Kolektado estas ne nur pasio, sed tre diligenta, pacienca kaj trankvila okupo. Kiom kolektas la homoj? Iuj ŝerce diras ,,kion ne kolektas?" La animtrezoroj de la homoj estas kolektitaj, antaŭ ĉio en la libroj. Tial plej multaj estas kolektantoj de libroj.Aliaj estas kolektantoj de ilustritaj kartoj, serioj de poŝtmarkoj, specialaj rememoraj moneroj, glumarkoj, etikedoj, kalendaretoj k.a. Tasko de specialaj esploroj estas la okazoj, kiam unu hobio ne nur distras kaj senlacigas, sed kuracas. La kolektado kaj legado de humoraĵoj, la aŭskultado de ŝatata muziko, la florplantado, akvariumado de fiŝetoj, brodado, okupo kun filatelio, numizmatiko, ofte efikas bonege al la homo.
Kvankam mi ne estis kolektanto, mi estis devigata kolekti esperantaĵojn. Kial? Dum la komunisma reĝimo, rumaniaj esperantistoj devis pruvi ke Esperanto estas utila kaj uzebla lingvo. Ankaŭ mi devis organizi la esperantajn ekspoziciojn pri diversaj temoj. Do mi kolektis amason da dokumentojn pri Esperanto, E-gazetaron, esperantistajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn. La valoro de E-kolekto estas ne priskribebla. Dank al tiu pasio estas konservitaj multaj dokumentoj, atestaĵoj, kiuj ofte estus perditaj. En ne kalkuleblaj horoj mi tre obstine tra serĉis arkivojn, intereton por ion akiri, kopii aŭ skani. Por preventi perdojn de la Esperanta kultura kaj historia heredaĵoj kaj esti ŝtate protektita kolekto kaj tiel eblas garantii sian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto, mi intencas fordoni ĉion Nacian Rumanan Bibliotekon aŭ Rumanan Akademian Bibliotekon kiu estos disponigeblaj ĉion al legantoj. Ankaŭ mi dokumentis la materialon kaj mi disponigis ion en mia Ipernity-spaco. Se iu el miaj ret-amikoj deziras havi la kopiojn laŭ miaj dokumentoj, bonvolu skribi ĉe adreso: marian_vochin@yahoo.ie kaj mi volonte sendos ĝin al li.
Programo Komenius-Bulgario
-
De la 4-a ĝis la 11-a de novembro 2012 en la lernejo ,,Canko Cerkovski", Bulgario, okazis la unua la…
-
26 Feb 2013
Rumania Esperanto-Renkontiĝo, Rascruci-2012
-
Esperanto-Asocio de Rumanio organizis Tutlandan Esperanto-Simpozion okazinta de la 5a ĝis la 7a de o…
-
08 Nov 2012
See all articles...
Pri kolektado kaj kolektantoj
Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo, , , and 3 other people have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Dankon per Esperanton.
Danilo2021
Dankon.
Sign-in to write a comment.