Propono la Esperanto verkiston Nemere al Nobelpremio post lia prezentado.

Prezento de Istvan Nemere je la 27a oktobro 2016 en Budapesto, en la Esperanto Kulturdomo, lian verkon (Magyarország története) „Historiaj okazadoj en Hungario“.


Tiun titolon mi ne volas simple traduki per „Hungara historio“, char chi tie mi opinias trovi iun dialogikan superpashon de la klasika historikompreno. La verko estis skribita post esploro de originaj dokumentoj, kiu en facile legebla stilo, substrekas la „historiecon de la historio“.

T.e., ke fine objektiv scienca historio tute ne povas ekzisti (nur interpretata). Sed tamen ekzistajn, en la tempo restantaj faktoj, kiuj en diversaj tempoj, kun diversaj scikapabloj devas esti komprenataj. En tiu verko estas klare trovebla la influo de diversaj novaj sciencoj, kiuj ankorau antau nur 100 jaroj en tiu formo tute ne ekzistis.

Ekz. psikologio, sociologio, socipsikologio, politologio, dialogika nova pensado, ktp.. Kaj mi volas aldoni la, nur en malvastaj rondoj konatan influon de la internacia lingvo esperanto, al la nuntempa, ech ekzistenc-necesa pensmaniero de dialogika historikompreno.

Nemere emfazis, ke en tiu verko li volis demonstri la okazadojn el diversaj vidpunktoj, ne nur kiel la klasika historikompreno, kiu volis emfazi nur la gloron de plejpotencaj regantoj kaj (propraj) popoloj. Sed li montris la reghojn kaj chirkau ili decidajn personojn, ankau kun iliaj homaj malfortoj, psikaj, mensaj kaj korpaj kadukecoj.

Li diris ankau, ke nuntempe devas esti elmetita plie la pozitivaj influoj de diversaj popoloj unu al alia, sed ne nur ilia kontrauajha diverseco kiuj gvidis ofte al malamo kaj milito unu kontrau alia. Plej grava estas, la kelkcentjaraj spertoj de apuda kunvivado kaj pozitiva influo unu al alia. Ne la popoloj subprenis unu la alian, sed en diversaj sistemoj formighitaj regadoj kaj regantoj.

Tiusenca rilatkompreno estus nuntempe precipe en la Europa Unio ekzistencnecesa. Oni povus diri, estus necesa reskribi la naciajn historion tiusence, por provi sen antauaj troigoj, malveraj prezentajhoj kaj ofendoj, komenci novkvalitan kunecon. Jes, tiu komprenmaniero estas nuntempe ech necesa por la paco kaj pluekzisto de la EU.

Mi vidas en tiu lia historia verko de Nemere, la subigon kaj superpashon de la klasiko. Tiu pensmaniero vershajne jam maturighis ankau en liaj sciencfikciaj romanoj, kaj ankau ech tie plejmulte helpis la esperanto, kiu jam de sia ekesto kunportas la subigon de la klasiko. Char esperanta pensmaniero pruveble subtenas la novan, nuntempe ghenerale necesan dialogikan pensmanieron en la mondo, de kiu la paca kunvivado sur nia globuso tero, dependas.

La klasiko volas ghenerale, per dialektika persvadarto atingi la veron. Se tio ne okazas,char ne eblas, (ni havas jam realajn spertojn ke tio ne eblas) pri la de ghi antaumetita sistemo kaj metodo, ghi proponas uzi perforton, por atingi la pri ghia opinio idealan staton. Anshtatau serioze preni la tempon kaj doni eblecon por novaj ekkonoj, veni al novaj (ankau nur tempaj) rezultoj.

Antau chio, Nemere esperanton ne nur tre bone parolas, sed li estas ankau la plejfekunda esperanta beletristo. Li jam du foje estis ankau la prezidanto de la Esperanto PEN klubo. Kaj liaj verkoj, (pri mia opinio) atingis la spiritan nivelon por proponi lin al Nobel premiinto. Ne nur pri liaj hungara verkaro kaj tradukajhoj, sed ankau pro lia, en esperanto skribitaj verkoj.

