- Venu ĉi tien!
Tom alproksimiĝis. Cezaro surmetis al ĝi buŝumon. Li estis preta kaj prenis sian kaskedon. Julio kaj Silvano ekstaris.
- Ĉu ni foriru?
- Ni foriru!
Cezaro elirigis sian biciklon.
- Nu, bonan ŝancon, deziris Julio forirante.
- Ni provos!
Silvano havis sian biciklon antaŭ la pordo. Cezaro kaj li ekrajdis, forirante malrapidete, por ne lacigi Tomon, kiu regule trotadis je la dekstro de sia mastro.
Ambaŭ homoj bicikladis kelkajn kilometrojn sur la ŝoseo de Dunkirko al Furnes. Poste, alproksimiĝante la doganejon, ili transiris la kanalon, ĝirante maldekstren en la direkto al la dunoj kaj la maro. Ili sekvis vojeton, sur kiu streta strio de malglataj pavimeroj duone malaperis sub la sablinvado.
Ankoraŭ necesis transiri la fervojon de Ghyvelde*. Tie, ĉe la elirejo de la vilaĝo, ili lasis la biciklojn en eta trinkejo. Piedirante ili foriris al la landlimo, paralele al la maro, lasante Bray-Dunes maldekstre. Cezaro intence elektis tiun lokon, kiu estis al li kutima, ĉar tie li povos senkatenigi Tomon, tute nerimarkitaj de la doganistoj. Tiel ili diskrete pasis malantaŭ la lastan doganejon antaŭ la maro. Kaj ili plu marŝis ĝis la dunoj, kies unuajn montetojn ili atingis post kelkaj minutoj. Tie, dum Cezaro surgrimpis ramplon, de kie li supervidu la landon, Silvano alligis Tomon al kondukŝnuro, kaj atendis.
Cezaro revenis.
- Neniu. Ni ekmarŝu. Mi tuj foriru en tiun direkton. Kiam mi estos "sur" Belgio, liberigu Tomon. Ne tuj, ĉu ne? Atendu, ĝis kiam mi ne plu estos tuj apud la landlimo.
- Tie for? demandis Silvano, montrante al la horizonto, trans la landlimo de ambaŭ landoj, izolatan domon kun ruĝa tegmento sur la belga teritorio.
- Jes. Kaj ankaŭ tien vi min reatingos. Mi atendos vin.
Cezaro ekiris. Kiam Tom vidis sian mastron foriri, ĝi gruntis kaj tiris sian kondukŝnuron por lin sekvi. Sed per firma pojno Silvano restigis la hundon, kaj frapetante ĝian postaĵon, devigis ĝin sidiĝi. Tom ĉesis moviĝi, kontentigis sin iom ĝemeti, sen iumomente deiri per siaj okuloj la silueton de sia mastro, kiu rapide malkreskis. Silvano ekbruligis cigaredon.
Fore, Cezaro bonpaŝe antaŭeniris. Li transpasis la landlimon, ĉirkaŭen rigardis, sin turnis por amike mansigni al Silvano, kiu komprenis la averton: "Ĉio iras glate." Sian iradon li daŭrigis kaj baldaŭ estis sur la belga teritorio. Silvano vidis lin paŝi ĝis la dometo kun ruĝa tegmento. Alveninte tien, Cezaro sin turnis, okulserĉis la du nigrajn punktojn, kiel aspektus por li Tom kaj Silvano. Li ne trovis ilin, tiel perditajn en la ondata tereno de la unuaj dunoj, kie la rigardo konfuzis la aspektojn, ĉiujn similajn, de la pejzaĝo. Silvano dume supreniris la altaĵon, kien iris Cezaro antaŭ nelonge. Ĉirkaŭ sin li rigardis, neniun vidis, nek unu doganiston, nek unu suspektindan promenanton. Tiam li malkroĉis la kondukŝnuron, dum momento plu retenis Tomon per la kolringo.
"Nu iru, Tom, li laŭte rediris plurfoje, iru serĉi vian mastron, iru serĉi vian mastron!"
Kaj li ellasis la beston.
Tom senhezite tuj fulmrapide malsuprenkuris la dunon, impetegis sur la spurojn de Cezaro. Oni vidis ĝin saltegi tra la samaspektan ebenaĵon. Ĝi forkuris per longaj kurpaŝoj, per sia plenrapideco. Same kiel sago, ĝi transpasis la landlimon kaj reatingis sian mastron post kelkaj minutoj.
For malantaŭ ĝi, ankaŭ Silvano ekiris. La landlimon li transpasis sub la nefidema rigardo de doganisto, kiu ĵus alvenis por patroladi en tiu ĉirkaŭaĵo. Sed jam de longe Tom estis sekura apud Cezaro.
- Jen tio farita, diris Cezaro, kiam Silvano siavice reiris kun li. Ni sukcesis "pasi sub iliajn barbojn"... ĉu ne, Tom?... Tamen, tiu fortulo postkole mezuras iom pli ol tridek-sep centimetrojn! Nun, Silvano, vi povas formarŝi kun Tom. Mi mem devas reiri al Dunkirko. Tie atendas ulo, kiu havas tabakon por mi.
- Kio koncerne vian Tomon? Al kiu mi devos ĝin konduki? Ĉu kiel kutime?
- Ne, sed al Duplo, la nutraĵvendisto, vi ja scias, ĉe la elirejo de Adinkirko*...
-Jes.
- Vi lin petos, ke li surmetu dek ok kilogramojn, same kiel la unuan fojon. Li ellasu Tomon proksimume je la deka.
- Ĉu vi reiros samvoje?
- Ne.
- Pli bone. Kiam mi transpasis, tie estis unu doganisto, kiu rigardis min strange. Li povus malfidi.
- Mi preterpasos la doganoficejon de Ghyvelde.
- Ĝis ĉi-vespere, ĉu?
- Ĝis ĉi-vespere.
Cezaro reiris al Francio. Kaj Silvano kuntrenis Tomon ĝis Adinkirko.
*Ghyvelde:['giveld] franca vilaĝo apud la belga landlimo kaj Bray-Dunes
*Adinkirko : belga vilaĝo. En la franca: Adinkerque; en la flandra : Adinkerke.
..................................................DAŬRIGOTA ..................................................
Sign-in to write a comment.