LA DOMO INTER LA DUNOJ – ĈAP 14 B

Kiam, la sekvan sabaton ĉirkaŭ la dua posttagmeze, Silvano preterbiciklis la francan doganejon, li ne konjektis, ke malantaŭ la kurteno en la kabaredo de la doganoficisto, Lurĵo vidis lin foriri direkte al Belgio.

Tuj post kiam Silvano estis foririnta, Lurĵo eliris, surbicikliĝis kaj komencis sekvi la fraŭdulon.

Silvano rajdis malrapide. Baldaŭ Lurĵo lin revidis antaŭ si je du-tri centmetroj. Li ne pli proksimiĝis, kontentiĝante konservi la interspacon, en la okazo kiam Silvano rigardus returne. Se la kontrabandisto rekonus Lurĵon, li malfidus. Kaj ĉio fiaskus. Tial Lurĵo laŭiris tuj apud la vojranda fosaĵo, ĉe la kontraŭa flanko de la kanalo, estante preta ĵeti sin inter la veprojn se la sekvato rigardus returne.

Sed Silvano aspektis tre trankvila. Li kviete pedalis, senhaste. Nenio en lia sinteno memorigis al Lurĵo la fraŭdulon, kiu foriras ŝakri. Kaj tia kvieto denove konfuzis la doganiston.

Oni ekzakte laŭiris la vojon, kiun indikis la doganfunkciulo. Sed alveninte al la ponto, tuj post kiam li transiris ĝin, Lurĵo ne iris pli fore. Li kontentiĝis rigarde sekvi Silvanon ĝis la malnova gastejo. Kaj li malsupreniris la deklivaĵon, kiu direktas al la akvorando, kaŝis sian biciklon inter la herbojn kaj paŝis laŭ la kanalo, certa ne esti videbla al iu ajn el la loĝantaro de la malnova domo. Nur povis vidi lin tiuj, kiuj pasis sur la granda vojo ĉe la alia flanko. Plue, por preventi ian suspekton, Lurĵo paŝante rigardis la akvon, piede sondis la grundon, simule serĉis bonan lokon por fiŝkapti.

Post kelkaj minutoj, li atingis la lokon de la ruina malnova ponto. Li pluiris kvindekon da metroj. Kaj li supreniris, troviĝis tiam samnivele kun la forlasinta eks-granda vojo.

Ternivele, li levis la kapon supre de la herboj kaj rigardis. Nenion li vidis, krom la tremantajn altajn arbojn, kaj antaŭ si, la fasadon de la malnova gastejo.

Dum momento, li hezitis. Ĉu li montros sin malkaŝe ? Ĉu tielmaniere li ne riskos ĉion kompromiti ? Tion li opiniis. Li lasis sin denove malsupreniri la deklivaĵon kaj proksimiĝis al la gastejo.

El supre, li ekaŭdis flustradon de voĉoj. Ĉar li kredis, ke oni lin malkovris, li ne plu moviĝis, atendante tion, kio okazos.

La voĉbruo daŭris. Li levis la kapon. Nenion li vidis, krom malaltan heĝon, kiu staris super la kanalbordo. Alvenis al li vortoj ; li rekonis la voĉon de Silvano.

Tiam, per lantaj kaj silentaj rampmovoj, li denove supreniris la deklivaĵon. Li atingis la heĝon, sukcesis krampi sin al ĝi kaj kaŝiĝi tie. Kaj tre proksime de si, li vidis la kontrabandiston ; turnante al li la dorson, li estis en la ĝardeno kaj parolis kun fraŭlino. Silvano mantenis pendantan hakilon, per kiu li ĵus hakis lignon iom antaŭe. Li parolis per vibranta voĉo, pro emocio.

- Jes, estas malfacile, li klarigis. Sed necesas, ĉu ? Kaj jam mi vidis ja pliajn malfacilaĵojn.
- Ĉu pri negoco ?
- Kvazaŭ, jes. Sed mi ne kontentiĝos pri tio. Mi volas sukcesi pli rapide...
- Senpacienca vi estas..
- Jes. Sed ne por mi. Mi mem estas feliĉa, sciu, kiel nuntempe. Nenion pli mi deziras. Ŝajnus al mi belege se tio ĉiam daŭrus tiele. Sed estas neeble... Tamen, kun multe da volo... Nu, iam ĉio ŝanĝiĝos.

Lurĵo esperis de la fraŭlino demandon, kiu klarigus la misteron de tiu konversacio. Sed la fraŭlino ŝajne komprenis aŭ eble timis pridemandi lin. Ŝi silentis ; kun sonĝa mieno, ŝi rigardis la flavajn florojn, kiuj kreskis en la herbo de la aleo, je ŝiaj piedoj. Rilate al Silvano, kiu estis malteninta sian hakilon, li nerve krucis kaj frotis siajn fingrojn.

- Oni ne bezonas tiom da mono por vivi, li pludiris.
- Ĉi tie, oni ne multe elspezas. Sed la domo ja ne estas granda.
- Ne pli mi bezonus. Domon kun eta ĝardeno kiel tiu ĉi, kaj mi vetas, ke mi fariĝos tiel maljuna kiel via onklo.

La fraŭlino ridis. Kaj ankaŭ Silvano ridetis.

En sia kaŝejo, Lurĵo komencis kompreni. Li laciĝis, pro sia malkomforta pozicio, sed multe interesiĝis pri tiu konversacio. Malgraŭ la laceco de siaj brakoj, li daŭre krampis sin al la heĝo de sambuko. Li koncentris sian tutan atenton por pli bone aŭdi la mallaŭtan voĉflustradon, kiu alvenis al li.

- Ne longe daŭras por sufiĉe perlabori, se oni estas ŝparema, pludiris la fraŭlino.
- Ne. Sed necesas tiom malmulte por ke ĉio fuŝos... Mi timas malfeliĉon, ĉiufoje kiam mi venas ĉi tien...
- Kial ? Kian malfeliĉon ?
- Nu, mi ne scias. Sed oni povas nenion fari, ĉu ? Oni bezonas atendi. Kun tempo, oni solvas ĉion. Kaj tamen, se okazus io...
- Kio ?
- Ho, oni neniam scias... Aferoj...
- Nu ?
- Nu, vi ne devus havi venĝemon kontraŭ mi...
- Kial mi havus venĝemon ?
- Mi scias, ne estas kialo... Sed kelkfoje... Ĉiuokaze, mi estus ja kontenta, tiam, se mi estus certa, ke vi dirus : li tamen faris sian plej bonan. Ĉu ?
- Mi ja vidas, ke vi multe strebas.
- Jes. Do, vi ne havus venĝemon ?
- Neniam mi havus venĝemon kontraŭ vi.
- Dankon. Tiel mi estos pli kvieta.

Lurĵo jam divenis. Li opiniis neutile pluspioni Silvanon, kaj eble kompromiti sian tutan esplorvojaĝeton. Oni povus malkovri lin pro movo aŭ pro kraketo de la branĉoj, al kiuj li krampis.

Malrapide, li lasis sin gliti sur la herbon, laŭ la deklivaĵo, kaj malproksimiĝis laŭ la akvobordo. Nevidite, li alvenis al la ponto, kiu transpasas la kanalon.

Li retrovis sian biciklon, ekrajdis, kaj, pensante pri la sukceso de sia entrepreno, per bona rapideco, tute gaja li foriris direkte al Francio.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------