Inter alie en la muzeo estas interesa sekcio pri Marŝalo Foch kaj la Unua Mondmilito.
Tuj post la vizito, diris mia amiko Roger de Hondschoote : "Quelle connerie, la guerre !" ("Kia kretanaĵo, la milito !") ... kaj nia germana amiko Bernhard tuj aldonis : "Jacques Prévert" ! (la franca aŭtoro de tiu fama citaĵo).
Ekde 1979, mi ege ĝojas pro la ĝemeligo inter niaj du eŭropaj urboj.
En la komenco, la ĝemeligoj celis reamikigon inter mia lando kaj Germanio. Tiu celo estas hodiaŭ trafita. Nuntempe pli kaj pli temas pri kulturaj, sportaj kaj amikaj interŝanĝoj...
Kontraŭ militoj, ni diru : "Plus jamais ça! ... Nevermore! ... Neniam plu! ..." kaj por tiu celo : edukado, pli da edukado! ...toleremo, pli da toleremo!... amikeco, pli da amikeco!...
... kaj ankaŭ VIVU ESPERANTO !
Sign-in to write a comment.