesis finlegi sian paroladon. La sinjoroj Debienne kaj Poligny ŝin brakumis kaj dankis, antaŭ ol fuĝi tiel rapide kiel la fantomo mem. Pri tio neniu miris: ĉiu ja sciis, ke ili devos elteni saman ceremonion sur la supra etaĝo, en la kantosalono. Finfine, la lastan fojon, ili akceptos siajn intimajn geamikojn en la vasta vestiblo de la direktora oficejo, kie estis planita vera vespermanĝo.
Tie ni retrovas ilin kune kun la novaj estroj sinjoroj Armand Moncharmin kaj Firmin Rikardo. Tiuj apenaŭ konis la aliajn sed ili multobligis siajn amikajn parolojn kaj la novuloj respondis kun multegaj komplimentoj. Tial la gastoj, kiuj jam timis pasigi vesperon iom tristan, tuj faris ĝojajn mienojn. La vespermanĝo estis preskaŭ gaja. Iuj proponis plurajn tostojn; Lia registara komisaro estis ja tre lerta, miksante pasintan gloron kun estonta sukceso, tiel ke inter la gastoj baldaŭ regis la plej elkora afableco.
La transdono de la estraj povoj jam okazis kiel eble plej simple je la antaŭa tago. La lastaj problemoj inter la malnova kaj nova estraroj ricevis siajn solvojn sub la prezidado de la registara komisaro. Ĉiu tiel forte deziris reciprokan konsenton, ke neniu fakte tro miris vidi kvar ridetantajn vizaĝojn de la iamaj kaj nunaj direktoroj dum tiu memorinda vespero.
La sinjoroj Debienne kaj Poligny donis jam du tre malgrandajn ŝlosilojn al la sinjoroj Moncharmin kaj Rikardo. Tiuj estis komunaj ŝlosiloj, kiuj malfermas ĉiujn pordojn (plurmilojn) en la Nacia Muzika-Akademio. Kiel objektoj de ĉies sciavido, tiuj etaj ŝlosiloj rapidege pasis de mano al mano. Tiam forlogis la atenton de kelkaj malkovro ĉe la tabla ekstremaĵo: jen la stranga palega kaj fantasta vizaĝo kun la kavaj okultruoj, kiu jam aperis en la dancsalono, kaj kiun salutis la etulino Jammes per tiuj vortoj:
"La fantomo de l' operejo! La fantomo de l' operejo!"
* Du pentraĵoj de Gustave Boulanger (1824-1888) en la dancsalono ("Foyer de la Danse") de la operejo de Parizo.
-------------------------DAŬRIGOTA --------------------------
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubKoran dankon kaj gratulon pro via rapida kaj efika, sed tamen longa laboro por helpi min! (vi nun laboras multe pli rapide ol mi... ĉar mankas al mi la tempo por tuj korekti tiun ĉi epizodon... Tion mi faros kiam eble plej baldaŭ!)
Cetere, kiel junulo mi legis multon de Maupassant, kaj ankoraŭ nun mi volonte legas rakontojn de li, la plej fascina rakonto por mi estas: "La Horla". La Fantomo de l' Operejo estas verkita en simila maniero kiel verkoj de Maupassant, Bel Ami estas mirinda libro, kiu entenas multajn amarajn verojn pri la burĝa socio., kaj ankaŭ la Fantomo estas ja pli ol nur hororrakonto...pliaj francaj verkistoj, kujn mi tre ŝatas, estas: Balzac kaj el la nuntempaj estas la plej interesa por mi Merle, lia libro pri la koncentreja estro Hess en Auŝvico estas impresega kaj neforgesebla...ankaŭ la himna dokumenta verko pri la fuĝintoj de la sturmatako de la Moncada-kazerno en Kubo estas por mi ĉiam prezenta enkape...
