Prelego, pri klariga enkonduko de mia doktorlaboro „dialogiko je la fino de dialektiko“ (tradukita el la germana al esperanto). 2002 en San Marino, cxe la sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj.

Por sincera dialogo necesas distingi inter dialektiko kaj dialogiko

Kio estas dialogo?

Gxenerale oni komprenas cxiun paroladon inter du homoj kiel dialogo.

Sed cxu estas cxiu parolado inter du homoj dialogo?

Cxu estas ankau kverelparoladoj dialogoj?

Versxajne tion ne jesus cxiu.

Kial ne? Cxar pri la dialogo ni komprenas iun paroladon kun iu konsento.

Sed kiel ni nomas la kverelparoladon, kiam mi la alian volas persvadi pri mia vero?

Ecx mi povas lerni kiel plej efike persvadi, por sukcese trabatali mian intereson. (Mi povas partopreni ecx seminarion por lerni tion.)

Cxu tio ankoraux estas dialogo?

Ni havas alian vorton por esprimi tiun rilaton.

Tion ni nomas dialektiko.

La oldaj grekoj difinis la dialektikon: persvad-arto.

Oni persvadas la alian arte, sed ne serioze, pri la propra vero, t.e. pri la propra intereso.

Cxar sercxi la veron estas alia, iomete pli serioza afero;

tion sciis ankau la oldaj grekoj.

Sed tiu scio perdigxis poste en la penshistorio. Kaj nun, se ni diras ke, dialogiko ne estas la sama kiel dialektiko, la plejmultaj ne komprenas kion ni volas diri per tio. Ne nur average edukitaj homoj, sed ankau akademianoj plej ofte ne distingas la du aferojn.

De kie venas tiu intermiksado?

Je la komenco de nia europa pensmanirero, cxe la oldaj grekoj, estis du grandaj konceptoj:

La logika, reprezentita de Aristotelo kaj la dialektika, de Platono.

La kverelo inter la du pensmanieroj dauxris inter apogantoj kaj kontrauxantoj gxis en nia estanteco. Aliaj pensmanieroj, (sed kiuj jam cxiam ekzistis) estis preteratentataj au prisilentigitaj.

La dialektiko plenumis la partion de la diskutado, disvolvigxo, kaj generale de la movado; en la kontrauxeco al la statike formala logiko.

En la penshistorio per la persvadarto ekestintaj kontrauxajxoj plenumis cxiun spacon en la kapoj de europ-tradiciaj pensistoj kaj ne estis ebleco kaj ejo sperti ion alian, (eble ekstereuropajn kie estis prezenta alia pensmaniero, ekstere de tiuj kontrauxajxoj). En la euxropa filozofio cxiam pli akrigxis la kontrauxajxoj kaj cxe la filozofo Hegel atingis la dialektika pensmaniero sian kulminon kaj ankaux sian limon.

Kiel aspektas (nun rapide, iom formale) tiu dialektiko?

Versxajne la plej multaj de Vi jam audis pri la „tezo, antitezo, sintezo“. Tiuj devus esti la pasxoj de la formala dialektiko, kiun formulon Hegel prenis de Fichte. Kaj tiuj devus havi universalan karakteron. (En tiu univarsala pretendo staras la problemo mem.)

Per ekzemplo, kun la naturo klarigite: El la gxermo, kiel tezo, devus ekesti, la floro, kiel antitezo, kaj en la sintezo de ambaux, devas ekesti la frukto.

Enla senco de tiu konvinko “pruvis” : F. Engels, ke la naturo estas dialektika; Marx ke la socio disvolvigas dialektike; kaj Kojxeve ecx ke la esto ankaux devus esti dialektika.

Nun, sxajnis kelktempe ke, cxiuj problemoj estis solvitaj.