Ghis nun jam estis kvar nobelpremiintoj inter la espernatistoj. La lasta estis Reinhard Selten, ankau esperantisto kaj 3 foja kandidato de EDE (Europo-Demokratio-Esperanto, politika movado) che la Europaj balotoj. Nun alvenis la tempo proponi novan kandidaton el la esperanta chirkauajho. Liaj verkoj povas mondvaste influi, al dialogike necesa pensmaniero en la mondo kaj samtempe atentigi al eminenta rolo tiusence al esperanto.

Nemere montris konkrete en tiu verko, pri la hungara historio, ke decida ne estis iu pri klasikidealisma pensado, sub la influo de natursciencoj, serchata chiam restanta substanco, el kiu la malfelicha nacionalismo disvolvighis. Sed pli gravas nuntempe, la jam realnecese okazanta provo kompreni unu la alian. Tiun karakteron fakte enhavas la internacia lingvo esperanto ekde sia ekesto en sia esenco. Pro tio estas konkludebla, ke esperanto havis decidan influon ankau al lia pensmaniero.

Historio kaj la maniero de ghia kompreno estas baza innfluo al chiu politiko. En la pasintaj jarcentoj demetighis multe da duonsciencaj asertoj en la historio de la europaj popoloj. Por la pluekzisto de la Europa Unio, estus necesa tiujn mistordighojn klarigi kaj fakte, novskribi la ghis nunajn naciajn historiojn.Kiel tiu devus aspekti montris la ekzemplo de Nemere.

Pro tio, en la ligiteco kun lia esperanteco, mi proponas ke, EDE en la kunlaboro kun UEA proponu Istvan Nemere kiel kandidato por Nobelpremio.


Eugeno Macko, d-ro fil., dipl.ing.
Vicpres. de EDE-Fed.


Kial indas denove proponi esperantistan verkiston al Nobelpremio:


La arto superpashis jam antau klelkcent jaroj la klasikon.

2. La filozofio superpashis la klasikan idealismon, per la „nova dialogika pensado“, che la turnigho al la 20a j.c., preskau samtempe kiam ekestis esperanto.

3. Esperanto, la arte-farita lingvo, por dialogike inter-eca komprenigho, ankau superpashis la klasikon, de la nacilingvoj kaj ilian lingvistikon.

4. Esperanto subigis la klasikan dialektikon de la naciaj lingvoj, tiel ke ghi ekestis el iliaj elementoj dialogike, pro tio ghi ne povas esti kontrau tiuj t.e. sin mem.

5. Dialogika pensmaniero estighis ekzistencnecesa ekde la dua duono de la 20a.j.c. post la ekshajno de la memdetrupotenco de la grandpovoj.

6. Fine de la 20a j.c. tiu pensmaniero shanghighis la internacian mondpolitikon. (Gorbatshov, espriminte agis tiel kaj cetere, li estis ankau membro de AIS kaj Nobelpremiito de paco)

7. UEA, AIS, EDE, chiu de tiuj organizajhoj ligitaj kun esperanto, volas kunlabori ankau eksteren, por konsciigi ankau la vastan socion pri la aktualeco de esperanto.

8. La Nobelpremiinto Reinhard Selten estis ano de chiu tiuj tri asocioj. Li estis che la fondintoj de AIS kaj ghia profesoro, li estis 3 foje kandidato por EDE che la EU-parlamentaj balotoj, kaj li partoprenis ekde sia 17a jaragho en multaj UEA-kongresoj.

9. En la lastjaraj Nobelpremioj estas klare ekkonebla la „dialogika principo“. Ne nur che la premio por la paco, sed ech ankau por natur kaj aliaj-sciencoj, ke kelkaj individuoj kune ricevas la saman distingon, t.e. post ilia dialogika kunlaboro.

10. Tiu „dialogika principo“ restas antauvideble, ankau en la estanteco decida, por la distingo de Nobelpremioj, pro tio estas che la proponoj atentenda, chu la proponita kandidato apud lia faka verkaro, sufichas ankau tiujn atendojn.

11. Nemere Istvan, verkisto, beletristo, tradukisto, esperantisto, post liaj lastaj historiaj romanoj shajnas, pri mia jugho, tiujn kriteriojn sufichi.

