Chu komencighas nova epoko?
Ekde la historia konscio chiam pli gheneraligis, chiu generacio inklinas rigardi la tempon en kiu ghi vivas tre grava. Precipe che shanghoj de jarcentoj, ech che jarmiloj, la formallogike pensanta homo, volas ordigi la tempon, por kapti la trarigardon. Tamen ni ne forgesu, post chiu redukto al homa kapableco, ke la reala tempo okazas tutamplekse kaj sendepende ankau de niaj ordigoj.
La elekto de Obama kiel Usona prezidanto estis la pinto de evoluo de demokratio en la ghis tiama historio en la mondo. Ke tio ne estis nur hazardo, plifortigis la popolo ech kun la dua foja elekto. Pli ol dufoje, pri la principo de la usona demokratio, neniu estas reelektebla.
En funkcianta demokratio ekestis nova prijughneceseco de politikaj cirkonstancoj. Montrighis ke post iu tempo en la socio submetighis establismo de potenculoj kiuj bremsis la pluevoluon. En tiu situacio kaj tempo chiam gravas ghusta reago kun necesaj shanghoj, ke ekstremuloj ne ricevas sian shancon.
En la historio jam kelkfoje okazis, ke diversaj revolucioj, kiel naciismo, komunismo, ktp., subfosis la demokratan evoluon de la socio. Nuntempe minacas ankau diversflanke, ekz. en Usono de rasistoj, en Francio de naciistoj, en Germanio de Afd-partio, kaj Europon ghenerale de la nacionalismo.
La usonaj balotoj rezultis la malkontenton de la popolo al la sinteno de la elita establismo. Donald Trump ruze eluzis tiun animstaton de la civitanoj kaj kun simplaj senperaj sloganoj atingis la povon. La demando estas nun kiel li uzos tiun. Chu li sukcesas ripari la alparolitajn devojighojn, au kun lia revolucia elano, estos mem la demokratio, (kiu lin al povo helpis) endangherigita ?
La historian evoluon de la demokratio, neniu en la mondo povas finigi, nur eble kelktempe rehaltigi. En la historio jam kelkfoje okazis revoluciaj disrompighoj de la establajhoj kiuj volis bari la pluevoluon de la socio. Sed la rezulto estis en la pasinteco chiam nur la inverzigo de la regado kaj la subpreno.
Nuntempe estas novo, kion ni devis lerni el la 20a j.c., ke la revolucioj chiam supertrafis la celon kaj ili pli da disrompis ol alkonstruis. Tiu sperto shanghis necese nian tutan pensmanieron. Gravas ke ankau decidpovaj politikistoj tion konsciighas.
Eble Trump, povas sekvi Gorbatshov en lia pensmaniero (ankau se nuntempe preskau neniu konfidus lin tion). Sed tiudirekte li jam kelkfoje esprimighis. Kaj eble valorigos la supozo de Gorbatshov, kiel li diris en intervjuo; „eble estas ech avantagha se Trump ne havas spertojn en la politiko“.
Oni povas nur supozi kion pensis Gorbatshov malantau tiu eldiro. Unu certas, li, kiam estis unu de la plejpotencaj personoj en la mondo, pensis pri la „nova pensado“, tion li esprimis ankau en lia libro „Perestrojka“. Kaj pro tio ankau ne estis hazardo, ke nin esperantistojn, AIS-anojn, audienciis en Moskvo.
Aparte de la multaj dubindaj eldiroj de Trumpf, li alparolis ankau multe da verajn problemojn en la establisma socio, kiu ne nur en Usono, sed ankau mondvaste ricevas audon. Tre interesa estas ke li mem, kiu apartenas al la alt-kapitalista socio, kritikas la propran klasapartenecon.
De tio estas eble sekvebla, ke li superpashis la partiligitecon kaj serchas pli iu ghenerala vero, kio ne malbonas en tiu pozicio. Jes, li jam estas ankau sufiche agha kaj sufiche richa, li ne plu bezonas batali por materiaj bonajhoj kaj povas sin permesi pledi por pli altaj valoroj. Ni lasu nin surprizi, tamen apud de chiu kritiko.
Li mem kritikas la bankojn, la neoliberalisman kapitalinvestojn kaj la militan intervenon de Usono en diversaj landoj kaj volas malfortigi la Nato. Eble tio ech ne estas la plejmalbona por Europo, ke niaj nacional(idiote)pensantaj politikistoj komencus europece ion konkretan fari. Ke Europo estighu memstara, unuece en divezeco, kiel tio estis bele formulita, sed malmulte konkrete farita tiudirekte.
