Enkondukprelego por pludiskuti en la Munkena Esperantoklubo de Eugeno Macko,
je la 22an de oktobro 2015

La Interefiko de demokratioj kaj ilia minaco

La hungaran demokration savis, en la Europa Unio aperinta internacia demokratio.

En limoj shlositaj demokratioj portas en si mem la dangheron de inversigho, au resti nur nacia demokratio, kiu apartigas ghin de la necesa pluevoluo.

Sed al la demokratio, au sia europeca deveno, ekde ghia oldgreka ekshajno, apartenas la chiama evoluo, char ankorau longe ghi ne atingos la perfektecon.

La demokratio ne estas perfekta socia sistemo, sed post la ghisnunaj historiaj spertoj, ne ekzistas pli bona. Char la homa naturo ankau ne estas perfekta kaj ne estas unusignife definebla.

Sed la scio plivastighas kun chiam pli da konoj. Tielmaniere oni devas esti kontenta ankau kun la socia ordo, postule ke la ebleco por libereco restas malferma, shanghi al plibonigho. Tiu estas esenco de demokratio.

Konkrete tio signifas, ekzemple en la nuntempa politika situacio en Hungario ke, rilate al europaj demokratioj la povo de la partio Fidesz estas tro granda (en neniu alia EU lando ekzistas balotita partio kun absoluta povo). Kio povus gvidi al deformigho de demokratio.

Ke tio ne okazis en kritika kazo, estas dankebla al la enmiksigho de la europa demokratio, au en la tutmondigho ekestantan aktualan internaciecon. La konsciigho de la dialektiko, inter nacieco kaj internacieco, motivigas al pripenso de la problemoj kaj al real- necesaj dialogoj.

La hungaran demokration fakte helpis al savo, ankau la internacia t.e europa politiko, kun la nuntempa temo de migrantaj problemoj, kiuj tiris la politikan okupighon al internacia aktualeco, kiam la enlandaj, kelkfoje ankau nedemokrataj reformoj, ne ricevis sufiche da atenton, akcepton kaj potencon.

Ke la hungaroj montras apartan komprenon kaj sensiblecon al laeuropa problemo kun la islamo, devenas de tie, char ghi trovighas proksime de Sudorienteuropo kaj havas ankau apartan historian sperton. Tiu parto de Europo trovighis 150-500 jaroj sub turka okupo. La hungaroj ankorau ne forgesis, ke ili sange perdis tiutempe sian landon, samtempe defendinte ankau Europon.

La Brusela Europo, precipe motivata de kristana proksimulamo, ankorau ne realighis la konsekvencon en kiu Europo, precipe Germanio enfalos post la senfina akcepto de enmigrantoj. Kvazau bato de la sorto okazos, kiam apud la germana socio ekestighas paralele islama kulturo kaj religio.

Kiu strebas al mondregado (kiel jam kelkfoje en la historio kelkaj idiotoj). Kion ili kun agresivaj demonstradoj ankau esprimighas. Nur, ke tiu sinteno ne plu akordighas kun homoj, kiuj petas azilon en iu alia lando.

La nuntempa hungara politiko estas precipe de tiuj EU cirkonstancoj motivita kaj atentigas al ofte de aliaj membroshtatoj ne ekkonataj realaj ligitecoj kaj dangheroj. Tiu situacio enland-politike defendas la demokration de ekstremaj oblikvajhoj, la atenton pelante al ekstera politiko, kie trovighas la internacia demokratio.

Al tiu demokratio, kiu en la Europa Unio nun formighas en sia delikata ghermo, samtempe estas endangherita pri distretoj de eksteraj efikoj. Batoj du flanke, de ekstere kaj ankau de ene.

De ekstere pri la efiko de iu fluo, kiu la liberecon kaj demokration ankorau ech ne konas. De ene, de tiuj, kiuj ankau perforte volas daurigi la europajn klasikajn valorojn. Fakte tiujn kiujn la evoluinta europa kulturo jam superpashis.

La plej alta shtupo de la pli cent jara demokrata evoluo, kiu promesis kulmini en la ghis nun ankorau nekonata kaj ne ekzistanta internacia demokratio, staras antau la elekta vojo. Resti sur la ghis nuna evoluvojo, per kiu jam estis la Homaj Rajtoj atingitaj, kun libere demokratiaj balotoj, kiujn estus necesa pluevoluigi.