12. Nemere estas esperantisto ekde lia juna agho. Li verkas ankau esperante kaj ghis nun li estas la plej fekunda esperanta autoro. Sed, kio che esperanto autoroj ne estas kutima, li estas samtenpe ankau plejmulte legata hungarlingva autoro.

13. Tio koincidas kun, nuntempe de esperantistoj ekkonata necesa turnigho eksteren, por plua popularigho kaj pro tio serchi kontaktojn kun konataj personoj. Ekz. kiel la Pola EDE motivigas parlamentanoj por formi esperanto subtengrupon.

14. Tamen, por tiucela kvalifiko de Nemere ech ne estas liaj multnombraj beletristaj romanoj decidaj, sed lia posta turnigho al historiaj temoj kaj la maniero de lia prezentajho.Tie estas trovebla la subigo kaj superpasho de la ghis nuna klasika hitorio.

15. En lia facila kaj agrable komprenebla stilo prilumas la historiajn okazadojn, post nova observado, de ghis nun ne atentitajn au prisilentitajn faktojn el diversaj perspektivoj, aplikante la novajn sciencajn rezultojn el psikologio, sociologio, socopsikologio, politologio, ktp., tiel atingante la superpashon de la klasika historiprezento.

16. Alia problemo estas, ke en la klasika historio ghis nun aspirata objektiveco tute ne eblas. Kio realece eblas, estas nur la hermeneutika kompreno. T.e. kun la konscio de relativeco, al aliaj komprenmanieroj, la dialogika kunakcepto de ekzistencie necesaj rezultoj kaj faktoj.

17. Nun, decidaj estas liaj lastatempaj historitemaj verkoj en kiuj estas ekkonebla la dialogika pensmaniero, kiu montrighas en la divers flanka prezentado kaj komprenado de la historiaj okazadoj. Tiu pensmaniero, kiu nuntempe estighis ech necesa por la pluekzistado sur nia planedo tero.

18. Alikaze, tiu pensmaniero che Nemere ne venis hazarde de unu al alia tago, sed povas esti sekvebla kaj trovebla jam en liaj fruaj verkoj. Char sci.fikc. romanoj jam de si mem, motivigas la plupashon, de la klasika pensado. Ekz. en la filmprezentado de „Avatar“ estas ekzemplodone ekkonebla la subigo de la klasik-idealismaj valoroj de herojeco, kuragheco, venk(idiot)ismo, ktp.

19. Kaj vershajne la plej decidan influon donis al lia pensmaniero, la dialogika spirito de la esperanto, kiu mem estas la plej autentika ekzemplo de tiu pensado. Kiu jes mem, ekestis el dialogika kunmetiteco de diversaj lingvoj kaj chiam volas instigi al dialogoj de diversecoj.

20. Decida estus por povi doni tiun proponon, unue trovi personojn kiuj havas la rajton proponi. Jam ankau antaue estis esperantaj verkistoj kaj la Esperanto mem proponata al Nobelpremio, bedaurinde ghis nun sensukcese. Sed la tempoj shanghighas kaj chiam vaste ekkonighas la eksterordinareco de esperanto kiu jam dauras pli ol 130 jaroj. Pro tio ni devus chiam denove provi, nian proponon.

21. Jes, Nobelpremiitoj estis jam 4-foje en la historio, kiuj parolis esperanton. Kial ne proponi denove ankau iun kiu havas senperan rilaton al esperanto, au lia/shia verkaro estis senpere influita, mense de esperanto.



Mi petas subtenon, kundiskutadon kaj konkretan solvo proponon de la membraro el:

EDE (Europo-Demokratio-Esperanto) , UEA (Universala Esperanto Asocio) kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj)

Eugeno Macko, d-ro. fil., dipl. ing., vic.prez. de EDE- federacio, membro de UEA, kaj as. doc. de AIS-o


Rimarkoj de Zlatko Tisljar :

}Mi tre estimas sinjoron Nemere, sed Nobelpremio estas donata al la plej kvalita literature verkisto deiu lingvo, al tiu kiu verkis tre profundajn kaj impresajn verkojn. Nemere verkias amase kaj estas rekordulo, sed liaj verkoj estas laŭkvalite meznivelaj. Neniu literatura recenzisto en E taksis iun lian verkon eksterordinare kvalita. Mi ne scias ĉu tiaj eksterordinaraj libroj ekzistas en lia hungarlingva kreado.

