Disdonu traduku estas pri Parizo sed ankaux aliloke okazos en Italio ekzemple...

Estis tradukita en pli ol 10 lingvoj (interalie franca mansigne) 

KNABINOJ, VIRINOJ, FEMINISTOJ, KAJ GEJINOJ
regule renkontiĝantaj en "la Virina domo de Parizo",
alvokas ĉiujn inojn el pariza regiono kaj aliloke por:

AMASIĜO sekvata de NOKTA MARŜADO malgea !
SABATON LA 14-AN DE JUNIO 2008 JE LA 19-A 30
[Placo Armand Carrel (Metroo Laumière) Parizo 19-a Ar.]
La flegata timo de la nokto kaŝas la tagan perforton.
NE, violentoj ne havas horon kaj troviĝas ĉie: en hejmoj, surstrate, sur laborloko...
Elirante dumnotke, ni estas konsiderataj kvazaŭ laŭ dispono de viroj.
Publika spaco (metroo-buso, parkoj, trinkejoj, stratoj) laŭdire neŭtrala, estas ornamita de bildoj de "alireblaj" virinoj, tiel banaligante la seksperfortan kulturon.
Firigardataj dum biciklado, skoldataj kiam ni pormenas kun niaj infanoj, fajfvokataj sur trotuaro...
Ni volas libere promeni dumtage same kiel dumnokte.
Libereco kaj memstareco por ĉiuj inoj !
Ni marŝados kontraŭ patriarkaj perfortoj, kiu okazas en publika spaco same kiel ene de privata familia spaco.
Ni marŝados kontraŭ la timo kaj la kulpsento trudinstruita en kulturo kaj edukado.
Ni marŝados surstrate por denunci seksperfortojn kaj murdojn.
Viraj agresoj kaŭzas morton, dumvivan invalidecon, kripligon por virinoj el la tuta mondo. Violento de viroj kontraŭ knabinoj, virinoj kaj gejinoj malsamas nek laŭ klaso, nek laŭ raso, nek laŭ kulturo, nek laŭ religio, nek laŭ politika partio, en Francio same kiel aliloke.
Ni rifuzas ke tiuj violentoj estu fiuzataj de la publikaj kaj politikaj potencoj, por celoj racistaj kaj de sociala kontrolado pretekstante urban sekurecon (sekureckamerao, laŭvizaĝa kontrolado, amasarestadoj, leĝo kontraŭ pasiva seksvarbado*, malliberpuno pro sekureco)
Ni denuncas polican subpremadon kaj ekskludajn leĝojn kiuj ankoraŭ pli malfortigas antaŭ viraj violentoj endanĝerigitajn virinojn.
Ni reprenos la publikan spacon per kolektiva kaj memstara praktiko sen flagoj, nek partioj !
Ni marŝados kontraŭ la kapitalisma ekonomio kiu subpremas unue virinojn. Malaltaj salajroj, trude parttempaj laboroj, seksturmentado, violentoj kaj ĉantaĝo : mastroj kaj viroj igas virinojn dependaj de sia mono. 98% de posedantoj de porduktorimedoj estas viroj, dum 70% de produkado estas far de virinoj.
Ni volas libere foriri kaj diri NE : kie ni volas, al kiu ni volas !
Memstarecon kaj rezistadon !
Ni denuncas apartajn violentojn kontraŭ gejinoj ĉar iŝi sin amas, kaj asertas sian ekzistadon, reokupas spacojn, eskapas el vira kontrolo.

Ni fortas kaj fieras,
Ni solidaras kaj koleras !
Ni alprenas la straton kaj la parolon por aserti:
Estante knabinoj, virinoj, gejinoj kaj feministoj,
La liberecon decidi nian vivon ĉie kaj ĉiam !
Ni marŝu dumnokte por ne plu esti surtretataj dumtage!


*Leĝo en Francio laŭ kiu ĉiu virino suspektata esti prostituitino povas esti kondamnita nur pro "pasiva seksvarbado".

marchedenuit2008.blogspot.com

 

(korektadis Arno Lagrange)