Dume Mifroid alterne rigardis la direktorojn kaj Raŭlon, kaj sin demandis, ĉu li ne perdiĝis en frenezulejo.
Li pasigis sian manon tra la hararo.

"Fantomo", li diris, "kiu dum la sama vespero forrabas kantistinon kaj ŝtelas dudek mil frankojn : jen tre okupata fantomo!... Se vi bonvolas, ni ordigu la aferojn. Unue la kantistino, poste la dudek mil frankoj!... Nu, sinjoro de Chagny, ni provu paroli serioze. Vi opinias, ke fraŭlino Daae estis forrabita de iu Erik. Ĉu vi konas tiun ulon? Ĉu vi jam vidis lin?"

"Jes, sinjoro komisaro."
"Kie?"
"En tombejo."

Mifroid eksaltis kaj plu observis Raŭlon.
Li diris:
"Kompreneble! Fantomojn oni kutime renkontas tie!... Kaj kion vi faris en tiu tombejo?"

"Sinjoro", replikis Raŭlo, "mi klare konscias pri la strangeco de miaj respondoj kaj pri la impreso, kiun ili faras ĉe vi. Sed mi petegas kredi, ke mi estas mense tutsana. Danĝero minacas la personon, kiu – kun mia frato – estas por mi la plej kara en la mondo. Mi dezirus konvinki vin per kelkaj paroloj, ĉar la afero urĝas kaj valoregas la minutoj. Malfeliĉe, se mi ne rakontos al vi la plej strangan historion de ties komenco, vi ne kredos min. Tuj mi diros al vi ĉion, kion mi scias pri la Fantomo de l' Operejo, sinjoro komisaro... Ve! sinjoro, mi scias ege malmulte..."

"Nu, diru! Diru tamen!..." ekkriis sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin subite tre interesataj.

Bedaŭrinde, koncerne la esperon, kiun ili momente sentis, ekhavi iun detalon, kiu povus ilin sendi sur la spuroj de la trompinto, ili baldaŭ devis triste konkludi, ke Raŭlo de Chagny tute freneziĝas. Lia plena rakonto pri Perros-Guirec, pri la mortokapoj, pri la sorĉa violono : ĉio povis naskiĝi nur en misfunkcianta cerbo de amanto...

Fakte estis videble, ke sinjoro komisaro Mifroid pli kaj pli samopiniis, kaj la ŝtata oficisto certe haltigus tiujn senordajn parolojn – kiujn ni jam skizis en la unua parto de tiu rakonto – se la cirkonstancoj mem ne interrompus ilin.

Ĝuste tiam la pordo malfermiĝis, kaj eniris ulo strange vestita per nigra mantelo kaj cilindra ĉapelo eluzita kaj brila, kiu atingis ĝis liaj oreloj.

Li rapidis al la komisaro kaj mallaŭte parolis al li. Verŝajne tiu estis policano kun informo koncerne iun urĝan mision.
Dum tiu konversacio, sinjoro Mifroid ĉiam direktis la okulojn al Raŭlo.

Fine li alparolis lin:
"Sinjoro, jen sufiĉas pri la Fantomo. Nun se tio ne ĝenas vin, ni iom parolu pri vi. Ĉi-vespere vi ja intencis forrabi fraŭlinon Daae, ĉu? "
"Jes, sinjoro komisaro."
"Ĉe la eliro de l' teatro?"
"Jes, sinjoro komisaro."
"Kaj ĉiujn aranĝojn vi jam faris tiucele?"
"Jes, sinjoro komisaro."
"La veturilo, kiu alkondukis vin ĉi tien devus forpreni vin ambaŭ. La koĉero estis informita... lia itinero estis antaŭstarigita... Pli bone! Li devis trovi freŝajn ĉevalojn je ĉiu haltloko..."
"Estas vere, sinjoro komisaro."

"Kaj tamen via veturilo, atendante viajn ordonojn, daŭre ĉeestas proksime al la Rotondo, ĉu ne?"
"Jes, sinjoro komisaro."