Por Nobelpremio seriozaj literaturaj kritikistoj interalie trovas en la nuntempo Baldur Ragnarson, Trevor Steele aŭ Spomanka Štime

AMike

Zlatko

Respondo al rimarkoj de Zlatko:

Ne sufichas nur en esperanto skribi romanon pri klasikaj reguloj. Tion ni havas jam sufiche en diversaj naciaj lingvoj. Ech la tradukadoj ne necesas. Se iu interesighas pri la klasika literaturo, bonvolu lerni la respektivan klasikan nacilingvon.

Esperanto estas chi tie por esprimi la novan shtupon de menza stato, kiu superpashis la klasikon kaj plejadekvate povas esprimi la nuntempan dialogike necesan rilaton en la mondo. Ghi mem ekestis kiel la lingvo de la nova pensado, subigante la dialektikon de klasikaj lingvoj, dialogike.

Grandan respekton, por chiu esperanto verkisto, sed strebi al alta shtupo de la klasiko, au ghis fina venko, tute ne kongruas mense kun esperanto. Ghi ekestis ech arte, post la subigo de la klasiko en la arto. Ghia tasko estas la dialogika komprenigho de elementoj el kiuj fakte ghi ekestis. Pro tio, ghi ne povas kontraustari, au konkuri tiujn.

Nian nunan politikan situacion, pace vivi en la mondo kaj specife en la Europa Unio, ni povas danki tiujn personojn kiuj agis pri tiuj principoj de la nova dialogika pensado (eble la plej grava estis Gorbatshov, kiu ricevis ankau Nobelpremion). Au, tute aktuale, ekz.hodiau, je la 2016.10.30, trovighas la katolika papo Francisko en Svedio, por substreki la pretecon dialogi kun la protestantaj kristanoj.

Nun, dialogiko necese funkcias jam ekde kelkjardekoj, kiu por esperaranto estis naskighkauzo. Samtempe, kiam ankau la klasike idealisma filozofia pensado atingis sian turnighon. Pro tio ne estas hazardo, ke nuntempe chiam pli estas la graveco de esperanto en la mondo ekkonata. En tiu evoluo, esperanto havas realan shancon, ricevi la plej seriozan agnoskon, de la Nobelpremio.

Esperanto estis jam antauen kelkfoje proponita, precipe por Nobelpremio de la paco, kiu trovighas nuntempe en la spirito de la nova dialogika pensado. Sed che esperanta verkisto, devas montrighi tiu, enhave en la verko. Jam William Auld estis konvene proponita, char lia verko „La infana raso“ ekkoneble superpashis la klasikon. (Nur, tion ankau la jughistoj mem devus kompreni)

Mia propono, por proponi al Nobelpremio, falis al Nemere, char mi ech ne legis multe el liaj skribajhoj, sed tion kion mi legis, mi trovis klare la superpashon de la klasiko, ankau per nacia lingvo, en lia historia romano, kie li pritraktas la hungaran historion. Kaj mi certas ke, tiu maniero kompreni la propran nacian historion, estas influata de la esperante dialogika pensmaniero.

Alia kialo estas, ke Nemere ne estas precipe nur en esperantujo, de nur malgranda publiko en la mondo konata, sed li estas en Hungario, la plejkonata vivanta autoro. Liaj 660 libroj, atingis pli ol 11 milionoj da venditaj ekzemploj (ech ekzistas Nemere fan kluboj). Liaj verkoj estis tradukitaj en diversaj lingvoj. Li mem tradukis el, kaj skribis ankau en aliaj naciaj lingvoj. Tiel ke, ne nur en Hungario, sed ankau en Esperantio li estas la plejfekunda autoro.

