"Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon"
de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-23 21:13
Gravaj Esperantaj retpaĝoj ofte malaperas post la forpaso de iliaj kreintoj, atentigas Darío Rodríguez. Laŭ li necesus, ke esperantistaj organizaĵoj entreprenu paŝojn por ilia konservo, dum tio eblas.
Estas alarme konstati, kiel la esperantistaro neglektas gravan fenomenon. Multaj valoraj retpaĝoj pri esperantaj temoj estas kreitaj fare de izolaj esperantistoj, ofte maljunaj. Kaj tiuj paĝoj forpasas samtempe kun iliaj kreintoj, ĉar heredantoj ĉesas pagi la luprezon al la entreprenoj, kiuj gastigis tiajn personajn paĝojn. Gravaj esperantaj institucioj devus atente eviti tiun malaperon, savante tiujn paĝojn, kaj gastigante ilin en siaj retaj serviloj.
Mi memoras pri unu ĝojiga tiaspeca savado: la valorega kolekto de elektronikaj libroj de Franko Luin transiris al sekura servilo – tamen indus ke ĝi estu ankaŭ gastigata en pluraj aliaj serviloj.
Mi konstatis ekzemple la dolorigan malaperon de la Baza Radikaro de Wouter F. Pilger. La Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko (STEB) de Eventoj.hu donas jenan ligilon por tiu paĝo: pilger.home.xs4all.nl/breo-au8.htm. Sed kiam oni iras al tiu adreso, aperas la timinda indiko "Eraro 404-Paĝo ne trovata".
Ĉi-kaze, la konsterna malapero de tiu juvelo estas riparebla: ekzistas mirakla servo en la reto kiu konservas malaperintajn paĝojn: Internet Archive Wayback Machine. Mi kopiis en la serĉo-fenestreton de tiu paĝo la ligilon al Baza Radikaro kaj feliĉege la verko de Pilger ekaperis klikante sur ligilo trovebla en la kalendaro tie aperanta (tiu sistemo ree kaptas la perditan paĝon periode: ĉi-kaze laste la 26an Decembro 2013).
Ĉar STEB savis aliajn valorajn terminarojn de Pilger, mi sugestas al Szilvási ke li reprenu la Bazan Radikaron el la menciita servilo kaj sekurigu ĝin en sia propra servilo. Indus konservi ĝin ankaŭ en aliaj korporaciaj esperantaj serviloj. La arkivita versio troviĝas ĉi tie.
Darío Rodríguez
("LIBERA FOLIO")
Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
Pri miaj tradukoj... Grava paneo ...
-
Karaj geamikoj, mi ege bedaŭras sed dum eble longa tempo mi ne plu povos aldoni tradukojn... Fakte,…
-
01 May 2014
CASTELLANE
-
Jen mallonga video de "U -Tube" por prezenti al vi la urbeton, kie mi loĝas nun. Ĝi situas en la sud…
-
22 Apr 2014
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
882 visits
Mortintaj retpaĝoj bezonas urĝan savon!
Jen grava artikolo, kiun mi ĵus legis en "LIBERA FOLIO".
Urĝa solvo estas nepre dezirinda por savi verajn trezorojn de nia Esperanta kulturo!
Urĝa solvo estas nepre dezirinda por savi verajn trezorojn de nia Esperanta kulturo!
Rob Keetlaer, Roland Platteau, , and 2 other people have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Kelkaj, oficialluloj aŭ privatiloj kun informadikaj kapabloj kaj rimedoj devus komenci pripensi la aferon, kuniĝi, ktp.
MIKELO (Michel Derey… has replied to Roland PlatteauPlej amikajn salutojn el Castellane, kie mi loĝas nun.
Ne nur Esperantitj memoraĵoj, dokumentoj, ktp dependas de tro malmulte da homoj, sed por ilin gardi oni ne plu scias je kiu fidi, fidi ! ... Ipernity estas bona ekzemplo !
Kion fari ?
Kun miaj plej amikaj salutoj el Castellane, kie mi loĝas nun...
Sign-in to write a comment.