En sia tualetejo, Kristina Daae forte suspiris kaj aŭdis respondan ĝemon. Ŝi turnis la kapon, ekvidis Raŭl-on kaj tremetis. Ŝi ridetis al la kuracisto, rigardis sian ĉambristinon kaj denove la junulon.
"Sinjoro!... Kiu vi estas?" ŝi demandis flustre.
"Fraŭlino, mi estas la infaneto, kiu iam iris en la maron por elpreni vian falintan skarpon," respondis Raŭl kun unu genuo surtere kaj pasie kisis la manon de la "prima donna".
Kristina denove rigardis la kuraciston kaj la ĉambristinon, kaj ĉiuj tri ekridis. Raŭl forte ruĝiĝis kaj restariĝis.
"Fraŭlino, ĉar ne plaĉas al vi rekoni min, mi ŝatus diri ion tre gravan private al vi."
"Kiam mi pli bone fartos, bonvolu, sinjoro ...," ŝi diris per tremanta voĉo ..."Vi estas tre ĝentila."
"Sed eliru nun," aldonis la kuracisto kun sia plej afabla rideto. "Lasu min kuraci la fraŭlinon."
"Mi ne estas malsana," subite diris Kristina per energio kaj stranga kaj neatendita.
Tiam ŝi stariĝis, rapide frotante siajn okulojn.
"Mi dankas al vi, doktoro!... Mi bezonas restadi sola ... Ĉiuj foriru, mi petas ... Lasu min... Tiun ĉi vesperon, mi sentas min nervoza..."
La kuracisto intencis protesti sed, fronte al la ekscitiĝo de la virino, li supozis, ke eviti kontraŭdiron estos la plej bona helpo por tia spirita stato. Ambaŭ viroj foriris. Enirante la koridoron, Raŭl sentis sin tute konsternita.
La kuracisto diris al li:
"Mi ne plu rekonas ŝin ĉi vespere... Ŝi estas kutime tiel serena...", kaj li foriris.
Raŭl restis sola en tiu senhoma parto de l' teatro. Plej verŝajne ĝuste tiam ekplenumiĝis la adiaŭsolenaĵo en la dancsalono. Eble fraŭlino Daae ankaŭ iros tien, pensis Raŭl, tial li atendis en tiu silenta soleco. Li eĉ kaŝiĝis en la favora ombro de pordangulo. Terura doloro daŭre premis lian koron. Pri tio li deziris senprokraste paroli al la fraŭlino.
Subite malfermiĝis la tualetejo. Eliris la servistino sola, kunportante pakojn. Li haltigis ŝin dum ties preteriro kaj demandis pri la sanstato de ŝia estrino. Ŝi ride respondis, ke tiu fartas tute bone sed oni nepre ne ĝenu ŝin, ĉar ŝi volas restadi sola. Kaj ŝi rapide foriris.
Ideo naskiĝis en la cerbo de Raŭl : fraŭlino Daae kompreneble volas resti sola por LI!... Ĉu li mem ne diris al ŝi, ke li deziras privatan konversacion kun ŝi?... Ĉu tio ne estas la kialo, pro kio ŝi izolas sin?...
Apenaŭ spirante, li proksimiĝis al ŝia tualetejo. Kliniĝinte por aŭdi ŝian respondon, li estis fraponta je la pordo. Sed tuj li retenis la manon : li ĵus ekaŭdis virvoĉon en la ĉambro.
Per nekutima severa tono iu diris: "Kristina, amu min!"
-------------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------
Amike, Cez!
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubKortuŝas min via helpo, malgraŭ viaj multaj okupadoj!
Amike salutas vin, Mikelo!
Kial Doktoro kaj ne doktoro?
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubNb : en la franca verko, la titoloj estas skribitaj kun majuskloj. Mi ĵus kontrolis en la PIV; jen eble interesa rimarko vortaro.net/#titolo : vidu n°2 : Doktoro, Profesoro, Via Moŝto, Sinjoro ... (tamen la ekzemploj estas ĉiam sen majuskloj).
MIKELO (Michel Derey… has replied to Hans-Georg Kaiser clubSign-in to write a comment.