Au, reen iri sur la klasika vojo, tien kie ankorau la barbarismo kun la klasicismo batalis sangajn militojn. Ghis la atingo de ekviigho la povojn kaj sekve la necese racie dialogikan serchadon de solvoj.

Sed kion fari en tiu situacio kun tiuj, kiuj ne kapablas kaj ankau plejofte ech ne volas dialogi, sed ankorau plue restas kredantaj al propraj veroj? La plejdolora por tiuj, kiuj kredis al la eblco de dialogikaj solvoj, pludoni la decidojn al la kredantoj de oldaj klasikaj solvoj.

Bedaurinde denove aspektas tiel, ke la ghis nuna homaraneco (kiun aplikis ankau la germana kancelarino Merkel) ne gvidas al la esperata rezulto. De krimaj, ech terorismaj elementoj estas eluzita la bonkoreco. Kio necese gvidos al perfortaj reagoj.

La limojn de Europo ne eblas shlosi tehnike kun muroj kaj dorndratoj. Pli granda malbono ekestos tiam (ni ne devas multe pli longe reiri en la europa historio, nur proksimume 30 jaroj) kiam kontrau arbitraj limtrairantoj estos armiloj uzataj.

Sed, chu ni en Europo devas permesi, ke eksteraj influoj la europan pluevoluon tiel bremzas kaj en antauaj historiaj tempoj remetas? Kion ni devas fari se pri plejnovaj taksoj 400 milionoj de malrichaj terloghantoj, post idealisma kaj parte krimaj informoj misgvidante, volas enmigri al Europo?

Por rajto al pli bona ekonomia stato, ne ekzistas legho. Ekde en civilizaj shtatoj valoras la Homaj Rajtoj, politike persekutitaj havas azilrajton. Sed de tiuj kiuj pretendas uzi tiujn rajtojn estas atendata ankau, ke ili mem akceptas kaj sintenighas pri tiuj leghoj.

La problemo komencas tiam, kiam tiuj malrichaj homoj pensas pri iu paradiso, pri iu tute alia, ol kiu en la realeco atendas al ili en Europo. Pro tio necesas surloka helpo kaj klerigo, ke ili ech ne foriru de la hejmlando. Char chi tie ili ne povos praktiki plie ilian kulturon kaj religion kiel hejme.

En Europo ili estos devigataj agnoski la shtatajn leghojn de tiu lando kie ili estos, kiuj plejofte kontraustaras iliajn religiajn principojn kaj kulturajn tradiciojn. Kiu signifas; ili au integrighas en la nova kultura chirkauajho, au ili estos resendataj tien de kie ili venis.

Alia demando estas, kun la ghenerala tutmondigho alveninta internacieco, kiu estas la rezulto de jarcentaj europaj kaj jarmilaj de mond-kulturaj evoluoj. La problemo en nia estanteco estighas, ke la dialogikaj rezultoj de longa disvolvigho, estas de re-volvigho minacataj, post la dauriga emigranta invazio en Europo.

Forlasi la hejmon, ejon shanghi en la mondo, postulas antauan pretecon. Unue informighi de la fremda kulturo, lerni la tie parolantn lingvon, kaj tiam decidi chu tiu persono havas intereson eniri en dialogikaj ligitecoj kun tiu alia lando, popolo, kutimoj, tie kie iu volas iri.

La internacieco komencas kun la ekkono kaj akcepto de aliaj kulturoj . Ne sufichas nur kun la propra kulturo eniri en la fremdeco. Se iu alvenas en iu alia chirkauajho, tiu devas esti malferma lerni kaj alpreni la novan.

Tion lerni, jes ech spirite kunighi, helpas la internacieco, kiu en nia estanteco al la necesa dialogika shtupo evoluighis. Chi tie estas atentenda, ke tiu atingita evolushtupo, post la subigo de kolonialismo, ne restu la dialektika ofero de kolonialismo. Kiu rezultos primitivan malamon kun perforto aperinta.

