LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉap. 16 A

Ĉar nun Silvano devigis ŝin labori, Ĵermena uzis la ruzon, kiun li instruis al ŝi por transpasi la limon.

Ŝi foriris kun amikino por enpaŝi Belgion kune. Revenante, ŝi lasis tiun personon antaŭiri ĝis la doganejo. Alvenante tien, la virino, kiu kunportis sur si nenian prohibitan varon, trankvile pasis, sed samtempe zorge enrigardis la doganejon por ekscii, ĉu la
« kontrolistino » estas en la oficejo. Se tie ŝi ekvidis ŝin, tuj post la transpaso de la landlimo ŝi signis al Ĵermena. Tiu ĉi lasta, ankoraŭ en Belgio, atendis je cento da metroj sen deturni sian rigardon de la amikino. Ĵermena bone komprenis la signon ĉar ĝi estis klare videbla. Sen rigardi returne por ne atentigi la doganistojn, la virino haltis kelkajn sekundojn kaj simulis religi sian ĝarteron super la genuon. Poste, ŝi ree antaŭeniris.

Sed tio sufiĉis. Ĵermena tiam sciis, ke la kontrolistino ĉeestas. Ŝi ne riskis la aventuron. Ŝi returniĝis, realportis la tabakon al la eta nutraĵvendejo, kie ŝi proviziĝis, kaj atendis pli favoran tagon.

Se la amikino foriris ne farinte la konvenan signon, Ĵermena siavice transiris la landlimon.

Ŝi estis beleta virino, el tia peza kaj graseta raso, kiun la popolaj homoj elserĉas. Kaj ŝi sciis kiel uzi tian forton. Ŝi salutis la doganistojn kun plena rideto. Ŝi gaje respondis al la flirtemaj ŝercoj de la plej maltimaj. Per vigla sed ne fortimigita frapo, ŝi forpelis la troriskeman manon, kiu aŭdacis iri direkte al ŝiaj ĉarmaĵoj, tute ne konjektante, ke ili fakte estas ... kontrabandaĵoj. Tiele, ŝi transpasigis ĉiuvojaĝe tri kilogramojn da tabako.

Du-trifoje ŝi trafis pli senindulgan doganiston, kiu deziris montri sian fervoron kaj, mirante pro ŝia tre dika brusto, intencis ŝin priserĉi. Sed Ĵermena ja sciis kian rolon ludi en tia situacio. Ŝi ŝajnigis indignon, sencede rifuzis sin lasi priserĉi, postulis ke oni enirigu ŝin en la oficejon kaj venigu kontrolistinon. Tia vigleco imponis al la doganistoj. Por eviti la ĝenon iri por venigi virinon, kiu plenumos ĉiujn tiujn tedajn manipulojn, ili ĉiufoje lasis Ĵermenan foriri sen plua insisto. Pro tiu kaŭzo, Ĵermena nur aŭdacis kiam ne ĉeestis la kontrolistino.

Tiun tagon, kiel kutime, ŝi estis irinta por aĉeti tabakon - tri kilogramojn da « Richemond » - en la eta vendejo, tuj malantaŭ la oficejo de la belga doganejo, kiu situas je cento da metroj de la limo. Enirinte la kuirejon de la vendistino, ŝi metis la tabakpaketojn sub sia korseto, platmasaĝis ilin proksime al siaj mamoj, kaj malantaŭe ĉirkaŭ la koksoj. Antaŭ ol eliri, ŝi longe rigardadis sin en spegulo. Ŝian ŝarĝon oni ne povis suspekti. Ĵermena aspektis nur iomete pli diketa.

Kontente, ŝi pagis sian aĉeton kaj eliris por reiri kun sia kamaradino, kiu atendis ŝin sur la trotuaro.

« Iru nun, ŝi diris. Mi sekvas vin. »

La amikino ekiris antaŭe. Cent metrojn malantaŭe venis Ĵermena. De fore, ŝi ne deprenis sian rigardon de la silueto de sia akompanantino.

La amikino alvenis antaŭ la francan doganejon. Ŝi haltis. Ĵermena vidis, ke ŝi senĝene parolas kun unu el la oficistoj, kaj ridante ŝi dume rigardis tra la fenestron en la doganejon. Kaj ŝi transpasis.

« He ! Ĵermena ! » iu tiam ekkriis.

Ĵermena returne rigardis. Ŝi rekonis maljunan virinon, kun kiu ŝi iam laboris.

- Nu... Kiel vi, Honorina ? ŝi demandis.
- Bone. Kaj vi ? Kio nova ? Kio pri Silvan’ ?
- Ankaŭ li fartas bone. Nu, v’ iras al Belgi’ , ĉu ?
- Jes, por paroli al mia filin’. Kaj kion vi faras nun ?
- Nenion ĉar Silvan’ bone perlaboras. Sed pardonu, Honorina ! Mi devas ja rapidi. Kiam eblos, ni babilos pli longe, ĉu ?
- Bone. Salut’ al via edz’ !
- ’Stas konsentite !

Ĵermena plu paŝis. Sed antaŭ si, la amikinon ŝi ne plu vidis. La virino estis jam for. Ĉu ŝi faris la konvenan signon ? Tion Ĵermena ne povis diri.

Dum kelkaj sekundoj, ŝi hezitis. Ĉu la kontrolistino ĉeestas ? Ĵermena emis iri returne por alifoje reprovi. Ŝi tamen ekprenis sian decidon. Estus ja diabla hazardo, se la kamaradino sukcesintus halti, kliniĝi, malkaŝe religi sian ĝarteron kaj pluiri antaŭ ol Ĵermena vidus ŝin.

« Eĉ ne duonminuton mi parolis kun Honorina », ŝi diris al si.

Ŝi maltime pasis trans la landlimo, per fosto markita, kaj alpaŝis al la doganejo. Granda ŝnurego, streĉita per longa tabulo, estis ligita al du limŝtonoj el cemento kaj baris la pavimintan straton.

- Ĉu ion por deklari, belulino ? demandis la doganisto, iu Korsikano laŭ lia akĉento.
- Absolute nenion, respondis Ĵermena, malfermante la malplenan bazarreton, kiun ŝi portis sub la brako por doni al si aspekton de trabutikonta dommastrino.

Ekvidante, ke la viro insiste rigardis ŝian nenormale ŝvelintan bruston, ŝi volis haste fini la aferon kaj pluiri.

- He ! Ne tiom rapidu ! Ne tiom rapidu ! diris la viro, firmtenante ŝin je la brako. Kaj ĉu ne estas io tie ?
- For la manoj ! ekkriis Ĵermena, ludante indignon. Ne tuŝu min, ĉu ?!
- Bone. Eniru la oficejon. Oni tuj priserĉos vin.
- Nu, ja ne pensu, ke mi lasos min priserĉi de iu vir’ !
- Ĉeestas la kontrolistino.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------