27a ĈAPITRO
Fino de la amrilatoj de l' fantomo
Ĉi tie finiĝas la skriba rakonto, kiun la Perso lasis al mi.
Malgraŭ la hororo de tiu situacio, kiu ŝajne definitive kondamnos ilin al morto, sinjoro de Chagny kaj lia kunulo estis savitaj danke al la sublima sindonemo de Kristina Daae.
Kaj la tutan sekvon de tiu aventuro mi aŭdis de la daroga mem.
Kiam mi iris viziti lin, tiu ĉi daŭre loĝis en sia apartamento strato Rivoli*, fronte al la Tuileries.**
Li estis tre malsana, kaj necesis mia tuta fervoro de ĵurnalisto-historiisto je la servo de l' vereco por decidigi lin revivi kun mi la nekredeblan dramon.
La fidela maljuna Darius ĉiam estis lia servisto, kiu kondukis min al li.
La daroga akceptis min en la angulo de la fenestro, kiu rigardis al ĝardeno. Li sidis en grandega fotelo, kie li provis relevi sian torson, al kiu verŝajne iam ne mankis beleco.
La Perso ĉiam havis siajn mirindajn okulojn, sed lia kompatinda vizaĝo estis vere laca.
Li komplete razis al si la kapon, kiun li kutime kovris per ĉapo el astrakano.
Li surhavis tre simplan larĝan mantelegon, en kies manikoj li nekonscie ludis per siaj dikfingroj, sed lia menso restis tre klara.
Siajn iamajn suferojn li ne povis rememori sen ree senti febron.
Nur pecete mi sukcesis eltiri el li la neatenditan finon de tiu stranga historio.
Kelkfoje necesis longe petegi por ricevi respondojn al miaj demandoj.
Kelkfoje, ekzaltita de siaj rememoroj, li tuj elvokis antaŭ mi, kun impresa reliefo, la timigan vizaĝon de Erik kaj la terurajn momentojn, kiujn la vicgrafo de Chagny kaj li travivis en la Lagodomo.
Sufiĉis vidi kiel li tremetis dum li priskribis sian vekiĝon en la malkvietiga duonlumo de la ĉambro Ludoviko-Filipo… post la dramo de la akvoj…
Kaj jen la fino de tiu terura afero tia, kian li rakontis al mi por kompletigi la skriban historion, kiun li bonvole konfidis al mi :
Malfermante la okulojn, la daroga trovis sin kuŝante sur lito… Sinjoro de Chagny kuŝis sur kanapo apud la spegulŝranko.
Unu anĝelo kaj unu demono ilin prizorgis…
Post la miraĝoj kaj iluzioj en la torturĉambro, la precizeco de la burĝaj detaloj en tiu kvieta ĉambreto ŝajne estis inventita kun la celo perturbi la menson de iu ajn mortonto sufiĉe riskema por perdiĝi en tiu loko de vivanta koŝmaro.
Tiu "ŝipo-lito" ***, tiuj ŝegoj el vaksita mahagono, tiu komodo kaj tiuj kupraĵoj, la zorgo per kiu oni metis sur la dorson de brakseĝoj tiujn etajn kvadratojn el kroĉtrikita punto, la pendolhorloĝo kaj ambaŭflanke de la kameno la etaj skatoletoj ŝajne tiom sendanĝeraj … finfine tiu bretaro ornamita per konkoj, ruĝaj pinglokusenetoj, ŝipoj el perlamoto kaj grandega ovo de struto… la tuto diskrete prilumita per lampo kun ŝirmilo metita sur unupieda tableto… tiu tuta meblaro estis de kortuŝa hejma malbeleco, tiel trankvila, tiel saĝa funde de la keloj de l' Operejo… ĉio konfuzis la imagpovon pli ol ĉiuj pasintaj fantasmagorioj.
Kaj la ombro de l' maskita viro, en tiu eta loko eksmoda, preciza kaj pureca, aspektis despli timinda.
Ĝi kliniĝis al la orelo de l' Perso kaj diris mallaŭte :
"Ĉu vi fartas pli bone, daroga ?… Vi rigardas mian meblaron, ĉu ?… Jen ĉio, kio restas de mia kompatinda mizera patrino..."
Li ankaŭ parolis pri aferoj, kiujn li forgesis.
Sed – kaj tio ŝajnis al li tre stranga – la Perso precize memoris, ke, dum tiu eksmoda vidaĵo de la ĉambro Ludoviko-Filipo, nur Erik parolis.
