Esperantistoj el Rumanio korespondis kun la kreinto de la lingvo Esperanto. Ili sciigis lin pri la apero de malsamaj esperantistaj presaĵoj-gazetoj, lernolibroj, vortaroj- pri organizado de esperantistaj aranĝoj,k.t.p. Por la historio de la esperantista movado, mi prezentos al vi la leterojn (konataj) de L.L.Zamenhof senditaj al esperantistoj en Rumanio. Ĉiuj leteroj estas elprenitaj el Suplemento-1 de la ,,O istorie a miscarii esperantiste din Romania"(Historio de la esperantista movado en Rumanio) de Marian Vochin. Nun , la letero sendita al gazeto ,,Rumena Gazeto Esperantista" en urbo Galati(Galaci)-Rumanio.
Varsovio, 16-an de Marto 1908
Karaj sinjoroj
Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la ,,Rumena Gazeto Esperantista" .Al la Unua Rumena Societo Esperantista mi sendas mian koran gratulon pro la energia kaj grava paŝo kiun ĝi faris, al la nova gazeto mi deziras la plej bonan sukceson. Mi esperas, ke la apero de via gazeto epokfaranta por nia afero en Via lando, kiu ĝis nun preskaŭ tute ne partoprenis en nia movado, sed kiu baldaŭ, espereble, okupos tre gravan lokon en la movado Esperantista.
via
s.s. D-ro L.Zamenhof
Laŭ la gazeto ,,Rumena Gazeto Esperantista" , n-ro 2, aprilo 1908, paĝo 3.
Sign-in to write a comment.