Mi kredas, ke mi ne devas multe paroli pri la pruvo de la malgxusteco de tiu ekzemplo el la naturo, cxar nur per iu simpla eksperimento kaj observo, eblas ekkoni ke, se mi perfotigas la gxermon, de tiu ne ekestigxos floro. Floro estigxas nur se mi serioze prenas la tempon, kiun bezonas la gxermo por la evoluo al floro. Se mi flegas kaj protektas gxin, mi povas iomete certigi tiun procezon, sed fine mi neniam povas esti certa, cxu el sia, en si mem portanta tuteco, estigxos tio kion mi atendas.

Evidente, la realeco ne volas kunludi kun tiu metita formaleco kaj okazas cxiam ankaux fenomenoj, kiuj ne povas esti kaptitaj per tiu simpla formulo. Kelkfoje sukcesis por la kredantoj de tiu sistemo, ecx manipuli, aux perfortigi la faktojn, por “pruvi” la “verecon”.

La dialektiko sxajnis cxion elteni, en la espero kaj kredo al la lasta granda salto en la absoluta spirito, al la paradisa socio, kie estos cxiuj problemoj solvitaj.

Sed en la mezo de la dudeka jarcento venis la seniluziigxo, en la realeco.

Ansxtatau la fina venko de la absoluta spirito, montrigxis la limo de la Hegela dialektika principo. Unue en la internacia politiko: Ne plu eblis por iu sxtato, pri la klasika dialektika metodo trabatali la proprajn politikajn interesojn per milita forto, kun cxiu al si disponeblajn rimedojn, (fakte persvadi la aliajn pri la propra vero), sen ke gxi neniigus ankaux sin mem.

Ekestis tute nova situacio kie oni nun komencis pripensi kaj pridubi la gxustecon de la t.n. „universala dialektiko“.

Kaj vidu, oni malkovris iun “novan” metodon, la dialogikan.

Fakte jam cxiam cxeestintan, sed en tiu sfero ne uzatan.

Ekde tiam, preskaux cxiu, aux eble la plejmulto de ni, volas nur dialogi. Nuntempe ni auxdas cxiuflanke la volon al dialogo: La geedzoj inter si kaj inter la infanoj, en la laborejoj la cxefoj kun la dungitoj, la popoloj, la kulturoj, la statoj, cxiuj volas dialogi.

Sed kio fakte estas dialogo kaj kiel dialogi, tiun demandon metas nur malmultaj.

En la filozofio, mi devas almeti, en la europa filozofio (cxar en aliaj kulturoj eblis jam dialogike komuniki ankau antaue, sen la konscio pri tio) oni okupigxas pri tiu problemo nun jam ekde pli ol 100 jaroj, kiu kunfalas (interesa por esperantistoj) en la tempo de komenco de gravaj pacaj movadoj kaj esperanto.

La filozofo Franz Rosenzweig ekkonis kaj montris en lia verko „Hegel kaj la sxtato“ la limon de la Hegela dialektiko kaj en liaj postaj verkoj li montris la eliron el la dialektike ekestinta kontrauxajxa situacio, per la dialogiko. Ekestis filozofia direkto de la „dialogika pensado“ kun kelkaj aliaj filozofoj (Martin Buber, Ferdinand Ebner, Gabriel Marcel, la plej konataj de la komenca periodo)

Tamen, ke la dialogikaj principoj jam pli ol 100 jaroj estis pripensataj, de eminentaj filozofoj, kaj en la estanteco montrigxas granda bezono al dialogo, restis la kielmaniero de la sincera dialogo en la publiko, vaste nekonata kaj intermiksita kun la dialektiko. Simple, la diferenco inter la dialektiko kaj dialogiko ne estas gxuste komprenata.

Por profunda kompreno tiun diferencon helpis ankaux la filozofo Martin Heidegger, kiu en sia epokon faranta verko „Esto kaj tempo“ montris la elirvojon el la dialektike kontrauxajxa memturniteco de la esto, (alidirite el la memturniteco de la europa identec-filozofio) al la „libera vasteco“, en la situacio, ebla por sincera, senkontrauxaja dialogo.

