Loreley - Lorelaj
Ich weiß nicht, was soll es bedeuten,
daß ich so traurig bin;
ein Märchen aus alten Zeiten,
das kommt mir nicht aus dem Sinn.
Die Luft ist kühl und es dunkelt,
und ruhig fließt der Rhein,
der Gipfel des Berges funkelt
im Abendsonnenschein.
Min kaptas malgajo de l' koro,
pro kio tiu trist'?
Fabel' el antikva foro
ne lasas de mi kun persist'.
Aere fridetas, trankvilas,
malhelas jam la Rejn'.
La monto surpinte brilas
vespere en suna scen'.
2
Die schönste Jungfrau sitzet
dort oben wunderbar;
ihr gold'nes Geschmeide blitzet,
sie kämmt ihr gold'nes Haar.
Sie kämmt es mit goldenem Kamme
und singt ein Lied dabei,
das hat eine wundersame,
gewaltige Melodei.
Tre ĉarma feino sidas
jen supre por ador';
la ora ornamo ridas;
ŝi kombas harojn el or'.
Ŝi kombas per ora kombilo
kaj kantas kun pasi';
mirigas min la elbrilo
kaj forto de l' melodi'.
3
Den Schiffer im kleinen Schiffe
ergreift es mit wildem Weh,
er schaut nicht die Felsenriffe,
er schaut nur hinauf in die Höh'.
Ich glaube, die Wellen verschlingen
am Ende Schiffer und Kahn,
und das hat mit ihrem Singen
die Loreley getan.
Ŝipisto ŝipeton gvidas.
Lin kaptas vea ekzalt'.
Li ja la rifojn ne vidas',
li vidas nur supren sen halt'.
Mi pensas, ke ondoj tiros
la ŝipon funden de l' Rejn';
kaj tio de l' kant' eliros
de Lorelaj-siren'.
Fotos von der Bastei
tradukis Cezar
www.ipernity.com/doc/elbertinum/album/158463
die Lorely : www.loreley-felsen.de/geschichte-loreley-felsen
Immer wieder schön:) Deutsche leiden gern romantisch.
Ĉiam denove bela, germanoj volonte suferas romantike.
Tiel freneza tio estas, ĉio en la mondo estas iel kunligita kun ĉio alia, eĉ la partio SPD kun la grekaj sirenoj, tion oni nomas tutmondigo, ĉu ne? Se la romantiko estas ligita al la mortsopiro, tio fariĝas rekte danĝera, kiel oni povas observi pri la poeto Novalis. (Li nokte frekventis la tombon de sia mortinta amikino, kaj lia menso pro tio tre morniĝis, tio legeblas je liaj noktopoemoj) Aliaj ekzemploj de germana mortsopiro estas la Nibelungen-mito, la tombo por la nekonata soldato kaj mondomilitoj I kaj II.
Jes, vi pravas, la germanoj bele volas morti, sed ne bele vivi... (tial ili ankaŭ verŝas dikajn plorojn pri la dizelaŭto, tiu aŭto, kiel estas konate, helpas pli rapide morti, kaj tamen la germanoj defendas tiajn aŭtojn, kvazaŭ ili estus familaj membroj....... kion fari, kontraŭ la germana mortosopiro ŝajne neniu herbo kaj neniuj germanaj ĝardenonanoj vere helpas. (Via Cez)
Sign-in to write a comment.