Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (42)
-
LIGILO AL LA KOMENCO DE TIU ĈI ROMANO :
www.ipernity.com/blog/mike59/748731
Koran dankon a…
-
28 Mar 2016
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (40)
-
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj...
Jen la sekva parto de via (longa) felietono...
Ki…
-
01 Mar 2016
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
905 visits
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (41)
Jen la ligilo por legi la unuan parton de tiu romano :
www.ipernity.com/blog/mike59/748731
AGRABLAN LEGADON!
Koran dankon al JADRANKA, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!!!
www.ipernity.com/blog/mike59/748731
AGRABLAN LEGADON!
Koran dankon al JADRANKA, IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo!!!
LA FANTOMO DE L’ OPEREJO (41)
Li sekvis ŝin.
« Ĉu vi, Kristina ? » li flustre demandis.
La duonmasko sin vigle turnis kaj levis unu fingron al la lipoj ŝajne por peti, ke li ne plu prononcu tiun nomon.
Raoul plu sekvis silente.
Li timis perdi ŝin tuj post kiam li tiel strange retrovis ŝin. Li ne plu sentis malamon kontraŭ ŝi. Li eĉ ne plu dubis, ke ŝi estas senriproĉa (kiom ajn bizara kaj neklarigebla aspektis ŝia sinteno). Li estis preta je ĉiuj indulgoj, ĉiuj pardonoj, ĉiuj malkuraĝoj. Li amis !… Kaj oni certe baldaŭ klarigos al li la kaŭzon de tiel malkomuna foresto.
De tempo al tempo la nigra duonmasko rigardis returne por kontroli, ĉu daŭre sekvas la blanka duonmasko.
Dum Raoul denove trairis la dancsalonon post sia kondukanto, li ne povis ne rimarki meze de la homamaso unu interpuŝiĝon… meze de ĉiuj grupoj, kiuj spertis la plej sensencajn frenezaĵojn, unu grupon, kiu amasiĝis ĉirkaŭ iun ulon, kies maskovesto, ĝenerala fizionomio kaj makabra aspekto faris sensacion…
Tiu persono estis tute skarlate vestita kun grandega ĉapelo ornamita per plumoj sur mortokapo. Ho ! Kia bela imitaĵo de mortokapo tio estis ! La ĉirkaŭaj desegnostudentoj gratulis lin pro tia sukceso. Ili demandis, ĉe kiu majstro, en kiu ateliero, kiun vizitis Plutono*, oni faris, desegnis kaj ŝminkis tiel belan mortokapon ! Certe pozis la Morto mem !
La ulo kun la mortokapo, ĉapelo kun plumoj kaj skarlata kostumo trenis post si grandegan mantelon el ruĝa veluro, kies flamo reĝe kuŝis sur la pargeto. Kaj sur tiu mantelo oni brodis per oraj literoj unu frazon, kiun ĉiu legis kaj laŭte ripetadis : «Min ne tuŝu. Mi estas la pasanta ruĝa Morto. »
Iu tamen intencis lin tuŝi... sed skeleta mano tuj eliris el skarlata maniko kaj abrupte ekpremis la pojnon de la malprudentulo. Sentante la premon de la ostoj, la frenezan premon de la Morto, kiu ŝajne neniam maltenos ĝin, la viro ekkriis pro doloro kaj timego. Fine liberiginte lin, la ruĝa Morto fuĝis kiel frenezulo meze de mokaĵoj.
Ĝuste tiam Raoul renkontpasis la funebran homon, kiu ĵus turnis sin al li. Li preskaŭ estis krionta : « Tio estas la mortokapo de Perros-Guirrec ! » Li rekonis ĝin !...
Forgesante Kristinan, li volis sin peli ; sed la nigra duonmasko, kiu ankaŭ aspektis tre emociita, ekprenis lian brakon kaj kuntiris lin ... kuntiris lin for de la dancsalono, el tiu demona homamaso, kie pasis la ruĝa Morto.
Ĉiumomente la ulino kun nigra duonmasko sin turnis, kaj li sendube kredis dufoje senti, ke io timigis ŝin, ĉar ŝi plirapidigis sian paŝon kaj tiun de Raoul, kvazaŭ oni postkurus ilin.