Oni povas lin kritiki, pri la multnombraj skribajhoj, kiuj preskaun ne estas trarigardeblaj. La diligenta homo, laboras (kiel li mem diras, en pasia laborfaro) kaj produktas la tekstojn en dauro. Sed ne tio estus la decida por lia aparteco en la literatura mondo.

Lia evidenta turnigho post popularliteraturo, al seriozaj historiromanoj, kie necesis profunda traserchado de oldaj kronikoj. Tiu prezentmaniero de la historio, atingis per la dialogika pensado (al kiu li evidente estis motivita per esperanto), superpashis la oldan historiprezenton de la klasik-dialektika pensmaniero.

Mi volas emfazi; ne la, en esperanto skribita klasika historio estas decida por la eksterordinareco de iu literaturo pri historio. Ankau ne, la esperanto tradukajhoj, el la klasikaj naciaj lingvoj skribitaj historioj gravas. Tiujn ni havas sufiche kiuj estas tute diversaj en dialektikaj kontrauajhoj skribitaj.

Oni ofte ech ne plu ekkonas ke, la samaj okazadoj skribitaj en diversaj naciaj lingvoj devus signifi la saman historion. Kiu ech mem ne estus la problemo, char chiu historia prezento dependas de diversaj faktoroj. Ekz.: Chiu historia tempo havas alian komprenpretecon kaj politikan intereson, ion emfazi kaj alian prisilenti. Neniam eblas la pasintan tempon origine revenigi, ktp., ktp.

Decida estas en chiu estanteco, la necesa komprenmaniero de la historiaj faktoj, kiuj ofte nur tre rare trarestis kaj ekshajnas. Nuntempe estas necesa la faktojn tiel kompreni kaj interpreti, ke ili helpu la kunekziston sur nia tero. Alie oni interpretis kaj komprenis la faktojn, se oni staris antau iu milito. Tiam estas serchataj dialektikaj argumentoj por persvadi la aliajn, se racie ne eblas, tiam ankau per milita perforto.

Tiu rilatmaniero shanghighis racie, ekde ne plu eblas la perforta persvado che sampotenculoj. Tiukaze oni devas serchi dialogikajn solvojn, por ambau akcepteblajn, se oni ne volas tute senrilate vivi unu apud la alia, au memdetrui. Pro tio estas tiel grava nuntempe la dialogika kompreno ankau por la historio, kiu ghis nun estis klasike distordita de chiu partio, por atingi la por si mem propran favoran rezulton.

Alia ekzemplo: La klasikaj lingvoj estighis el la popollingvoj klasikaj, precipe post la traduko de la biblio. Sed tiu okazis ankau el la traduko de la klasika greka au latina, sen la pripensado de la originaj signifoj kaj iliaj influoj. Ech la traduko la biblion en esperanto, ne estas sufiche dialogika, char estis tradukita el la klasikaj lingvoj. Nur Franz Rosenzweig la iniciato de la nova dialogika pensado tradukis, unue pripensante dialogike la tekstojn de la klasika biblio.

Nuntempe estas grava solvighi de la klasiko, kiu jam okazas longe, sed tamen ankorau ne sufiche, en diversaj vivregionoj. Se ni pritraktas la nuntempe donitajn Nobelpremiojn, estas ekkonebla, ke la plejmulto de ricevantoj agis pri la dialogika principo, se ne alie, ofte ili ricevis ne unue sed kun kelkaj kolegoj sciencistoj kune la premion disigante. Per tiu estas ankau ekkonebla, kiel la nuna mondo ofte jam inter-ece funkcias. (Kiu mense kongruas kun esperanto.)

Nun, ke mi revenu al Nemere; mi opinias trovi che li la turnighon al tiu nuntempe grava principo en liaj historiaj prezentajhoj. Nuntempe li laboras, kiel li antau kelkaj tagoj diris, sur iu historia trilogio, el la tempo de la Habsburgmonarhio. Mi certas ke, en tiu lia nova verko estos ech pli klare ekkonebla la dialogika principo (kiu estas ankau por esperanto esenca). Kaj mi esperas, ke tiu verko estos ankau en esperanto legebla, en la menza kuneco, esparanto kaj la nova dialogika pensado.


Kun sinceraj salutoj

Eugeno Macko