"Ĵim! Ĵim! Bonvolu..!" ekkriis la fraŭlino. Kaj ŝi kuris ĉirkaŭ la hundeton, penante sensukcese kapti ĝin.

- Li estas ja malica, ŝi diris, timigata. Li volas mordi vin!
- Lasu min fari, respondis Silvano. Mi kutimas.

Li ne moviĝis, lasis sin priflari de la eta animalo, kiu hirtigis la felon kaj alpaŝis al li malfide, senaplombigata pro tiu senmoveco. Silvano malrapide alproksimigis la manon al sia poŝo, elŝovis sukerpecon, eklevis ĝin al sia buŝo, ŝajnis longe maĉi. Ĵim levis la kapon, pintigis la orelojn, kun interesata mieno. La haroj de ĝia dorso lante malaltiĝis. Silvano duonrompis la sukerpecon, donacis duonon al la besteto. Ĵim akceptis ĝin, kontentige krakmanĝis, svingis la voston. Tiam Silvano donis al ĝi la reston de la sukero. Kaj Ĵim ŝajnis paciĝi kaj akcepti la entrudulon!

- Estas eksterordinare, diris la fraŭlino. Li estas tiel malica. Mi vidas, ke vi ne timas hundojn.
- Ne, diris Silvano, amuzata; male : mi iom scias kiel dresi ilin.
- Kun Ĵim, neniu ankoraŭ sukcesis pri io ajn. Li estas tro malica.
- Se mi havus tempon, tamen mi ja volonte instruus al li kelkajn trukojn.
- Sen suferigi lin?
- Kompreneble. Tute male, kaj per multe da sukero.
- Estas bedaŭrinde, ke vi ne ofte venas ĉi tien: vi instruus al li prezenti unu piedon aŭ stariĝi. Mi havas amikinon, kies hundo scias fari tion... Tre afabla vi estas!...
- Kiam eblos la okazo, mi revenos ĉi tien kaj provos tion.

Silvano iris ĝis la verŝtablo, servis al si glason da blanka vino, ĝin kunprenis eksteren kaj metis sur la malnovan tablon, en la ombro. La knabino sekvis lin, apogis sin kontraŭ la muron de la malnova domo, kaj rigardis la junan viron kun scivolemo tiel naiva, ke ĝi ne ofendis. Oni sentis, ke interesis ŝin tiu viro, kiu neatendite alvenis, servis sin mem, superfortis la furiozon de Ĵim kaj parolis pri instrui al ĝi trukojn.

- Do vi ne venis por fiŝkapti, ĉu? ŝi denove demandis.
- Ne, sed simple por promeni. Mi iom ripozas, ĉu vi komprenas?
- Ĉu vi ne laboras?
- Ho jes, tamen kelkfoje.
- Vi ne estas kafejestro, ĉu?
- Ĉu mi? Kial do? Ĉar mi sciis, kiel malkorki botelon kaj servi al mi glason? Ne, mi faras... eksporton. Kaj ĉu vi mem nenion faras ĉi tie?
- Ne; fakte preskaŭ nenion. Mi helpas mian onklinon en la mastrumado, promenadas, ĝardenas. Nur de kvin monatoj mi estas ĉi tie. Antaŭe, mi loĝis en Nieuport*, kun mia patrino. Sed ŝi forpasis kaj nun mia onklo zorgas pri mi.

Silvano rigardis ŝin, dum ŝi parolis. Ŝi estis tre juna, eble havis maksimume dek kvin aŭ dek ses jarojn. Tion oni konjektis pro la desegno de ŝiaj lipoj, kiuj tuj ridis pri la plej eta bagatelaĵo, pro la ankoraŭ simplanima maltimo en ŝia blua rigardo, kiu profunde rigardis vin fikse, sen malrespekto, kun ia naiva miro. Ŝi havis ruf-orajn harojn, kiujn oni antaŭvidis bruniĝontaj, fariĝontaj arde kaŝtankoloraj, sed kiuj, nuntempe, ankoraŭ konservis varmajn kuprajn rebrilojn. Ilin ŝi tiris ĉiuflanken de sia vizaĝo, sencede malhelpante, ke ili bukliĝu aŭ ekflugu en malsaĝaj hartufetoj. Ŝi nodis ilin en dika bulo, tre malalte en sia kolo. Oni konjektis pri tio la senindulgajn konsilojn de rigora patrino. Tio ne malbeligis ŝin, sed male vidigis ŝian palan kaj rektan frunton, tiel donante al ĝi ion sinceran kaj puran. En la estonto, la aĝo sendube substrekos la desegnon de ŝiaj naztruoj, sed nun ili havis ankoraŭ tiun etecon kaj moveblecon de la infaneco.

