Samtempe aŭdiĝis iu bruo, kies naturon ili ne povis diveni. Ili nur ekkomprenis, ke tiu bruado ŝajne moviĝis kaj proksimiĝis kune kun la homa flamfiguro. Temis pri knaradoj aŭ pli ĝuste grincadoj, kvazaŭ miloj da ungoj skrapus nigran tabulon – terure neeltenebla bruo kelkfoje farita de ŝtoneto ene de kreto, kiu grincas kontraŭ la tabulo.
Ili ankoraŭ retroiris sed la flamfiguro pli kaj pli alproksimiĝis.
Oni povis nun tre bone vidi ĝiajn trajtojn. La okuloj estis tute rondaj kaj fiksaj, la nazo iom malrekta kaj la buŝo granda kun pendanta malsupra lipo duoncirkla – preskaŭ similaj al la okuloj, nazo kaj lipo de la luno, kiam tiu ĉi aspektas tute ruĝa, sangoruĝa.
Kiel do tiu ruĝa luno glitis en la tenebro, homonivele sen apogpunkto, sen korpo por subteni ĝin, almenaŭ ŝajne? Kaj kiel ĝi tiom rapide moviĝis rekte antaŭen, kun siaj okuloj fiksaj, tiel fiksaj? Kaj de kie venis tiuj grincado, krakado, knarado, kiujn ĝi kuntrenis?
Iun momenton, la Perso kaj Raŭlo ne plu povis retroiri kaj ili platigis sin kontraŭ la muro, ne sciante kion okazigos tiu nekomprenebla fajrofiguro kaj, precipe nun, tiu bruado pli forta, pli svarma, pli vivanta, pli "multnombra", ĉar tiun bruadon certe faris centoj da bruetoj, kiuj moviĝis en la tenebro, sub la flamo-kapo.
Antaŭeniras tiu flamo-kapo!... jen ĝi venas kun ties bruado!... jen ĝi estas tuj apud!...
Kaj, premataj kontraŭ la muro, pro hororo ambaŭ viroj sentas siajn harojn stariĝi sur la kapoj, ĉar ili ekscias nun de kie venas tiuj mil bruetoj. Ili venas arigataj en la ombro, rulataj de etaj sennombraj rapidaj fluaĵoj, pli rapidaj ol la ondoj trotantaj sur la sablo dum alta tajdo, etaj noktofluaĵoj ŝaŭmantaj sub la lunbrilo, sub la flamo-kapo-luno.
Kaj la fluaĵetoj pasas inter iliajn krurojn, supreniras iliajn krurojn, nehaltigeble.
Tiam Raŭlo kaj la Perso ne plu povas reteni siajn kriojn pro hororo, timego kaj doloro. Ili ankaŭ ne plu povas daŭre teni siajn manojn kontraŭ la okuloj – pozicio dum la tiamaj dueloj per pistoloj antaŭ la ordono "Pafu!" – Ili suben ĵetas siajn manojn al la kruroj por forpeli la brilajn fluaĵetojn, kiuj ruligas etajn pikaĵojn, fluaĵojn plenajn de kruretoj, ungoj kaj dentoj.
Jes ja, Raŭlo kaj la Perso estas svenontaj same kiel la fajrobrigada leŭtenanto Papin.
Sed pro iliaj kriegoj la fajro-kapo sin turnas al ili.
Kaj ĝi ekparolas:
"Ne moviĝu!... Ne moviĝu!... Precipe, ne sekvu min!...Mi estas la senratigisto!... Lasu min pasi kun miaj ratoj!..."
Subite la fajro-kapo malaperas, viŝiĝante en la tenebro, dum antaŭ ĝi lumiĝas la fora koridoro – nura rezulto de la manipulo de l' kovrebla lanterno, kiun ĵus faris la senratigisto.
Antaŭ momento, por ne ektimigi la ratojn antaŭ si, li estis turninta sian kovreblan lanternon al si mem; nun, por rapidigi sian forkuron, li lumigas la nigran spacon antaŭe... Tiam li eksaltas, kuntrenante kun si ĉiujn fluaĵojn de grimpantaj kaj grincantaj ratoj, ĉiujn mil bruetojn...
La Perso kaj Raŭlo liberigitaj, kvankam ankoraŭ tremantaj, retrankviliĝas.
"Mi devintus memori, ke Erik parolis pri tiu senratigisto" diris la Perso, " sed li ne priskribis lian aspekton...kaj estas ja strange, ke mi neniam renkontis lin..." (1)
"Ha! " li aldonis, trankviliĝante," mi ja pensis, ke temas pri alia truko de l' monstro!... Sed ne! ... Neniam li venas tien!"
"Ni estas do for de la lago, ĉu ne?" demandis Raŭlo. "Kiam ni alvenos tien, sinjoro?... Ni iru al la lago!... Ek!.. Kiam ni estos ĉe la lago, ni vokos, ni skuos la murojn, ni krios!... Kristina aŭdos nin !... Kaj ankaŭ Li aŭdos nin!... Ĉar vi konas lin, ni parolos kun li!"
"Vi, infano!" diris la Perso. "Neniam ni eniros la Lago-domon laŭirante tiun lagon..."
"Kial ne?"