Nu, sed la plej granda el ĉiuj francaj verkistoj, estas kompreneble Voltero....kiu volas fariĝi sana mense, kaj kiu volas liberigi sin de depresioj kaj mornaj pensoj kaj de ridindaj iluzioj, tiu legu Volteron, tiu brila homo, kvankam li estis ankaŭ uzurista borsokanajlo kaj la plej riĉa franca verkisto en sia tempo (du animoj certe sonis ankaŭ en lia brusto) , estis preskaŭ ĉiam tiel sprita kaj tiel aminda, ke la legado de liaj libroj eĉ pli gravas ol la legado de la gravaj filozofiaj verkoj de Marc Aurel, konata pro sia stoika sinteno, Voltero estis stoika adepto de la persona libero kaj kosmopolita mondocivitano, kaj aldone eĉ plena de la rara humuro, kiun nutras enciklopedia sciego... tiu genia humoro ellegblas ankaŭ el la fascina romantraduko Kandid' de Lanti...
Ho, Voltero, mi amas vin:) Vi estas por mi pli vivanta ol la vampiro Sarkozy! Tiu estas morta, kvankam li ankoraŭ nun kaj denove (ŝajne plu vivetanta) grakadas kiel korvo de la reakcia subiranta burĝa klaso ĉiam la saman tedan gurdan melodion... sed rilate al vi, granda Voltero, li estas nur ŝtipkapulo!
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubKompreneble, ankaŭ Maupassant tre plaĉas al mi!!! eĉ se mia plej ŝatata verkisto de tiu jarcento estas Emile Zola. Se vi deziras malkovri plurajn novelojn de Maupassant, ne hezitu viziti la retpaĝaron de mia amiko Noĉjo Lagrafo ĉe Ipernity, kiu jam esperantigis ilin (same kiel mi... li estas amatora tradukanto).
Pri Robert Merle : mi iom konas lian verkon. Ĉu vi legis "Weekend en Zuydcoote"? Tiu romano rakontas la disfuĝegon de la franca kaj angla armeoj en Majo 1940, apud Dunkirko... Aŭ eble vi vidis tiun filmon kun Jean-Paul Belmondo? ... Mi ankoraŭ ne legis (sed ŝatus legi) la romanon "La Mort est mon Métier", kiun vi elvokas.
Volteron mi legis jam antaŭ longe (sed ne multe relegis...). Kompreneble, li estas tre grava figuro en niaj literaturo kaj filozofio. Per siaj ideoj Voltero kaj Rousseau ŝanĝis nian landon (sed ne nur)...
Gratulon pro tiom da intereso kaj scipovo koncerne nian literaturon, kara Cezar!!! (mi samopinias pri Sarkozy, kaj tute ne deziras, ke li denove fariĝu prezidanto!!! ... Pli grava minaco estus kvazaŭ fascista Marine Le Pen!)
HO, VENUSO!
Ho, volupto, patrino de la naturo,
Venuso, bela kaj unika diino
de la malnova mondo kaj de Epikuro,
naskantino de multnombraj ĝojoj,
vi, kiu senarmigis ekde la komenco de l' tempo
la diojn de l' ĉielo kaj de l' milito:
mi petas vin,
plej ĉarma diino de belaj tagoj,
mi petas vin,
grimpu malsupren!
Venu! Varmigu al ni la universon,
donacu pacon al ĝi,
forpelu la suspekton, la kverelon kaj enuon,
ekbruligu Teron en flamojn de amo.
Lasu nin ĵeti la ŝarĝon de vantaj devoj for de ni,
permesu al ni sekvi nur al tiuj ordonoj,
kiujn donas vi nin!
tradukis Donjo & Cezar
PS: Voltero vivis de la jaro 1694 ĝis la jaro 1778. La tekston ni tradukis laŭ bonega germana traduko el la libreto „Vero kaj konsolo“, librogildo Gutenberg, 2004, elekto de Mario Früh, jen eldonejo, kiun konatigis B.Traven, kaj kiu ankoraŭ nun ekzistas.
PSS: La tekston en prozo mi aranĝis kiel prozpoemon. (cez)
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubVoltero estas (bedaŭrinde) ĉiam tre aktuala en nia mondo, kiu tiom bezonas pacon, amon, toleremon...
Sign-in to write a comment.