Tion eviti en nia estanteco ekzistas spirite efektiva metodo, kiu kun lingva kompreno komencas, sekvante dialogikan scio intershanghon, altighante al spirita harmonio, envershante en internacia kulturo. Tio estas la t.n. Esperanto, au Internacia Lingvo kiu kunmetite el diversaj naciaj lingvoj en sintezo atingis novan spiritan kvaliton.

Tiel eblus eviti la dialektikan perversion de internacionalismo, char chi tie eblus lerni la spiritan signifon de egaleco, kiu fundighas ankau la Homajn Rajtojn.

Klasik-dialektike provas la ghis nun subprenita persono, superigi kaj kun malamo redoni sian suferon , ofte ech plu da. Tiel estas superlulita la perforto. De tiu klasika metodo elpashas la dialogiko, kiu egaligas la kontrauajhojn kaj venigas al komuna denominatoro.

Sed kion fari kun tiuj, kiuj ne kapablas, au ech ne volas interkonsentighi, char estas tro simplaj por dialogi, sed plue predikas la malamon?

Kiel nekompreneble nkau sonas, ekzistas tielaj, kiuj eluzinte la gastamikecon de iu fremda lando, poste turnighas kontrau tiu vivmaniero, kulturo kaj laboras kontrau tiuj kiuj ilin iam bonvenigis. Kion oni povas fari kun tiuj?

La restajhoj de la klasiko, scias kion. Ankau ili ne volas dialogi kun tiuj, sed perforte solvi la problemojn kaj neniigi la kontrauulojn. Ghis tie povas pervertighi la dialektika internaciismo, en ekestantaj parelelkulturoj, se la dialogika sintezo estas rifuzita.

Kiun influon povus efiki iu mondlingvo kiel ekzemple la esperanto en la nuntempe aktuala migracia ondo? Pligrandighas, au plimalgrandighas?

Vershajnen se chie chiun lingve povus kompreni, pligrandighus la movado de la shangho de lokoj, sed la pli bona informiteco plimalgrandighus la restadon en la fremdeco, pro la nekapabla identifikacieco.

Malmultfoje okazus la kazo, kiam iu devus resti ankau se ne estas akceptita de la chirkauajho. Tiel malmultighus la sinteno kontrau la kulturo, kutimo, religio de la chirkauajho, kiu en kelkaj kazoj ekstremighas ech en terorisme malamikaj kontraustaroj.

Ech se ne ekzistas shtataneca ligiteco, la esprimo estas pli efektiva; se por iu ne plachas la restado en iu fremda lando, bovvolu iru tien kie por shili pli plachas. Sed ne volu la chirkauan socion perforte shanghi, al tiu kulturo, kutimo, religio al kiu shili apartenas.

Tiun demokrate socian staton ni volas pluhavi en Europo, en kiu per libera elekto, internacia egalrajteco, por chiu eblas kundecidi en komuna konsento. Por kio ankorau necesus internacie demokrata lingvo, ke ni internacie povus komprenighi kaj esprimighi.

En tiu internacie evoluighinta okazado en nia estanteco alvenis iu bremso. La miseluzo de la Homaj Rajtoj minacas la ghis nun atingitan internaciecon kaj inverzighas en perversiteco.Krimaj elementoj organizas pro ekonomiaj kialoj amasan elmigrojn el malrichaj landoj, eluzante la certigitan azil rajton, kelkfoje ankau enshovante teroristojn.

Kion eblas fari, kio devas esti farita, por certigi la ghis nun atingite delikatan evoluon de la internacia demokratio, lasi pluevoluighi?

Sinjorino Merkel, germana-kancelar-ino proponas renovigi konscie la kristanan kredon. Por pli longa estonteco eble estas bona propono, char la Homaj Rajtoj grandparte evoluighis el la kristana etiko kaj por la estonteco tiu bazo ankau devas resti.

Sed en nia estanteco minacas aktuala danghero parte de tiuj, kiuj la Homajn Rajtojn evidente ne akceptas, sed per teroro subigas kaj la propran subjektivan logikon volas perforte devigi al la mondo. Kontrau tiuj estas necesa konkrete ion fari, ke tiuj elementoj ne povas plue funkciighi iliajn destruktivajn ideologiojn.

En tiu problemo montrighis lastatempe la racia aktualeco de la propono de hungara registaro. V. Orban la hungara prezidanto che UNO emfazis la rapidan reagon al la emigranta problemo, char tiu ne estas nur hungara au europeca, sed tutmonda, kiu bezonas kun komuna kunlaboro esti solvita.