"Ĉar ĝuste tie li arigis ĉiujn siajn protektilojn... Mi mem neniam sukcesis albordiĝi la alian flankon... kie staras la domo!... Necesas unue trairi la lagon!...kaj ĝi estas bone gardita!... Mi timas, ke pluraj el tiuj – eksmaŝinistoj aŭ maljunaj pordofermantoj – kiujn oni neniam plu revidis, simple provis trairi la lagon... Estas terure!... Mi mem preskaŭ mortis... Se la monstro ne estus min rekoninta ĝustatempe... Sinjoro, jen konsilo : neniam alproksimiĝu la lagon... Kaj nepre ŝtopu al vi la orelojn se vi aŭdas la Voĉon kanti sub la akvo, la voĉon de l' Sireno."
"Tiukaze," respondis Raŭlo kun febro, senpacienco kaj kolerego, " kion ni faras ĉi tie? ... Se vi estas senpova por Kristina, almenaŭ lasu min formorti por ŝi..."
La Perso provis trankviligi la junulon.
"Kredu min, nur tiamaniere ni povos savi Kristinan: ni eniru lian domon tiel, ke la monstro nenion ekrimarku."
"Ĉu ni povas tion esperi, sinjoro?"
"He! Se tiun esperon mi ne havus, mi ne irus por venigi vin!"
"Laŭ kiu vojo oni povas eniri la Lago-domon, sen pasi tra la lago?"
"Tra la tria subetaĝo, de kie ni estis tiel malbonvene forpelitaj...kaj tien ni tuj reiru... Mi volas diri al vi, sinjoro..." aldonis la Perso kun voĉo subite ŝanĝita, " mi diru al vi pri la preciza loko... Ĝi troviĝas inter truso kaj forlasita dekoro por "la Reĝo de Lahore" , precize, tre precize kie mortis Josefo Buket..."
"Ha! ... Ĉu temas pri tiu ĉefmaŝinisto, kiun oni trovis pendumita?"
"Jes, sinjoro!" respondis la Perso strangavoĉe, "kaj pri kiu oni ne povis retrovi la ŝnuron... Nu, estu kuraĝa!...kaj ni ekiru!... kaj remetu vian manon en defenda pozicio, sinjoro... Sed kie do ni troviĝas nun?"
La Perso devis refoje ekflamigi sian kovreblan lanternon. Ties eklumon li direktis al la du vastaj koridoroj, kiuj orte kruciĝis, kaj kies volboj grade viŝiĝis en la tenebro.
Li diris:
" Ni certe estas en tiu parto precipe rezervita por la akva servo... Mi vidas neniun fajron el la stovoj."
Li antaŭiris Raŭlon, serĉante sian vojon, abrupte haltante kiam li timis la trairon de iu laboristo de l' akva servo.
Poste ili devis eviti la lumeton de iu subtera forĝoforno, kiun oni finis estingi; antaŭ tiu Raŭlo rekonis la demonojn, kiujn ekvidis Kristina dum sia unua vojaĝo en la tago de sia unua mallibereco.
Tiel iom post iom ili revenis sub la mirindajn subajn partojn de la scenejo.
Ili certe troviĝis tiam funde en la kuvo, en tre granda profundo.
Ni imagu, ke bezonis fosi la grundon je dek kvin metroj sub la akvaj tavoloj, kiuj troviĝis sub tiu tuta parto de la ĉefurbo; kaj necesis elĉerpi la tutan akvon... Oni elpumpis tiom multe, ke – por imagi la kvanton de akvo elsuĉitan per pumpiloj – necesus bildigi al si la surfacon de la Louvres-korton kaj unu fojo kaj duono la altecon de la turoj de Notre-Dame.
Tamen necesis konservi lagon.
Tiam la Perso tuŝis unu muron kaj diris :
"Se mi ne eraras, jen muro, kiu eble apartenas al la Lago-domo."
(1) Notoj de la verkisto: La eksdirektoro de l' Operejo, s-ro Pedro Gailhard, en la kabo de Ail (tuj apud Monako) ĉe sinjorino Pierre Wolff, iam rakontis al mi pri la teruraj subteraj damaĝoj kaŭzitaj de la ratoj. Ĝis tiu tago, kiam la administracio, fakte altapreze, traktis kun iu ulo, kiu opiniis sin kapabla forigi tiun plagon; tiu proponis fari rundon ĉiudusemajne en la subetaĝoj. De tiam ne plu troviĝas ratoj en la Operejo krom tiuj akceptitaj en la dancsalono. (NB: oni nomas "etaj ratoj" la danclernant(in)ojn ankaŭ uzitajn kiel figurantojn). S-ro Gailhard opiniis, ke tiu viro malkovris sekretan parfumon por allogi la ratojn – same kiel "la coque du levant",* kiun iuj fiŝkaptistoj metas sur siajn krurojn por allogi la fiŝojn. Li kuntrenis ilin sur siaj paŝoj en iujn keletojn, kie la ebriaj ratoj lasis sin dronigi. Ni jam vidis la teruron, kiun tiu figuro okazigis al la fajrobrigada leŭtenanto, ĝis la sveno (konversacio kun s-ro Gailhard). Kaj mi mem tute ne dubas, ke la flamo-kapo, kiun renkontis la fajrobrigadisto, estas la sama, kiu tiom emociis la Person kaj la vicgrafon de Chagny (laŭ la notoj de la Perso).
* "coque du levant" [kok dy levã]: temas pri ia drogo eĉ veneno, kiu kvazaŭ ebriigis la fiŝojn. Kompreneble ĝi estas nun malpermesita!
--------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------
Sign-in to write a comment.