Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (1/2)
-
Karaj legantoj, karaj geamikoj... Ŝajnas, ke baldaŭ alvenos la fino de la romano, ĉu ne?
Jen la sek…
-
04 Jan 2014
FELIĈAN NOVAN JARON 2014 !!!!
-
... al ĉiuj geamikoj de Ipernity !!! ... al ĉiuj samideanoj en la mondo !!!
BONNE ET HEUREUSE ANN…
-
31 Dec 2013
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
624 visits
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 17 (2/2)
Karaj geamikoj kaj legantoj, jen estas jam la sekva parto de via felietono - mia traduko de la franca romano : "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch.
... Ĉu Lurĵo sukcesos aresti Silvanon ĉi-foje? ...
BONAN LEGADON !
... kaj mi antaŭdankegas al ĉiuj lertaj esperantistoj, kiuj bonvole helpos poluri tiun ĉi tekston!
Mi jam kore dankegas al IVAR, GINETTE, FILIP kaj DOROTA pro ilia helpo!!!
... Ĉu Lurĵo sukcesos aresti Silvanon ĉi-foje? ...
BONAN LEGADON !
... kaj mi antaŭdankegas al ĉiuj lertaj esperantistoj, kiuj bonvole helpos poluri tiun ĉi tekston!
Mi jam kore dankegas al IVAR, GINETTE, FILIP kaj DOROTA pro ilia helpo!!!
LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉap. 17 B
Tiam Silvano ne plu hezitis. El sia sako, li ĵetis teren la ceteron, ĝin abunde priverŝis per petrolo kaj fajrigis.
Tuj, forte ruĝiĝis la eta ĉambro, lumigita de ekflamanta incendio. Kaj Silvano elverŝis la ceteron de sia petrolo.
« Li frenezas ! Li frenezas ! Li bruligos miajn meblojn ! » Ĵermena kriegis.
Pro la batoj, per kiuj oni forte frapadis ĝin, la pordo krakegis.
« Malfermu ! Malfermu ! » kriis furiozaj voĉoj.
Ĵermena impetis por malfermi. Per eksalto, Silvano tuj estis apud ŝi, retenis ŝian brakon tiom vigle, ke ŝi turniĝis ĉirkaŭ si mem. Kaj, rigardante ŝin en la okulojn, parolante al ŝi kun kvieto pli timenda ol kolero, li ordonis :
« Restu ĉi tie, Ĵermena ! Mi scias, kial vi volas tiom haste malfermi. Sed se vi tuŝos la pordon antaŭ ol mi finos... »
Kaj super ŝin li levis manon, kiu kapablus dispremi ŝin.
Ĵermena ne plu moviĝis kaj restis tuj kontraŭ la muro.
Dume Silvano, kun sovaĝa mieno, kunpremitaj dentoj kaj severaj okuloj, rigardis forbruli la restaĵon de sia tabako. Li ne returnis sin malgraŭ la bruego de la doganistoj ĉe la pordo. Li eĉ ne plu zorgis pri Ĵermena. Li sciis, ke ŝi obeos.
Cetere, ŝi tiom timis lian koleron, ke ŝi ankoraŭ ne aŭdacis moviĝi, kiam ĉio estis forbruligita. Kaj estis Silvano mem, kiu malriglis la pordon kaj lasis la doganistojn eniri.
Kiel postulas traserĉo, ĉeestis la dogan-kapitano, -leŭtenanto kaj -subleŭtenanto, unu impostinspektoro, la polickomisaro kaj du doganistoj, unu el tiuj ĉi estante Lurĵo.
« Eniru », kviete petis Silvano.
La tuta grupo eniris la fulmoplenan ĉambreton, haladzan pro la odoro de petrolo kaj tabako, kaj kie ŝvebis nigraj densaj fulgeroj.
« Jen kaptitaj ! » diris Lurĵo.
Silvano ĉarme klarigis :
- Mi bezonis longan tempon antaŭ ol malfermi la pordon, ĉar mi ĵus havis kamentuban incendion, kiun mi ja tre malfacile estingis.
- Aŭ ekbruligis, diris Lurĵo.
- Vi venas por traserĉo, ĉu ? Nu, komencu. Vin mi rigardos! li pludiris sen reagi al lia pikŝerco.
Kaj li iris por malfermi la pordon al la korto, tiel kaŭzante fortegan trablovon, kiu forbalais fumon kaj cindrojn.
- Nu, kie ni komencu ? demandis la kapitano.
- Ne penindas serĉi, respondis Lurĵo. Ni ne plu eltrovos eĉ eron da tabako ĉi tie. Ne plu restas iu ero.
- Sed ... kie ĝi estas ?
- Ĉi tie...
Lurĵo montris la cindrojn.
« ... Kaj tie ! »
Li montris la lastajn fumtrenaĵojn.
« Ha ! Ha ! Ha ! Vi certe ricevos belan premion, kamarado, ĉu? » li mokridis.
Kaj fronte al la doganleŭtenanto, li plengorĝe plu ridis.
- Nu, aŭskultu, diris la leŭtenanto kaŝante sian ĉagrenon. Mi ne komprenas vin. Tamen vi ne estas stultulo ! Mi miras, ke vi ne scias pli bone elturniĝi. Kion vi perlaboras, per tiu afero ?
- Tiom kiom vi ĉiuj.
- Nu, tute ne ! Ni perdas nenion. Sed via tabako forbrulis.
- Vi ne konsideras la plezuron, kiun mi havas pro primoki vin, precipe tiun « belan birdon », kiu jam antaŭĝojis pri sia revenĝo.
Lurĵo deziris respondi. La leŭtenanto signis, ke li silentu. Kaj li plu parolis :
- Eble. Sed post du aŭ tri pliaj amuzaĵetoj kiel tiu ĉi, ne plu restos al vi multe da mono, ĉu ?
- Estas mia afero.
- Konsentite. Sed, nu, mi scias, ke mi alparolas sinhelpeman personon ; ulon, kiu bone scias pri kio temas. Ĉu vi estus preta labori kun ni ?
- Kun vi ?
- Jes. Ne estu idiota. Vi tre bone komprenas. Kaj vi ja konas valorajn informojn, ĉu ? Se vi bonvolos, vi multe perlaboros kun ni. Ni kundividos la premiojn.
Ĉiuj rigardis Silvanon.
- Nu, insistis la leŭtenanto. Oni lasos vin trankvila : vi senĝene kaj tute kviete laboros. Imagu, ke vi portas paketojn sub la brako, kiel burĝo, kiu promenas ! Estus por vi granda ŝanĝo, ĉu ne ? Kaj por tio, vi nur bezonos kuniĝi kun ni. Ne ĝenos vin farigi al ni belajn kaptojn, ĉu ? Kion vi diras pri tio ?
- Mi diras : ne ! respondis Silvano, rigardante Lurĵon.
Kaj tio estis tiom firma, ke la leŭtenanto ne plu insistis.
« Nu, ni iru : estas malutile plu perdi sian tempon. Jen fiasko... ĉifoje ! » diris la kapitano.
La sep viroj eliris.
Sed sur la sojlo, antaŭ ol foriri, la leŭtenanto denove turnis sin al Silvano :
« Vi elektis. Tion vi bedaŭros. »
---------------------------------------------DAŬRIGOTE----------------------------------------------
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.