Memkompreneble, tiu problemo ne estas longtempe per pikdrahtoj kaj muroj plifortigitaj limoj solvebla. Tion chi tie en Europo volis ech nur malmultaj, post kiam ni ghojis, ke la pikdrataj limoj malaperis. Kie ankorau kelkaj jaroj se iu volis sen permeso trairi estis mortpafita. Ni ne volas tion revenigi, sed tiujn kauzojn malaperigi kiuj bremsas la evoluon de la internacia demokratio.

Sed tion defendi kaj pluevoluighi, kion Europo tra jarcentoj, jes ech tra jarmiloj surkonstruis, ni devas esti rigore konsekvencaj.

La esenco de Europo estas internacieco.Tion la europanoj spertis ech ne antau tro longe en la historio kiel la propran sorton kaj pro tio fondighis la Europan Union. Kio ankorau staras en tre komenca stato, pro tio ghi devus esti kun multe da laboro pluevoluigita.

En tiu asocio estas chiu, el chiuj partoj de la mondo, bonvena, se en la sintezo de la europa kulturo shili ankau la propran kulturon pretas solvi. Sed disvastigo kolonialan, au imperialan, propran kulturon, ne estos tolerata kaj akceptata. Tiun intencon rifuzi, la europanoj havas forton kaj povon.

Europo ne volas reen evolui en la historio kaj ion restarigi kio jam estis, sed lernante de la spertoj pluevoluighi, en la direkto al internacia mondkulturo, en kiu la europecaj sciencoj jam ankau ghis nun havas grandan parton .

Europo jam trapashis la en memturnighintan mezepokon, de tiu jam ofte nur per sangaj revolucioj povis liberighi kaj sekularighi, post kiam ghi atingis tiajn sociajn formojn en la evoluo, de kiuj povus ankau la aliaj mondpartoj ion lerni. Pro tio, tiuj kiuj venas chi tie por ion lerni kaj poste evoluighi la propran hejmlandon, estas bonvenintaj.

Sed tiuj kiuj opinias, ke la propra kulturo estas tiel supera kaj vera kaj ne bezonas pluevoluighon, ech shatus tiun kulturon kaj moralon ankau en Europo enkonduki , estas pli bone se ili restas hejme kaj ni deziras al ili multe da ghojon kaj felichon tie kie ili nun estas.

Europo kapablis ghis nun demokrate, pri la principoj de la kristana kunfratetiko, akcepti kaj toleri en la chirkauajho diversajn malgrandajn kulturojn ka religiojn, sed la misuzon kaj distordighon ne povas kaj ne volas permesi.

Lasttempe ekestintaj paralelkulturoj kaj religioj, de t.n. multi-kulti- socio, donis jam bedaurinde ne akcepteblajn spertojn. Ili ofte ne komunikas pace unu kun alia, sed precipe ili volas nur la propran trabatali kaj perforte pludoni. Pro tio la plivastigo de tiu evoluo devas esti en demokratio rifuzite haltigita, sed ne helpante subtenita.

Kiu ne signifas kontruecon al internacieco! Sed ghuste la kontrauajhon al tiu! Internacieco okazas tie , kie la diversdevenintaj kulturoj dialogike trovighas unu al alia kaj kulaborante per kunecaj spertoj sinteze atingas iun novan, ghis tiam ankorau ne konatan kvaliton.

Tiun bezonas Europo pluevoluante. Sed ne unu apud la alia,unu de alie ne sciantan kaj ne komprenantan kulturojn, kiuj necese pelighas en konfliktoj. Tion ni jam havis kaj konas en Europo. En tio ni jam ankau apartighis kaj tio sufichis. Ni jam, ech ne tro longe, trapashis tiun historian epokon, sed ankorau ne forgesis tion, kion ni povus lerni de tio.

Ni estas escepte sentemaj pro tio, kio povus nin rejheti en pasinte forirantaj situacioj. Tion ni ne volas lasi. Ni volas pludefendi Europon , Demokration kaj la komunan internacian komprenighon.

Pro tio ni agas ene de kaj per nia internacia partio:Europo Demokratio Esperanto

Mi dankas por Via atento

































.