LA FANTOMO DE L' OPEREJO (32)
Sian frazon ŝi ne finis...
Ŝi vidis la vizaĝon de Firmin Rikardo kaj tiu aspektis terura. La honorinda direktoro de l' operejo kvazaŭ estis kolereksplodonta. La furiozo, kiu turmentis lin, ankoraŭ vidiĝis el ekstere sur lia kolera vizaĝo pro ties ruĝega koloro kaj fulmantaj okuloj. Li silentis. Li ne povis paroli. Sed li faris subitajn gestojn. Unue lia maldekstra brako kaptis la malfortan sinjorinon Giry. Ĝi kaŭzis al ŝi returniĝon tiel neatenditan, pirueton tiel rapidan, ke ŝi eligis malesperan ekkrion. Tuj poste, la dekstra piedo ̶ la dekstra piedo de la sama honorinda direktoro ̶ iris printi sian plandon sur la nigran tafton de jupo, kiu certe jam neniam suferis tian ofendegon sur tia loko.
Ĉio okazis tiel rapide, ke ŝajnante ne kompreni, kial ŝi troviĝis en la galerio, sinjorino Giry duonsvenis. Kiam ŝi subite ekkomprenis, l' operejo pleniĝis de ŝiaj indignaj kriegoj, sovaĝaj protestoj kaj mortminacoj. Necesis tri fraŭloj por malsuprenigi ŝin en la korton de l' administracio kaj du policistoj por porti ŝin sur la straton.
…..................
Je proksimume la sama horo madamo Karlota, kiu loĝis en hoteleto de la strato Faubourg Saint-Honoré*, sonvokis sian ĉambristinon, ke ŝi alportu la postaĵojn sur la liton.
En tiuj postaĵoj troviĝis anonima letero dirante :
« Se vi kantos ĉi-vespere, timu grandan malfeliĉon ĝuste dum vi kantos... malfeliĉon pli teruran ol la morto. »
Tiu minaco estis skribita per ruĝa inko kaj per streketaj skribkarakteroj.
Leginte la leteron, madamo Karlota perdis sian apetiton. Ŝi repuŝis la pleton kun fumanta ĉokolado, kiun ĵus alportis la ĉambristino. Ŝi sidiĝis sur la lito kaj profunde pripensis. Tio ne estis la unua tia letero, kiun ŝi ricevis, sed neniam ŝi legis tiom minacan.
Ŝi opiniis, ke ŝi fariĝas nun la celpunkto de multaj atakoj pro ĵaluzeco. Ŝi kutime rakontis, ke ŝi havas sekretan malamikon, kiu decidis ŝian pereon. Ŝi asertis, ke iu sekrete komplotas kontraŭ ŝi, ke ia intrigo iam evidentiĝos.
Sed ŝi ne estas tia virino, kiu facile lasus sin timigi, ŝi aldonis.
Se ekzistis ja intrigo, la vero estis, ke Karlota mem instigis tiun kontraŭ la kompatinda Kristina, kiu tute ne suspektis ĝin. Madamo Karlota ne pardonis al Kristina la triumfon, kiun ŝi ricevis kiam ŝi anstataŭis ŝin senprepare.
Kiam oni sciigis al ŝi la mirindan sukceson, kiun ricevis ŝia anstataŭulo, madamo Karlota tuj sentis sin kuracita de sia komencanta bronkito kaj ĉesis paŭti kontraŭ la administracio. Ŝi ne plu intencis forlasi sian rolon. De tiam per ĉiuj siaj fortoj ŝi laboris por « sufoki » sian konkurantinon. Ŝi petis de potencaj amikoj, ke ili faru premon sur la direktorojn, por ke ili ne plu donu al Kristina la okazon de nova triumfo. Iuj gazetoj, kiuj jam komencis laŭdi la talenton de Kristina, de tiam okupiĝis nur pri la gloro de madamo Karlota. Fine en la teatro mem la fama « diva » parolis ofendege pri Kristina kaj provis kaŭzi al ŝi multajn etajn malagrablaĵojn.
