Tiun vesperon, aplaŭdinte la fraŭlinon Daae, Filipo turniĝis al Raŭl kaj ektimis pro ties palega vizaĝo.

"Ĉu vi ne komprenas, ke la kantistino svenis?" ekkriis Raŭl.

Fakte, sur la scenejo, oni devis apogi la junulinon.

"Sed vi mem estas svenonta... Nu, kio do okazas al vi?" demandis la grafo, kliniĝante super sian fraton.

Sed jam la junulo ekstaris.

"Ni iru!" li tremvoĉe diris.
"Nu, kien vi iru, Raŭl?" demandis la grafo, kiun mirigis la emocio de lia frato.
"Ni iru vidi ŝin! La unuan fojon ŝi tiel bele kantis!"

Aperis amuza lipangula rideto dum la grafo fikse rigardis sian fraton.

"Ba!" Kaj li tuj aldonis kun kontentega mieno: "Ni iru! Ni iru!"

Ili baldaŭ staris ĉe la jam tro plenigita enirejo de la abonantoj. Antaŭ ol li povis iri sur la scenejon, Raŭl vehemente disigis siajn gantojn per nekonscia gesto. Ĉar Filipo estis bonulo, li ne primokis lian malpaciencon. Sed jam li komprenis; nun li sciis kial Raŭl estis malatenta kiam li alparolis lin, kaj ankaŭ kial tiu ŝajne ŝategis rilatigi ĉiujn konversaciajn temojn kun la opero.

Ili iris sur la scenejon.

Svarmis homoj en nigraj vestoj rapidirante al la komuna dancsalono aŭ la tualetejoj de l' artistaro. Miksiĝis impetaj riproĉoj de estroj kun la krioj de maŝinistoj. Jen eliras la statistoj* de la lasta sceno; vin puŝas inaj "pasantoj"** ; preterpasas iu kun dekoracia fosto; malsupren venas kulisa rulkurteno; per fortaj martelofrapoj iu aranĝas dekoron; sonas en viaj oreloj la senfinaj krioj "place au théâtre!" (Teatro antaŭen!) kvazaŭ anonco de iu plia katastrofo por via cilindroĉapelo aŭ de puŝego en via dorso... Dum la interaktoj, tiuj estas la kutimaj eventoj, kiuj ĉiam ĝenas senspertulon kiel tiun junulon kun blondaj lipharoj, bluaj okuloj kaj knabina vizaĝkoloro.

Kiel eble plej rapide, li trairis tiujn obstaklejojn ĝis la scenejo, kie ĵus triumfis Kristina Daae, kaj sub kiu ĵus mortis Jozef Buket.

Neniam estis konfuzo pli granda ol ĉivespere, kaj Raŭl neniam malpli timida. Per forta ŝultropuŝo li forpelis kiujn ajn obstaklojn, sen konsidero de la grumblado fare de la maŝinistoj. Okupis lin nur tiu celo: vidi la junan virinon, kies magia voĉo elŝiris lian koron. Li ja eksentis, ke lia kompatinda tute ŝanĝita koro ne estas plu lia apartenaĵo. Li tamen provis protekti ĝin, de kiam li revidis Kristinan, kiun li konis el ties fruinfanaĝo. Antaŭ ŝi, li sentis dolĉegan emocion, kiun - konscie - li volis forpeli. Ĉar tiel forte li respektis sian memfidon, li promesis ami nur tiun, kiu edziniĝos kun li. Kompreneble, neniam li akceptos edziĝon kun kantistino. Sed jen terura sento sekvis la dolĉan emocion.

Ĉu sento aŭ amsento? Enestis io samtempe fizika kaj morala. Lia brusto doloris kvazaŭ iu ĝin malfermus por elpreni la koron. Korloke li sentis teruran mankon, ian malplenaĵon, kiun povus plenigi nur la koro de la fraŭlino! Jen eventoj de aparta psikologio, kiujn ŝajne komprenas nur homoj trafitaj de la amo, per tiu stranga bato, kiu "fulme amfrapas" laŭ populara dirmaniero.

Grafo Filipo sekvis lin kun granda peno sed daŭre ridetis.

* Statisto: akcesora kaj amatora neparolanta aktoro.
** Pasanto : statisto, kiu pasas sur la scenejo


(Polurita versio)
-------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------