La batalo de Trump kontrau jurnalistoj kaj la nuntempa distordigho de informado, havas multe veron en lia kritiko. Se ni nur prenas kiel ekzemplon la leghon pri la, deviga pago de radio kaj televidprogramojn en Germanio, ekkonighas la unuflanka limigo la informadliberecon.
Memkompreneble tion eluzas la dekstraj partioj kiel Afd, char kontrau tiu, tv-radio leghoj estas multe da vochoj el la popolo ricevebla. Simila estas la stato kun la migrantoj. La problemo estis jam antau kelkaj jaroj ekkonebla, sed la klasikaj partioj en iliaj inertecoj ne reagis leghe adekvate.
Nun minacas forgliti la problemo el la leghe kapteblaj kadroj kaj donas materialon al ekstrem dekstruloj. Europo devas resti malferma plue por azilpetantoj, sed ne por postulantaj kiuj ne volas adaptighi al chirkaua kulturo kaj kelkaj ech volas sekrete enshovi teroristojn en la libera europa socio.
Trump promesis la solvon ankau por mondvasta terorismo kaj volas ekstermi la politike ekstreman islamismon el la mondo. Por tiu intenco li ricevis multe da subtenon, ne nur en usono, sed ankau mondvaste.
Mondvaste pli malmulte da kontento ricevis la multfoja emfazo, plifortigi kaj pligrandigi la usonan nacion. Che tiu postulo estis iu malagrabla naciismo rimarkebla. Naciismo kiu al usona historio tute ne taugas.
Char usonon faris granda, ghuste la internacieco, post kiam europon la naciismo peris en la katastrofo de militoj. La plej bone edukitaj kaj kapablaj homoj, forlasis europon kaj enmigris al usono, helpante surkonstrui novan civilizan mondon, kun demokratia socio.
Nun, tre malbone sonas, se Usono devas de la internacieco retirighi, (eble ech forlasi la UNOn) kaj koncentrighi nur al la propra „nacio“ (kiu feliche, en la klasika senco tute ne ekzistas). „Ni estas unu nacio. “ La eldiro ne nur, ke ne bone sonas en Usono, sed estas tute anahronisma. Nuntempe ankau tutmonde, char la klasik-idealismaj atendoj de nacioj fakte neniam kaj nenie en la mondo estis sukcese plenigitaj.
Al kio Usono povas fieri (se iu ankorau volas uzi tiun klasik-stultan nocion), ke ghuste ili superpashis kaj subigis unue la la klasikon en la socio (kaj en la arto). Usono pluevoluigis la atingajhoj de la Franca Revolucio, la demokration, sen nacionalismo, nuligis la nobelulajn privilegiojn kaj enkondukis unu lingvon.
Sed Trump emfazis en lia paroladoan ankau iun „oldan saghecon“ (kiel li diris), nur bedaurinde li reduktis tiun al armeo, soldatoj kaj patriotoj, ke „ egalas chu ni estas nigraj, brunaj au blankaj, ni sangas chiuj la rughan sangon…“ (eble pli vere ol patriotoj) …de la homaro.
Eble pro lia nestabileco kiel li estis prijughita, li kapablas kaj pretas fari ion klasike nekonvecian pashon al malarmado kaj sekve al la mondpaco. La rilaton al Rusio li volas renovigi, la militon en Syrio fini kaj la terorismon kun forto kontraubatali.
La novajn pashojn, kun nova pensado, en la politiko, kiu antau kelk jardekoj kun granda espero komencis, denove aktivigi kaj daurigi, estus jam granda sukceso, post la last tempa stagnado. Sed kiel montrighis en la estinteco, kontrau la malstrekigho kaj dialogika mondpaco, staras fortaj intersoj de establismuloj, kiuj el la nuna stato tiras grandan profiton.
Tion staton nuntempe shanghi necesas forta autoritato, kiu staras ekstere de la klasike interesa komunumo de la establismajho kaj agas internacie nur por la demokratia bonfarto de la homaro (eble kiu siatempe estis Gorbatshov).
Steinmeier la nuna germana ekstera ministro, plejvershajne la nova prezidanto diris, ke nun komencas nova erao. Chu? Ni estu scivolemaj kiel tio okazos kaj lasu nin surprizi, pri la eldiro: Kredu al tio, ke chiu tempo kion ni ricevas estas por evoluo kaj plibonigho, alie Dio ne lasus nin ekzisti.
Sign-in to write a comment.