Ŝi tiam ĉesis paroli. Ŝi klinis la kapon sur la bruston de Raŭl kaj ili momente silentis, brakumante unu la alian.
La emocio, kiu premis ilin, estis tiom forta, ke ili ne vidis – aŭ pli ĝuste ne sentis – moviĝi je kelkaj paŝoj la rampantan ombron de du grandaj nigraj flugiloj. Tiuj ĉi tegmentnivele tiom alproksimiĝis, ke per sia refermo ili povus senspirigi la gejunulojn.
Kristina kun granda vespiro plu diris :
"La postan tagon mi pensoplene revenis en mian tualetejon. La Voĉo ĉeestis...
Ho ! amiko mia !… Tiu ĉi parolis al mi kun granda tristeco. Ĝi nete asertis, ke, se mi estus dononta mian koron sur la tero, ĝi – la Voĉo – povus nur supreniri returne al la ĉielo. Tion ĝi diris kun sufertono tiel homa, ke de tiu tago mi devintus min gardi kaj ekkompreni, ke mi strange fariĝis viktimo de miaj trompitaj sensoj.
Sed mi daŭre plenfidis tiun Voĉaperon, kiu intime miksiĝis kun la penso pri mia patro. Nenion mi pli timis ol ne plu aŭdi ĝin.
"Aliflanke mi estis pripensinta pri la inklino, kiun mi sentas por vi : mi estis taksinta ties tutan senutilan danĝeron ; mi eĉ ne sciis, ĉu vi memoras min. Kio ajn okazu, via socia rango por ĉiam malpermesis al mi imagi honestan edziniĝon ; mi ĵuris al la Voĉo, ke vi estas por mi neniu krom frato kaj neniam estos iu alia, ke en mia koro loĝas neniu surtera amo…
"Amiko mia, jen kial mi deturnis la okulojn, kiam sur la scenejo aŭ en la koridoroj vi serĉis altiri mian atenton... kial mi ne rekonis vin… kial mi ne vidis vin !…
"La kursoj inter mi kaj la Voĉo dume okazis kun dia deliro. Neniam tiagrade ravis min la sonbeleco.
"Iam la Voĉo diris al mi :
« Vi iru nun, Kristina Daae. Vi povas alporti al la homoj « iom de la ĉiela muziko »… »
"Kial tiun vesperon de spektaklo ne venis Sinjorino Karlota al la teatro ? Kial min oni vokis por anstataŭi ŝin ?… Mi ne scias ; sed mi kantis… mi kantis kun nekonata emocio ; mi estis senpeza kvazaŭ mi ricevintus flugilojn. Dum momento mi kredis, ke mia pasia animo estis forlasinta mian korpon."
"Ho ! Kristina !" diris Raŭl, kies okuloj larmis pro tiu rememoro. "Tiun vesperon ĉiu el viaj voĉtonoj vibris tra mia koro ; mi vidis larmojn flui sur viaj palaj vangoj kaj mi ploris kun vi. Kiel do vi sukcesis kanti… plorante kanti ?"
"Miaj fortoj forlasis min", diris Kristina. "Mi fermis la okulojn… Kiam mi malfermis ilin, vi troviĝis ĉe mia flanko. Sed ankaŭ ĉeestis la Voĉo, Raŭl !… Mi timis por vi, kaj denove tiun fojon mi ne volis rekoni vin, kaj ekridis kiam vi rememorigis al mi, ke vi rekaptis mian skarpon en la maro !…
"Sed ve ! La Voĉon oni ne trompas !… Ĝi ja rekonis vin !… Kaj la Voĉo estis ĵaluza !
… Dum la sekvaj du tagoj ĝi faris al mi terurajn scenojn…
Ĝi diris : « Vi amas lin ! Se vi ne amus lin, vi ne fuĝus de li !… Eksan amikon vi manpremus kiel iun alian… Se vi ne amus lin, vi ne timus troviĝi sola kun mi kaj li en la tualetejo!... »
"« Sufiĉas nun ! » mi diris al la kolera Voĉo. « Mi devos iri al Perros morgaŭ por viziti la tombon de mia patro. Mi petos, ke Raŭl venu kun mi. »
« Laŭ via plaĉo ! » ĝi respondis, « sed sciu, ke ankaŭ mi estos en Perros, ĉar mi estas ĉie, kie vi estas, Kristina ! Kaj se vi meritas min, se vi ne mensogis, je precize noktomezo sur la tombo de via patro mi ludos « La Resurekto-n de Lazaro » per la violono de la forpasinto. »
"Jen kial mi skribis la leteron por venigi vin al Perros, amiko mia… Kiel tiagrade mi estis trompita ?... Kiel, fronte al tiom egoistaj zorgoj de la Voĉo, mi ne suspektis iun trompon ? … Ve ! Mi ne plu regis min : mi estis lia aĵo !… Kaj la rimedoj, kiujn disponis la Voĉo, facile trompis infanon kiel mi !"
"Sed tamen !" ekkriis Raŭl en tiu momento de la rakonto de Kristina, kiam kun larmoj ŝi ŝajne bedaŭris la tro perfektan senkulpecon de malsufiĉe « prudenta » menso… "sed tamen vi baldaŭ eksciis la veron… Kial do vi ne tuj eliris el tiu abomeninda koŝmaro ?"
"Ekscii la veron !… Raŭl !… Eliri el tiu koŝmaro !… Sed, kompatindulo !… tiun koŝmaron mi eniris ĝuste kiam mi eksciis la veron !… Silentu !… Silentu !… nenion mi diris al vi... kaj nun, kiam al la tero ni subiros el la ĉielo, kompatu min, Raŭl !... Kompatu min !…
"Iun vesperon, iun fatalan vesperon… nu… tiun vesperon, kiam sur la scenejo Karlota kredis, ke ŝi fariĝis malbelega bufo, kaj ekkriis kvazaŭ ŝi estus loĝinta sian tutan vivon ĉe la rando de marĉoj… tiun vesperon, kiam la spektaklejo subite estis ĵetita en mallumo dum tondre disfalis la lustro sur la pargeton…. Tiun vesperon estis mortintoj kaj vunditoj, kaj la tuta teatro bruegis de la plej trista kriegado... »
----------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------
Sign-in to write a comment.