Antaŭ ŝi, Silvano sentis sin mallerta. Li ne sciis pri kio paroli. Ĉiuj liaj vortoj, lia tuta propra vortotrezoro, aspektis al li enhavi ion krudan, maldecan, kiu devus ŝoki tiun infanon. Li, kiu asertis posedi sperton pri virinoj, kiu ne renkontis unu sen tuj pensi pri amoro, kaj sen provi plaĉi al ŝi kelkfoje eĉ nekonscie, sentis sin tiumomente senarma, konfuzita. La simpleco, la simplanimeco de tiu knabineto senaplombigis lin. Ĉe la aliaj virinoj, li ordinare kaptis pensojn, kiuj kongruis kun liaj: intereson, scivolecon, amantan simpation aŭ malinklinon. Fronte al ŝi, nenia el tiuj sentoj tuŝetis lin. Kaj tiu freŝeco, tiu juneco kortuŝis lin. Ne longe li aŭdacis elteni ŝian rigardon. Ŝajnis al li insulteme vizaĝobservi ŝin, vidigi al ŝi la pensojn, kiujn ŝi sugestis al li. Li rigardis ŝian korsaĵon, ankoraŭ apenaŭ desegnitan, simile al brusto de adoleskantino. Ŝi surhavis etan robon el indieno, kies krucdekoltaĵo vidigis nur la brustkomencon, kaj plenigis Silvanon de ĉasta emocio, en kiu miksiĝis nenio malpura. Junecon ŝi simbolis al li. Ŝajnis al li honte senti malmoralan penson je ŝia apero. Image, li komparis ŝin kun io pura, senmakula, kiel blanka neĝo, sur kiu li hezitus stampi sian paŝmakulon.

- Kompreneble viaj geonkloj delonge loĝas ĉi tie, li daŭrigis.
- De ĉiam. Ambaŭ estas maljunaj, preskaŭ tiel maljunaj kiel la domo, mi opinias. De mateno ĝis vespero ili kvereladas, kaj unu ne povas malhavi la alian. Estas kurioze, ĉu ne?

Denove, ŝi havis sian belan junan ridon, kiun Silvano ŝatus longe aŭdi.

- Verŝajne ili ne multe perlaboras en tiu ĉi loko, li diris por paroli plu, por respondigi ŝin, kaj revidi, sur ŝia freŝa vizaĝo, la ŝanĝantan kaj ĉarman rebrilon de la enaj emocioj.
- Ho! ne. Antaŭ tre longe, la vojo pasis ĉi tie, almenaŭ laŭdire. Sed la ponto estis detruita dum la milito, kaj rekonstruita pli fore. Tion mi mem ne bedaŭras. Pli kvietaj ni estas. Kaj samopinias mia onklo. Nur mia onklino kelkfoje enuas, ĉar ŝi ŝatas paroli, tion mi devas konfesi...
- Ĉu vi ne iom similas al ŝi tiurilate?
- Ĉu vi divenis? Jes, vi pravas, mi estas ege babilema; tion ĉiam diras mia onklo. Kaj ĉu vi mem ne ŝatas paroli?
- Kun vi, mi tre ŝatas...

Kaj li tuj pentis pro tiu senĉarma galantaĵo, kiu eble ŝokos aŭ ofendos la knabinon.
Sed li estis trankviligita. Ŝi ne divenis la intencon kaj daŭrigis :
- Nu, kun mia onklino vi ja bone konkordos. Mia onklo neniam parolas. La viroj ĝenerale kondutas tiamaniere. Estas amuze... Ĉu vi jam foriros?

Silvano elpoŝigis sian horloĝon.
- Jes. Tempas. Mi devos marŝi longan vojon.
- Ĉu vi iros malproksimen?
- Francion. Apud Dunkirko.
- Do ne ofte vi venas ĉi tien, ĉu?
- Tute male, mi ofte venas.
- Nu, se iafoje vi revenos en nian domon, vi povos eble lernigi ion al Ĵim?
- Konsentite. Mi ne forgesos. Ĝis la revido!

Silvano reprenis sian ĉapelon, refoje karesis Ĵimon, definitive konkeritan, kaj, malrapide, li forlasis la freŝan azilon, retrovis sian irejon kaj denove direktis sin al Francio.

Kvincent metrojn li ankoraŭ ne iris, kiam li bruske memoris : li forgesis pagi.

"Mi revenos", li pensis.

Kaj sian marŝadon li daŭrigis cele al Dunkirko.

*Nieuport : ['njupor] (flandra: Nieuwpoort) belga urbeto ĉe la marbordo.

............................................................DAŬRIGOTA............................................................