Neil Blonstein
RAPORTO EL NOVJORKO PRI URUGANO SANDI:
Oni malmulte havis tempon ankoraŭ por ligi la signifan uruganon en Usono al la klimat-ŝanĝo. Mi supozas ke post la riparado de elektro por kelkaj milionoj da homoj vi aŭdos pli pri tio.
Laŭ miaj scioj jen estas la plej severaj rezultoj de la urugano Sandi:
1. en unu kvartalo en distrikto Queens, flanke de la oceano, bruliĝis cento da privataj domoj.
2. en la regiono kelkaj milionoj da homoj perdis elektro-povon (i.a. mia loĝ-kvartalo)
3. la temperaturo falas sub 10 gradoj C kaj iĝos malfacile por iuj dormi sen hejtigiloj.
4. la publika metroo jam ne funkcias dum kelkaj tagoj. La rapideco de aŭtomobiloj duon-iĝas. Ni ankoraŭ atendos kelkajn tagojn. Aŭtobusoj ne sufiĉas.
5. en Novĵerzio amaso da domoj ĉe la oceano vundiĝis/subondiĝis
6. Mortoj en usono ligataj al Sandi nombras inter 30 kaj 40. Ĉefe la kaŭzo estis, ke falis arboj sur domojn.
7. Post mia piedirado je 5 kilometra distanco mi povas diri, ke proksimume unu pocento de novjorkaj arboj forte vundiĝis eĉ elradikiĝis. Mi ankoraŭ ne havis tempon por viziti la grandegajn parkojn (Centra Parko, Prospekt-parko). Mi fotis bonajn fotojn de falintaj arboj, sed mi preferas atendi uzi mian hejm-komputilon por enretigi ilin kiam mi akiros elektron.
Mi raportas de UEA-oficejo apud UNO - en kvartalo, kiu ne perdis elektron. Temas ankoraŭ pri alia persona komputilo mia.
Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
"FLUGI KUN KAKATUOJ" de TREVOR STEELE (Resumo kaj recenzo)
-
Antaŭ pluraj monatoj, kun grandega plezuro mi legis tiun belegan romanon de la fama aŭstralia verkis…
-
09 Nov 2012
KAPRIOL' : Dancu kaj kantu
-
Tre belan videon de tiu ĉi vigla kanto mi ĵus eltrovis ĉe U-Tubo.
Dank'al la aldonita teksto, kantu…
-
02 Nov 2012
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
862 visits
Neil Blonstein raportas el Novjorko
Ĉiuj ni certe estis tre atentaj kaj malkvietaj pri la freŝdata uragano Sandi, kiu kruele frapis Haition kaj la orientajn regionojn de Usono.
De novjorka Esperantisto NEIL BLONSTEIN jen la raporto (iomete korektita), kiun mi ĵus legis ĉe "Facebook".
(www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10151278874070289 )
Nepre legu tiun artikolon pri pli grava katastrofo en HAITIO :
neniammilitointerni.over-blog.com/article-haitio-sandi-malegala-traktado-inter-haitio-kaj-usono-112046081.html
De novjorka Esperantisto NEIL BLONSTEIN jen la raporto (iomete korektita), kiun mi ĵus legis ĉe "Facebook".
(www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10151278874070289 )
Nepre legu tiun artikolon pri pli grava katastrofo en HAITIO :
neniammilitointerni.over-blog.com/article-haitio-sandi-malegala-traktado-inter-haitio-kaj-usono-112046081.html
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.