Kristina Daae ne diris eĉ unu vorton ; ŝi silente moviĝis kvazaŭ iu Patrino de la Karitato, kiu sanktpromesus silenton…
Ŝi alportis tason da kordialo… aŭ varmega teo…
La maskita viro ĝin prenis el ŝiaj manoj kaj donis al la Perso.
Dume sinjoro de Chagny dormis…
Verŝante iom da rumo en la tason de la daroga kaj montrante la kuŝantan vicgrafon, Erik diris :
"Li rekonsciiĝis longe antaŭ ol ni povis scii, ĉu vi iam plu vivos, daroga. Li fartas tre bone… Li dormas… Oni ne veku lin…"
Dum momento Erik forlasis la ĉambron, kaj sur la lito la Perso levis sin sur unu kubuto por rigardi ĉirkaŭ si…
Li ekvidis la blankan silueton de Kristina Daae, kiu sidis en la angulo de l' kameno…
Li alparolis ŝin… li vokis ŝin… sed ankoraŭ tro malforta, li refalis sur la kapkusenon… Kristina venis al li, metis sian manon sur lian frunton kaj malproksimiĝis…
Kaj tion la Perso rememoris : forirante tiam, ŝi ĵetis neniun rigardon al sinjoro de Chagny, kiu fakte tre kviete dormis tuj apud… kaj ŝi reiris sidiĝi sur sian brakseĝon en la angulo de l' kameno, silenta kvazaŭ Fratino de la Karitato, kiu sanktpromesus silenton…
Erik revenis kun kelkaj etaj flakonoj, kiujn li metis sur la kamenbreton.
Tiam, denove mallaŭtvoĉe por ne veki sinjoron de Chagny, sidiĝinte ĉe la lito li palpis la pulson de la Perso kaj diris :
"Ambaŭ vi estas nun savitaj. Baldaŭ mi supren rekondukos vin sur la teron por plezurigi mian edzinon."
Post tiam li stariĝis kaj refoje malaperis sen plia klarigo.
La Perso rigardis tiam la kvietan profilon de Kristina Daae sub la lampo.
Ŝi legis en eta libreto randorita kiel ofte videblas sur religiaj libroj. Tiaj eldonoj ekzistas por La Imitado de Kristo.
Kaj en la oreloj de l' Perso ankoraŭ sonis la natura tono, per kiu la aliulo diris :
"Por plezurigi mian edzinon…"
La daroga tre dolĉe plu vokis sed Kristina verŝajne legis tre malproksime, ĉar ŝi ne aŭdis lin…
Erik revenis. Li trinkigis pocion al la daroga, rekomendinte, ke li ne plu parolu al "lia edzino" nek al iu ajn, ĉar tio povus endanĝerigi ĉies sanstaton.
Ekde tiu momento, la Perso ankaŭ memoris pri la nigra ombro de Erik kaj la blanka silueto de Kristina, kiuj ĉiam silente glitis tra la ĉambro kaj kliniĝis super sinjoron de Chagny.
La Perso daŭre estis tre malforta kaj la plej eta bruo – ekzemple la pordo de la spegulŝranko, kiu malfermiĝis kun grincado – dolorigis lian kapon… kaj li endormiĝis kiel sinjoro de Chagny.
Ĉifoje, li vekiĝis nur kiam li estis hejme, zorgita de sia fidela Darius, kiu sciigis al li, ke oni trovis lin la antaŭan nokton kontraŭ la pordo de lia apartamento ; tien certe alportis lin iu nekonatulo, kiu sonigis antaŭ ol foriri.
Tuj kiam la daroga retrovis siajn fortojn kaj respondecon, li sendis iun al la domo de la grafo Filipo por peti novaĵojn.
Oni respondis, ke la juna viro ne reaperis kaj ke la grafo Filipo mortis.
Lian kadavron oni malkovris sur la bordo de la Lago de l' Operejo, proksime al la strato Scribe.
La Perso memoris la funebran meson, kiun li ĉeestis malantaŭ la muro de la spegulĉambro kaj li ne dubis pri la krimo nek la krimulo.
Ve ! Ĉar li bone konis Erikon, li facile elpensis la dramon…
Post kiam li kredis, ke lia frato forrabis Kristinan Daae, Filipo rapidis por sekvi lin laŭ tiu strato al Bruselo, kie li sciis, ke ĉio estis aranĝita por tia aventuro.
Renkontinte neniun el la juna paro, li revenis al la Operejo, kie li rememoris la strangajn konfidencojn de Raŭlo koncerne lian fantastan rivalon.
Li eksciis, ke la vicgrafo ĉion provis por eniri en la subetaĝojn de l' teatro kaj fine, ke li malaperis lasinte sian ĉapelon en la ĉambro de la kantistino apud skatolo por pistoloj.