Por la komenco estis grava kaj suficxis, ke la dialogiko povis sin montri kaj povis esti ekkonata, kiel gxi estigxis necesa en multaj dialektike seneliraj situacioj. Sed baldaux alvenis la tempo por gxia pli vaste sincera uzo en la socio, ne nur sxajnigi kaj fakte tamen dialektike trompi la kontrauxulojn.

Por tio nun necesas distingi inter la dialektiko kaj dialogiko.

Sed kie estis antauxe en la historio tiu dialogiko?

Fakte gxi estis jam cxiam prezenta, ankaux cxe cxiu dialektika persvado, nur gxi ne povis kaj volis montrigxi en la lauxta pelado de la dialektiko, sed gxi portis en la malantauxeco, akaux la dialektikajn kverelojn. Pro tio ili ankaux ne estis facile distingeblaj cxar ili agadas sxajne kune. La dialogiko ne povis sin montri, cxar al gxia karaktero ne apartenas la “sin trabatali”. Se gxi farus tion, gxi mem estigxus dialektika.

La kasxita aparteco de la „dialogika principo“ estas, ke gxi jam antaux kelkaj jarmiloj estis ekkonebla, en cxiuj partoj de la tero, en diversaj kulturoj, -pri kiuj ni havas konon. Oni povus nomi tiun principon ankaux la konscio pri la „unu-de-ali-dependeco“.

Cxiu religio enhavas pli-malpli tiun dia-logikan momenton, cxar la alia, estas io, al kio en la rilato mi estas dependa. Mi mem same ne povas ekzisti, sed mi bezonas iun alian, de kie mi prenas miajn spertojn kaj fortojn por travivi sur la tero. La religioj nomas tiun alian dio, la humanismo la aliajn homojn en la socio.

Cxiukaze, tiun realecon ekkoni, bezonis la europa filozofio de la identec-pensado pli ol dumil jaroj, gxis la sperto de gxiaj propraj limoj kaj la ekkono, ke mi estas dependa de alioj kaj pro tio mi devas defendi la aliecon, por ne neniigi ankaux mian propran ekziston kaj povi sperti ion novan, la antaukondicxon por pluevoluo.

Nur post tiu sperto estigxis klare ke, ne povas esti iu principo vera, kiu diras, ke mi devas min, mian manieron trabatali kontraux aliaj kaj fakte la aliajn tiel fari kiel mi, ke mi estu felicxa. (Ekz. tiel, kiel estas la spirita bazo de la kolonialismo)

Ni esperas nuntempe ke, per dialogoj ni trovos komunajn solvojn de la problemoj kiuj ekzistas inter diverzaj sxtatoj, kulturoj kaj etnoj. Pro tio ni volas per la vorto “dialogo” kompreni iun sinceran procezon, kiam mi la aliulon kaj sxi/li-an opinion respektas kaj mi povas esti certa, ke tiuj ankaux tiel respekte staras rilate al mi.

Sed, se ni ne distingas inter la dialektiko kaj dialogiko, fakte ne eblas praktiki sinceran dialogon, cxar la memkompreno de la dialektiko permesas ankaux manieron de persvado, kiun ni en civilisa socio, versajne ne akceptus kiel „sincera dialogo“. Nome, la dialektika persvadarto klasike permesas, jes rekomendas (herojecon), por la persvado pri miaj valoroj, uzi cxiujn al mi disponeblajn rimedojn, ecx la riskon de mia vivo en la milito.

Ecx tiu pensmaniero, estas ankoraux nuntempe agnoskita al cxiu nacia sxtato. La problemo pri tiu sinteno montrigxas klare en nia estanteco cxe la demando:

Cxu tiu povas esti universala principo de la pensado, (kiel opiniis Hegel kaj liaj posteuloj, dekstraj kaj maldekstraj) aux ne?

Sed mi ne povas serioze agi pri iu principo, de kiu mi scias, ke gxi ne povas esti universala regulo (kiel Kant jam diris).

