Okaze de la UNESKO-jubileo, 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917), en la urbo Slatina, ĉefurbo de la distrikto Olt, en la suda parto de Rumanio, la tiea distrikta muzeo malfermis la ekspozicion kun bildoj kaj dokumentoj titolitan :,,Momente din Istoria miscarii esperantiste in Romania, 1889-2009".(Momentoj el la historio de la esperantista movado en Rumanio,1889-2009), je la 27 aŭgusto 2009. La ekspozicio estis malfermita ĝis la 15-a decembro 2009. Pri tiu evento informis diversaj kaj televido OLT-TV. Vidu : Google Google Videos-Expozitie esperantista 2608-serĉo videos; ankaŭ: www.adevarul.ro/articole/slatina-oltenii-pot-invata-limba-esperanto/ kaj www.cimec.wordpress.com/2009/08/25/slatina-expozitia-foto-documentara-momente-din-istoria-miscarii-esperantiste-n-romnia-1889-2009/
Okaze de la UNESKO-jubileo, 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917), en la urbo Pitesti, ĉefurbo de la distrikto Arĝeŝ, en la suda parto de Rumanio(cent kilometrojn okcidenten de Bukareŝto), la tiea distrikta biblioteko malfermis la ekspozicion kun bildoj, libroj kaj dokumentoj, titolitan:,, 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917), inventinto de la lingvo internacia Esperanto", je la 15 decembro 2009. La ekspozicio estis malfermita ĝis la 19-an decembro 2009. Speciale, ĉe la inaŭguro, la direktoro de la distrikta biblioteko Pitesti, prof.Mihail Octavian SACHELARIE bonvenigis la ĉeestantaron.Parolis pri la biografio kaj agado de Zamenhof, s-roj prof.d-ro Iosif E.NAGY Politekniko-Bukareŝto, Marian VOCHIN (E-historiisto)-Bukareŝto, ĵurnalisto Cristian SABAŬ-Pitesti, prof. Doru NEAGU, muzeografo en urbo Slatina, em.prof.d-ro Marian CONSTANTINESCU-prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio-Bukareŝto kaj inĝ.Emil TUDORACHE-fevojisto, ano de REFA-Braŝov. Partoprenis ankaŭ oficialuloj el distrikto Arĝeŝ, lokaj gazetistoj kaj televidistoj. Sub la kunordigo de prof.Doru Neagu, oni eldonis interesan katalogon kun la esperantaĵoj troviĝantaj en la ekspozicio. La katalogo enhavas ankaŭ ,,Mallongan biografion de Zamenhof farita de Alexandr Korĵenkov". Pri tiu evento oni skribis la gazetoj. Vidu: www.curier.ro/index.php?option=com_content&task=view&id=10352&Itemid=377 kaj www.presaonline.com/stiri-locale/inventatorul-limbii-esperanto-sarbatorit-la-biblioteca-82137.html
Kadre de la distrikta biblioteko Arĝeŝ, en urbo Piteŝti okazis je la 18-an de novembro 2009, Publika Konferenco pri la internacia lingvo Esperanto, prezentita de prof.d-ro inĝ.Iosif E.Nagy, tradukinto de la elstara rumana poeto Eminescu en Esperanto. Rilatis pri tiu evento lokaj gazetoj.Vidu: www.curier.ro/index.php?option=com_content... kaj www.jurnaluldearges.ro/.../traducatorul-operei-lui-eminescu-in-esperanto-conferentiaza-la-pitesti , ktp. En mia galerio vi trovos fotojn pri tiuj eventoj , ankaŭ katalogojn el Slatina kaj Piteŝti.
Sign-in to write a comment.