- Ĉu delonge vi estas ĉi tie? ŝi demandis.
- De kelka tempo, jes.
- Kial vi ne alvokis?
- Ĉar mi sidis tre trankvila ĉi tie, kompreneble!
Ne vere sciante kial, li ridis, feliĉa pro senti sin tie, plena de svaga kaj dolĉa kvieteco.
La junulino rigardis lin. Kaj ankaŭ ŝi ridis.
- Ŝajnas al vi eksterkutime, ke mi estas ĉi tie, daŭrigis Silvano. Vi aspektas ege surpriza.
- Ĉar ne estas dimanĉo, ŝi respondis.
- Ĉu nur dimanĉe vi havas klientojn?
- Jes. Homoj, kiuj venas fiŝkapti aŭ deziras ripozi.
- Mi opinias, ke vi ne rapide riĉiĝos, se vi restas senlaboraj tutan semajnon.
Ankoraŭfoje ŝi havis ridon belan, junan, freŝan, - ridon de knabineto, pensis Silvano mirigite. Kaj ŝi naive respondis :
- Ho! ne. Sed de longa tempo, ankaŭ ni jam ne esperas riĉiĝi. De kiam oni detruis la malnovan ponton, vi komprenas...
- Do vi estas ja trankvilaj tutan semajnon?
- Preskaŭ. Oni ne lasintus min sola, vi ja sciu, se oni kredus, ke alvenos klientoj.
- Ĉu vi estas tute sola?
- Jes, miaj geonkloj estas foririntaj al Furnes.
- Ĉu ne viaj gepatroj, kiuj loĝas ĉi tie?
- Ne. Ili estas mortintaj.
Ombro de tristeco pasis sur ŝiajn trajtojn, sen ilin longe malheli. Oni sentis en ŝi superfluon da juneco, grandan vivĝojon, simplaniman miregon antaŭ la okazaĵoj, kiu malpermesis al ŝi daŭre resti trista.
- Nu, ŝi diris kun embarasa mieno, kion ni faros nun?
- Ĉu vi ne povus doni al mi trinkaĵon?
Sen scii la kialon, Silvano ne aŭdacis antaŭvidi, ke ŝi mem servu glason. Krome, la fraŭlino aspektis konsternita pro tiu peto.
- Neniam mi faris tion, ŝi konfesis. Neniam mi servis klientojn; mi konas nek la trinkaĵojn nek la prezojn. Ne delonge mi estas ĉi tie.
Ekestis silento.
- Aŭskultu, ŝi fine daŭrigis, plej bone estus, ke vi foriru...
Tio estis tiel gajiga, ke Silvano ne povis ne ridi.
- Sed mi soifas, li protestis. Oni ne povas tiel forpeli klientojn.
La fraŭlino iĝis pli kaj pli perpleksa.
- Ĉu vere? ŝi insistis. Ĉu vere vi soifas?
- Jes ja! Mi ne volas ofendi vin, sed vi ŝajnas esti stranga komercistino!
Denove, ankaŭ ŝi ridis.
- Do, kion ni faros nun? ŝi rediris.
- Nu, en la hejmo vi havas tamen ion por trinki, kio eĉ estu nur por la dimanĉoj?
- Jes. Estas biero, vino, ribo-siropo.
- Bone. Mi tuj servos min mem.
- Prave. Estas plej simple.Venu ĝis la verŝtablo kaj mem elektu.
Silvano ekstaris, eniris en la gastejon. Neniam li vidis ion tian. Ĝi estis ĉambro vasta, malalta, malhela, lumigita per etaj fenestroj. La bruniĝinta plafono, la planko el bluaj ŝtonoj, la fumomakulitaj muroj, ĉio estigis apartan agordon, ian agrablan kaj freŝan klarobskuron. Du ŝprucoj el vigla lumo enfalis tra la fenestroj kaj trairis la ĉambron per krudaj radioj. La okuloj rapide kutimiĝis al ili. Tiam Silvano ekvidis, ke, multe pli ol nur gastejoĉambro, ĝi estis ia granda kuirejo, ĉambro kie la tuta domanaro kutime kunvivas. Kontraŭ la malantaŭa muro staris larĝa kameno tia, kian oni ankoraŭ kelkfoje vidas en la malnovaj farmobienoj de Flandrio. Tre alta, ĝi fariĝis pli mallarĝa ĝis la plafono; duonalte, mantelo transverse trairis ĝin. Tuta sinsekvo da kaseroloj, marmitoj, lampo el kupro kaj statueto de la Virgulino estis ordometitaj sur tiu tabulo. La grandega aperturo de tiu kameno estis masonfermita. Oni tie lasis nur truon, tra kiu eniris la tubo de flandra rondpota stovo - fornelo ornamita per nikelitaj stangoj, kaj zorgeme polurita per grafito. Ĉiuflanke de tiu stovo staris unu brakseĝo, ambaŭ tegitaj per tapiŝo, kaj kies fundoj kaviĝis pro ĉiutaga uzado. Sur tiu ĉe la dekstra flanko dormis hundeto buliĝinta. Meze de la ĉambro, sub pendolampo kun granda lumŝirmilo el tapeto, staris tablo kahelita per blanka fajenco. Kontraŭ la muro: servicoŝranko kun koloritaj vitraloj, kie supre viciĝis spicoskatoloj. Vidalvide, kontraŭ la alia muro: ne funkcianta malnova horloĝo kun sia senmova pendolo el kupro en ĝia longa ingo el bruna ligno, kaj sia ciferplato el blanka emajlo sen ĝiaj hormontriloj. En la angulo de la maldekstra fenestro: eta verŝtablo, kun breto sur kiu vidiĝis kelkaj boteloj kaj returnite metitaj puraj glasoj. Tiuj ĉi estis la solaj aĵoj por rememorigi, ke oni troviĝas en kabareto.
Silvano ne havis la tempon por vidi plu. La eta rufa hundo vekiĝis kaj, bojante furioze, impetis al li.
-----------------------------------------------DAŬRIGOTA --------------------------------------
Do Flandrioj ne estas eraro kiam oni indikas la provincojn kaj regionon. PIV parolas pri La Alpoj kaj Pirenejoj, do kial ne pri la Flandroj?
MIKELO (Michel Derey… has replied to JakvoJe via sano !
MIKELO (Michel Derey… has replied to JakvoSign-in to write a comment.