Jen esperantigo de poemo de Rabindranath Tagore el la poemaro Gitanjali (1910). Tradukita de Lakshmiswar Sinha.
Kie la animo estas sentima kaj la kapo alte tenata;
Kie scio estas libera;
Kie la mondo ne estas rompita en pecojn pro malvastaj hejmaj muroj;
Kie vortoj eliras el profundo de vero;
Kie senlaca strebado etendas la brakojn al perfektiĝo;
Kie la klara fluo de racio ne perdiĝis en la dezertan sablon de senviva kutimvivo;
Kie vi gvidas la animojn antaŭen en ĉiam pli vastiĝantajn pensadon kaj agadon --
Por tiu ĉielo de libero, mia patro, lasu mian landon vekiĝi.
Lakshmiswar Sinha, "La vivo kaj verko de Rabindranath Tagore 1861-1941", paĝoj 12-13 en Malsata Ŝtono de Rabindranath Tagore, Tr. de Lakshmiswar Sinha, Ilustraĵoj de Sukhamoy Mitra, Serio Oriento-Okcidento, n-ro 1, Eldona Societo Esperanto, Malmo, 1961.
Esperanto-ekspreso en ICOLSI-40
-
La 8an de decembro 2018, mi gvidos la sesion " Esperanto-ekspreso " kadre de la 40-a Internacia Konf…
-
12 Nov 2018
La profeto kaj la poeto - teatraĵo
-
Oni festas "Gandhi-semajnon" en Universitato Azim Premji , en Bengaluro . La festo okazas de la 27…
-
28 Sep 2018
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
688 visits
Kie la animo estas sentima - Rabindranath Tagore
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.