Kaj la grafo, kiu ne dubis pri la frenezeco de sia frato, siavice eniris tiun inferan subteran labirinton.
Ĉu en la okuloj de l' Perso necesus pli por imagi, ke oni retrovis la kadavron de la grafo sur la bordo de la Lago, kie vigilis la kantanta sireno, la sireno de Erik, la pordistino de la Lago de l' Mortuloj ?
Tiam la Perso ne hezitis.
Timigita pro tiu nova krimo, ne povante resti malcerta rilate al la definitiva sorto de la vicgrafo kaj de Kristina Daae, li decidis ĉion rakonti al la justico.
Nu, la enketon pri la afero faris sinjoro Juĝisto Faure**** kaj al lia dompordo li iris frapi.
Oni imagas, kiel la atestaĵon de l' daroga akceptis tiu nekredema, senpoezia, supraĵa menso (jen mia opinio) tute ne preparita por tia konfidenco.
Li rigardis la Person kiel frenezulon.
Tiam malesperante esti iam aŭskultita, la Perso komencis skribi.
Ĉar lian atestaĵon la justico ne volis, eble ĝin akceptos la gazetaro. Iun vesperon, li ĵus skribis la lastan linion de la rakonto, kiun mi fidele raportis ĉi tie, kiam lia servisto Darius anoncis iun fremdulon.
La homo, kies vizaĝo ne vidiĝis, ne diris sian nomon kaj simple asertis, ke li forlasos la lokon nur post kiam li estos parolinta kun la daroga.
La Perso, kiu antaŭsentis la personecon de tiu stranga vizitanto, ordonis tuj enirigi lin.
La daroga ne eraris.
Tiu estis la Fantomo ! Estis Erik !
Li aspektis ege malforta kaj apogis sin kontraŭ la muro, kvazaŭ li timus fali… Demetinte la ĉapelon, li montris sian frunton palan kiel vakson. La cetero de lia vizaĝo estis kaŝita per la masko.
La Perso jam staris antaŭ li :
"Murdinto de l' grafo Filipo ! kion vi faris kun lia frato kaj Kristina Daae ?"
Aŭdinte tiujn terurajn parolojn, Erik ŝanceliĝis kaj dum momento silentis.
Poste, li trenis sin ĝis brakseĝo, sur kion li lasis sin fali kun profunda suspiro.
Tiam per mallongaj frazoj kaj etaj vortoj, li spirmanke diris :
"Ne parolu al mi pri la grafo Filipo… li estis jam mortinta… kiam mi eliris el mia domo… li estis mortinta… jam… kiam… kantis la sireno… tio estas akcidento… trista… kompatinde trista… akcidento… ja mallerte, simple kaj memkompreneble li falis en la lagon !…"
"Vi mensogas !" ekkriis la Perso.
Tiam Erik klinis sian kapon kaj diris :
"Mi ne venas ĉi tien… por paroli kun vi pri la grafo Filipo… sed por diri al vi, ke mi estas mortonta…"
"Kie troviĝas Raŭlo de Chagny kaj Kristina Daae ?"
"Mi estas mortonta…"
"Raŭlo de Chagny kaj Kristina Daae ?"
"… pro amo… daroga… mi mortos pro amo… tiel estas… Mi tiom amis ŝin ! Kaj mi daŭre amas ŝin, daroga, ĉar pro tio mi estas mortanta, mi diras… Vi eĉ ne imagas, kiel bela ŝi estis, kiam ŝi permesis, ke mi kisu ŝin vivanta… tion mi ĵuras per ŝia eterna savo !… Estis la unua fojo, la unua fojo, daroga, ke mi kisis virinon, ĉu vi komprenas ? … Jes, vivanta, mi kisis ŝin vivanta, kaj ŝi estis bela kiel mortinta virino !…"
La Perso stariĝis kaj aŭdacis tuŝi Erikon.
Li skuis lian brakon.
"Ĉu vi finfine diros, ĉu ŝi mortis aŭ vivas ?"
"Kial do vi tiel skuas min ?" pene respondis Erik. "Mi diras al vi, ke mi mem estas mortonta… Jes, mi kisis ŝin vivanta…"
"Kaj nun ? Ĉu mortinta?"
*Strato Rivoli : eo.wikipedia.org/wiki/Strato_Rivoli
**Tuileries : eo.wikipedia.org/wiki/Tuileries
*** ŝipo-lito Ludoviko- Filipo:

*** Faure : prononcu [for]
-----------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------
NB : Pri la dua eraro : mi skribis "fievro-n" anstataŭ "febro-n"...
Pasigu tre agrablan semajnon!
Sign-in to write a comment.