Madamo Karlota havis nek koron nek animon. Ŝi estis nur instrumento. Certe admirinda instrumento. Ŝia repertuaro enhavis ĉion, kio povas eksciti la ambicion de granda artisto, tiom bone ĉe la germanaj majstroj kiom la italaj aŭ la francaj. Ĝis tiam, oni neniam aŭdis madamon Karlota malĝuste kanti aŭ malhavi la necesan voĉvolumon por interpreti iun parton de sia grandega repertuaro. Fine la instrumento estis ampleksa, sonorega kaj admirinde ĝusta. Sed neniu povus diri al Karlota, kion Rossini diris al madamo Krauss, post kiam ŝi kantis por li germanlingve « Malhelaj arbaroj » : " Vi kantas per via animo, filino mia, kaj via animo estas bela ! "
Ho Karlota ! Kie estis via animo kiam vi dancadis en la drinkejaĉoj de Barcelono ? Kie ĝi estis, poste en Parizo, kiam vi kantadis sur tristaj scenejoj viajn cinikajn strofojn de bakĥantino** de varieta teatro ? Kie via animo, kiam antaŭ la kunveno de majstroj ĉe unu el viaj amantoj, vi resonigis tiun obeeman instrumenton, kies mirindaĵo estis, ke ĝi kantis per la sama perfekta indiferenco la subliman amon same kiel la plej aĉan orgion ? Ho Karlota ! Se iam vi havus animon kaj tiun perdus, tiam vi retrovintus ĝin, kiam vi fariĝis Julieta, kiam vi estis Elvira, Ofelia kaj Margarita ! Ĉar suprenvenis el pli malsupre ol vi aliuloj, kiujn purigis arto kun helpo de amo.
Fakte, kiam mi pensas pri ĉiuj fiaĵetoj kaj malnoblaĵoj, kiujn Kristina suferis tiutempe pro Karlota, mi ne povas ne koleri. Kaj ne miras min, ke mia indigno esprimiĝas per iom vastaj opinioj koncerne la arton ĝenerale, kaj precipe la kanton, en kiu la admirantoj de Karlota certe ne trovos sian konton favora.
*Rue du Faubourg Saint-Honoré : unu el la plej luksaj stratoj de Parizo, kie troviĝas multaj artgalerioj, ambasadejoj kaj luksaj butikoj, ankaŭ pri kudrarto (haute-couture). En tiu strato situas la prezidentejo : la Elysée palaco.
**Bakĥantino : kultantino posedata de Bakĥo (= Dionizo, dio de l' vino) en ties orgia kulto.
--------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------
Articles by MIKELO (Michel Dereyger)
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (33)
-
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj...
Jen la sekva parto de via felietono (mia traduko de la fam…
-
14 Sep 2015
KORAN DANKEGON, KARAJ GEAMIKOJ !!!
-
Mi kore dankegas ĉiujn geamikojn pro la simpatiplenaj bondeziroj okaze de mia naskiĝtago!
Bonvolu…
-
26 Jul 2015
See all articles...
With...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
600 visits
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (32)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj...
Post tre longa silento, jen finfine la sekva parto de via felietono : mia traduko de la fama franca romano "Le Fantôme de l'Opéra" de Gaston LEROUX.
BONAN LEGADON !!!
Ligilo al la antaŭa epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/1014588?t=87942&c=1&s=edit
Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!!!
Post tre longa silento, jen finfine la sekva parto de via felietono : mia traduko de la fama franca romano "Le Fantôme de l'Opéra" de Gaston LEROUX.
BONAN LEGADON !!!
Ligilo al la antaŭa epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/1014588?t=87942&c=1&s=edit
Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro iliaj amikaj rimarkoj!!!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.