"Ĉu vi sciis, ke tri aliaj fiakroj troviĝis apud via?"
"Tion mi tute ne atentis..."
"Temis pri tiu de sinjorino Sorelli, kiu ne trovis parklokon en la korto de l' administrejo, kaj tiuj de sinjorino Karlota kaj de via frato, sinjoro Grafo de Chagny."
"Eble..."

"Fakte tio certas... via propra fiakro, tiuj de sinjorinoj Karlota kaj Sorelli daŭre ĉeestas laŭlonge de la trotuaro ĉe la Rotondo... sed tiu de Grafo de Chagny ne plu ĉeestas..."

"Estas tute senrilate, sinjoro komisaro..."
"Pardonu!... sinjoro Grafo malaprobis vian edziĝon kun fraŭlino Daae, ĉu ne?"
"Nur mian familion tio koncernas."

"Vi ja respondis al mi... Li malaperis, kaj jen kial: vi estis forrabonta Kristinan Daae, for de la eblaj agoj de sinjoro via frato... Nu, sinjoro de Chagny, permesu sciigi al vi, ke via frato estis pli rapida ol vi!... Li mem forrabis Kristinan Daae!"
"Ho!" ĝemis Raŭlo, metante unu manon sur sian koron. "Estas neeble! ... Ĉu vi certas pri tio?"

"Tuj post la malapero de l' artistino, organizita kun komplicoj, kiujn ni plu serĉos, li ĵetis sin en la fiakron por rapidega veturado tra Parizo."
"Tra Parizo?!" ĝemis la kompatinda Raŭlo. "Kion vi volas diri per "tra Parizo" ?"
"Kaj ekster Parizo..."
"Ĉu ekster Parizo?!... Laŭ kiu strato?"
"La strato de Bruselo."

Raŭkan krion ellasis la buŝo de la malfeliĉa juna viro.
"Ho!" li ekkriis, "mi ja ĵuras, ke mi reatingos ilin."
Kaj per du saltoj li eliris el la oficejo.

"Kaj revenigu ŝin al ni!" gaje krias la komisaro... "Nu! Jen informo samvalora kiel tiu pri la Muzikanĝelo!"

Post tio, sinjoro komisaro sin turnas al sia konsternita aŭskultantaro, kaj instruas tiun per eta kurso pri polico honesta sed ne naiva:
"Ĉu sinjoro Grafo de Chagny forrabis fraŭlinon Kristinan Daae, mi tute ne scias... sed tion mi bezonas scii ... kaj nun mi opinias, ke neniu pli ol frato vicgrafo deziras informi min... Nuntempe, li kuras, li volas!... Li estas mia plej grava helpanto! Tia estas, sinjoroj, la polica arto – kiun oni opinias tiom malsimpla, kaj kiu tamen aspektas tiom simpla kiam oni malkovras ties konsiston : farigi polican laboron per uloj, kiuj ne estas policanoj."

Sed sinjoro polica komisaro Mifroid eble ne estus tiom kontenta pri si mem, se li scius, ke la kurado de sia rapida mesaĝisto estis haltigita jam ĉe la eniro de l' unua koridoro, tamen malplena de tiu scivolema homamaso, kiun oni jam disigis.
La koridoro aspektis senhoma.

Tamen la vojiron de Raŭlo baris granda ombro.

"Kien vi tiom rapide iras, sinjoro de Chagny?" demandis la ombro.
Senpacience, Raŭlo levis la kapon kaj rekonis la ĉapeton el astrakano de la antaŭa momento. Li haltis.

"Jen vi denove!" li ekkriis kun febra voĉo, "vi, kiu konas la sekretojn de Erik, kaj ne volas, ke mi parolu pri ili. Kiu do vi estas?"
"Tion vi ja scias!... Mi estas la Perso!" respondis la ombro.


Fino de la 19a ĉapitro.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------