Pro tio: Se ni volas havi sincerecon en niaj dialogoj, ni devas distingi la dialogikon de la dialektiko. Cxar, se la dialektiko enmiksigxas en niaj dialogoj, ni ne povas atingi tiun konsenton, kiu suficxas kaj necesas kontentigi ambauxflanke la dialogpartnerojn.Bedauxrinde en la realeco estas ofte spertebla; kvazau, ol ni ne volus akcepti la seriozecon de la situacio en kiu ni trovigxas kaj oni ludas plue, per la persvadarto dialektike.

Antaumendigxas grandaj, mondvastaj problemoj, kiujn ni nur universale kaj dialogike povas serioze solvi. Sed la dialogiko, post supragxaj dialogoj en konferencoj kaj kongresoj plej ofte restas blokataj, nur en intencoj kaj deklaracioj.

Jes, la plej fortaj sxtatoj povas sin permesi, (sed kiel longe ankoraux?) tute en dialektika maniero ne plu akcepti la internaciajn regulojn, ecx antauxe subskribitajn kontraktojn kaj ignori en la nomo de iliaj “naciaj interesoj“ perforte devigi siajn volojn al malfortaj sxtatoj kaj popoloj.

Por la dialogiko ne restas alia ebleco nuntempe, ol ne kunbatali (cxar nur tiel gxi restas dialogika), sed cxiam cxeesti, sin prezenti kaj helpi eliri el la, per kontrauxajxoj fiksitaj situacioj. Ecx la dialektika enplektiteco en plejmultaj kazoj devas esti lasita, por sperti la propran limigitecon kaj nur post la envido kaj la akcepto la prpran eraron, povas kaj devas sin ensxalti la dialogika helpo, kiam la helpo estas dezirata.

Tielmaniere okazas jam konkretaj agoj de diverzaj pacorganizajxoj kiuj helpas en la krizaj regionoj de la mondo. Alikaze, tiuj devas esti strikte distingitaj de la t.n. „helpantoj“ kiuj sendas ankau armilojn, poste sxuldigante la ricevantojn, subprenite al estonta repago de interezkotizoj.

Kvankam en kelkaj brancxoj la dialogika agadmaniero estas neevitebla, regas akoraux cxiam vasta nekompreno de la dialogiko kaj de gxia filozofia deveno. Gxi estas ofte , precipe en la historio, konfuzita kun la dialektiko.

Ankau estas preter atentantaj kelkaj ekstereuropaj kulturoj, kiuj havis jam gravan tradicion en la percepto de la realeco, ekster la kontrauxajxoj de la dialektiko kaj logiko, en la nedialektikaj sferoj. Ekz. La Hinda kaj la Cxina, sed cxiam pli da konojn ni ricevas ankaux pri la gxis nun nekonataj, oldamerikaj kaj afrikaj kulturoj, de kie estonte eblas ricevi novajn ekkonojn.

Por la europa pensmaniero unue malfermigxis la ebleco, post la ekkono de la propraj dialektikaj limoj, rilatigxi kun tiuj kulturoj. Antauxe ili nur staris unu apud la alia, sen aliro kaj kono, en spirita nekompreno, aux la europanoj volis nur konvinke persvadi la aliajn pri la propra vero.

La „nova pensado“ de la europa filozofio liberigxis de la kontrauxstareco de la kontrauxajxoj, (gegenständlichkeit des Gegstandes) en si mem, kiu gxenis percepti la realan eksteran mondon kaj tenas sin nun malferma por universalaj spertoj en la mondo. Tiun dialogikan procezon en la europa filozofio ni povas sekvi en la verko de Martin Heidegger, kiu montris la vojon de la liberigxo, el la kontrauxstareco de la kontrauxajxoj kaj malfermis la vojon al la „libera vasteco“

Tiu intenco estas nuntempe, en nia realeco cxiutage spertebla, per la disvolvigxo de la komunikadrimedoj. Se ni volas dauxrigi tion procezon ne estus malbona ekkoni la spiritajn radikojn, kiuj helpis al ni fari tion, el la europa kulturo kaj kiel jam ankaux antauxe diversaj kulturoj en la mondo enhavis tiujn gxermojn.