Tiel ili supreniris du etaĝojn. La ŝtuparo kaj koridoroj estis tie preskaŭ senhomaj.
La nigra duonmasko puŝmalfermis la pordon de iu tualetejo kaj mansignis al la blanka duonmasko, ke li eniru post ŝi. Kristina (ĉar estis ja Kristina, kies voĉon li rekonis), Kristina tuj fermis la pordon. Ŝi petis, ke li parolu mallaŭte kaj ne montru sin. Raoul demetis sian maskon. Kristina konservis la sian. Kiam la juna viro intencis peti la kantistinon, ke ankaŭ ŝi deprenu ĝin, li vere miris vidi, ke ŝi kliniĝas kontraŭ la vandon. Ŝi atente aŭskultis, kio okazas tuj proksime.
Poste ŝi iomete malfermis la pordon kaj rigardis en la koridoro. Ŝi mallaŭte diris : « Li verŝajne supreniris al la loĝio por blinduloj » ! …
Abrupte ŝi ekkriis : « Jen li malsuprenvenas ! »
Ŝi volis refermi la pordon sed Raoul rifuzis, ĉar li ĵus ekvidis unu ruĝan piedon kaj la duan sur la plej alta ŝtupo de la ŝtuparo al la supra etaĝo... kaj malrapide malsuprenvenis la tuta vestaĵo skarlata de la ruĝa Morto. Tiam li revidis la mortokapon, kiun li jam ekvidis en Perros-Guirrec.
« Jen li ! » li ekkriis... « Ĉi-foje li ne forfuĝos de mi ! »
Sed Kristina refermis la pordon antaŭ ol Raoul povos sin peli. Li volis ŝin flanken puŝi.
« Ĉu li ? Kio do ? » ŝi petis per tute ŝanĝita voĉo. « Kiu do ne forfuĝos de vi ? »
Raoul vigle provis superi la reziston de la fraŭlino, sed ŝi forpuŝis lin per neatendita forto... Li komprenis aŭ kredis kompreni kaj tuj furioziĝis.
« Kiu do ? » li kolerege diris... « Sed la viro, kiu kaŝiĝas sub malbelega morta bildo !... La malbona feo de la tombejo de Perros... La ruĝa Morto !... Nu, via amiko, sinjorino ! Via Muzikanĝelo ! Sed mi deprenos la maskon de lia vizaĝo same kiel mi deprenos la mian. Tiufoje ni rigardos unu la alian, sed vidalvide, senvuale kaj senmensoge ! Tiam mi scios, kiun vi amas, kaj kiu amas vin ! »
Li freneze ekridegis dum Kristina eligis doloran ĝemon malantaŭ sia duonmasko.
Kun tragika gesto ŝi etendis siajn brakojn, kiuj fariĝis baro el blanka karno sur la pordo. « En la nomo de nia amo, Raoul, vi ne trapasos ! »
Li haltis.
Kion ŝi diris ? … En la nomo de ilia amo, ĉu ?... Sed neniam, ankoraŭ neniam ŝi diris al li, ke ŝi amas lin ! Tamen jam ne mankis al ŝi la okazoj !... Ŝi jam vidis, ke li estis vere malfeliĉa kiam li ploris antaŭ ŝi kaj petegis bonajn esperparolojn, kiujn ŝi ne diris. Ŝi jam vidis lin malsana, kvazaŭ morta pro timego kaj malvarmo post la nokto en la tombejo de Perros ! Ĉu ŝi almenaŭ restis kun li, kiam li plej bezonis ŝiajn zorgojn ?
Ne ! Ŝi forfuĝis !... Kaj ŝi ĵus diris, ke ŝi amas lin !
Ŝi parolis en la nomo de ilia amo ! Nu, ŝi nur celis reteni lin dum kelkaj sekundoj... Necesis tempo, por ke la ruĝa Morto fuĝu... Kio pri ilia amo ? … Ŝi mensogis !
*Plutono : dio de la malluma malvarma infero en la romia mitologio. Laŭ la antikvaj Romanoj, la animoj de la mortintoj iras al la subtera regno de Plutono.
------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.