La kandidatoj estu minimume komencintoj, sed eĉ progresantoj ne enuos!
La interesuloj havos telefonan kontakton kun la kursgvidanto por orientigo ambaŭflanka pri la metodo, nivelo kaj programo.
Metodo:
Varia
Lerniloj:
Propra materialo de la kursgvidanto
Helplingvo:
Esperanto (sed estos traduk- kaj interpretekzercoj en la angla, franca kaj nederlanda, eventuale ankaŭ en aliaj lingvoj).
Kondiĉoj:
Kursokotizo: 420 eŭroj je aliĝo ankoraŭ en 2008.
Ĝi inkludas tranoktejon en dulita ĉambro kun banĉambro kaj necesejo en moderna ripozcentro, kompletan manĝigon, kursomaterialojn. Vidu la kursafiŝon.
Intenseco:
La intensa lernado signifas tage po 8 horojn da studado, entute 36 horojn. Antaŭ la ĉeesta seminario ni havos korespondan preparkurson.
Le Touquet estas fama malnova, luksa banloko ĉe Manika Markolo, je 30 kilometra distanco de Bulonjo sur Maro. Post la kurso eblos organizi viziton tien kaj restadon ĉe esperantistoj de Nordfrancia Esperanto-Federacio, organizaĵo subtenanta nian programon.
Help & Contact|Club news|About ipernity|History|ipernity Club & Prices|Guide of good conduct Donate|Group guidelines|Privacy policy|Terms of use|Statutes|In memoria
Sign-in to write a comment.