Nuntempe la dialogikaj solvoj estas precipe uzataj nur tie, kie estas necesaj, t.e. kie ne restas alia ebleco por pluekzisti sur nia tero. Sed tie kie la dialogiko ne estas necesa, ankoraux cxiam estas plu favorataj dialektikaj agadmanieroj kaj la nur sxajnsolvoj.

Ekz.: La naciaj sxtatoj preferas ene de iliaj limoj la dialektikon. Tio estas interpretata kiel kompreno la nacian suverenecon. Komencigxas cxe la edukado, nacia lingvo, nacia historio, la tuta socia ordo estas plene, de evidenta aux kasxita dialektiko. La lingvoj en iliaj ofte miljaraj evoluoj estas okupitaj de, je la unua rigardo ne ekkoneblaj, dialektikaj restajxoj. Naciaj historioj kaj –literaturoj, liveras aron da malkonsentoj, unu al alia kaj al la realeco.

Modele estas ekkonebla la diferenco de la dialogika kaj dialektika agado cxe la malakordo de internaciaj kaj naciaj organizajxoj. La unua provas publikigi kaj disvastigi la plej novajn akirajxojn; klerigo, demokratio, homaj rajtoj, ktp. La lasta kontrauxe, kovri kaj plue antauxpusxi la kontrauxajxojn, por sengxene praktiki siajn proprajn interesojn subprenante la popolon.

Kiel granda estas la deficito en la kompreno kaj uzo de la “nova pensado”, povas aparte esti observata je la europaj universitatoj. En la lernproponoj mankas plue la disciplinoj de la inter-sciencoj. Samkiel mankas ankaux la dialogoj kaj ene de unuopaj fakbrancxoj kaj inter la diversaj universitatoj.

Mankas la scienco de “inter-eco”. Tio ne estas nur la vicigo kaj la metado de diversaj faktoj unu apud la alia, sed gxi mem estas reala fakto, nova kvalito, kiu ekestas el la sintezo de unu kun la alia. La “inter” inter du faktoj (en la “nova pensado”) ne estas nenio, sed reale ekestiginta, neforigebla io.

Ekz.: La internacia politiko ne estas la sumo de la interesoj de naciaj sxtatoj, sed gxi mem estas fakto. La interlingvistiko ne estas nur la rilatoj inter la naciaj lingvoj, sed el gxi ekestas nova kvalito de la internacia lingvo. Gxia konkreta eksxajno estas la internacia lingvo esperanto.

Tio, kio ekestigxas tiun novan kvaliton, estas la „dialogika principo „ de la “nova pensado”. Tiu principo etendigxas vaste en la sferoj de la spirito, gxis en natursciencoj. En la fiziko okazis en tiu spirita antauxkampo la malkovro de la teorio de relativeco kaj la kvantuma mekaniko. Teologio, politologio, psikologio, lingvistiko, arto, ktp., cxio, kio ajn grava kaj nova estas elpensita kaj kreita en la diversaj sferoj de la homa scienco, en la dudeka jarcento, portas tiun principon en la profundeco de sia spirito.

Kvankam tiu principo en la nocia ekzakteco, al kiuj estas alkutimigxintaj la natursciencoj, ne estas definebla, gxi tamen influis tiujn decide. Gxuste pro tio, cxar gxi ekkuragxis tiujn elstari super la propra sistemo. Kaj cxe tio estis io spertata, io senlima granda, cxionamplekse universala, kie la cxiesto, la sistemo, la pensado, la mi, povas nur tiel ekzisti, ke gi estas kun la alia en la rilato. Montris sin io, kio povus esti gxenerale nomata la „unu-de-ali-dependeco“.

Tiu rilato en la universo kun la universalo kaj kun la senpera proksimulo, kiu ebligas cxiun cxieston same kiel ankaux tiun de cxiu unuopulo, kusxas cxe la fundamento de cxiu atomo, de cxiu molekulo, de la steloj gxis la lakta vojo. Kiel vaste kaj kiel profunde ajn mi povas pensi, mi renkontas cxiam en la realeco ankoraux al io alia. Al io alia ol mi estas. Mi povas imagi ke, cxe la komenco cxio estis unu kaj cxe la fino cxio estos unu, jes ia unuopa ajna substanco. Mi povas ecx regvidi cxion al akvo, fajro , atomo, spirito, aux lumo, sed en la realo restas nur mi kaj io alia. Mia unueco restas cxiam nur ideo, sed en la realo mi estas en la rilato.

Pro tio povas la unua pasxo sur ia reala pensvojo ekesti nur el la rilato al io alio. Kiel ni nomas tiam tiun cxi ion, aux la alian, dependas de nia respektiva komprenemo. Gxenerale nomata kiel universo, cxio, dio, au speciale kun nomoj kiel; Allah, Shiva, aux simple OM. La esenca estas la ekkono, ke mi povas cxerpi mian forton el tiu respektiva alia. Jes, de ie mi ecx ankaux devas cxerpi, cxar alikaze mi perdigxos en la senfino.

La rilato havas principan signifon, kaj cxe la dialogiko kaj cxe la dialektiko. Sed la du distingas sin unu de alia esence per la “kiel”, la maniero, kiel okazas la rilato inter la partioj. Por dialektiko estas grava persvadi la kontrauulon pri la propra vero kaj cxesigi la alian en la propra identeco. La dialogiko lasas la alian ekzisti, en lisxia alieco, kiel fonto de sperto kaj lernado la novon kaj unikan, en la konscio de unu-de-ali-dependeco.

En la europa pensado tiu pensado ne havas sian memkompreneblan evoluon. Ne povas esti dirate, ke tiu ekkono rezultis je la fino de intelekte-pensantaj konsideradoj. Inverse estas la kazo, nome la pensado de la europa idealismo akiris sian limon kaj gxi estos devigata al kurssxango de la realeco, ion vidi, au pli bone dirite denove vidi, kio jam cxiam cxeestis , sed gxi ne plu povis esti perceptata en la pelado de la dialektikaj kontrauxajxoj.

La dialektiko akiris en nia estanteco la limon de gxia aplikebleco. La dialogiko povis sin nun denove montri cxe la limsituacio kaj la vojon eliri el tio. Cxar la plu pelado de la dialektikaj kontrauxaxjoj gxenerale endangxerigas la cxieston, estas necese diferencigi la dialogikon de la dialektiko kiuj estas ofte intermiksitaj, ecx ofte sammetitaj.

En la filozofio; cxe Hegel montrigxis la limo kaj la fino de la dialektika persvadarto en kontrauxajxoj.

Rosenzweig ekkonis tion kaj montris la dialogikan vojon el la obstina situacio de la pensado.

Heidegger forprenis pense la sxtopigitajn hurdojn per tio, ke li “sen-kontraux-igxis la kontrauxajxecon en la regionoj” kaj tiel malfermis la vojon al la libera vasteco.

En nia estanteco pruvigxas la rilato al la realeco de tiuj filozofiaj ekkonoj.

Mi dankas por Via atento



La laboro estas achetebla, en paper-libra formato, la teksto presita maldekstflanke esperante kaj dekstre germane, en la libroservo de UEA.

Eugen Macko; Dialogiko je la fino de Dialektiko. Liberigo la pensadon de la hegela dialektiko per la dialogiko de Rosenzweig kaj la ne-dialektika ontologio de Heidegger.

Dialogik am Ende der Dialektik; Befreiung des Denkens von der hegelschen Dialektik mit der Dialogik Rosenzweigs und der nicht-dialektischen Ontologie Heideggers.