[de]


1a Preĝo:



Ho mia Patro kiu ĉie ĉeestas!
Mi dankas al Vi pro la lumo de la vivo.
Mi dankas al Vi pro la ĉeesto de Via regno
kaj pro Via amanta volo.
Fariĝu la bono!

Mi dankas al Vi pro la ĉiutaga nutraĵo,
pro Via pacienco kaj indulgo koncerne la malbonon en nia mondo.
Ho - mia Patro,kiu ĉie ĉeestas!
Kiel Via filino mi volas kontraŭstari
al la tento kaj al la peko.
Mi volas fariĝi inda je Viaj verkoj.

Ho mia Patro, kiu ĉie ĉeestas!
Kiel Via filino mi volas vivi al Via ĝojo,
kaj ĉiam plimultigi Vian gloron.
La estonteco apartenu tute al Via revo!
Tiel ĝi estu, tiel mi volas ĝin, mi Via filino.

Ho mia Patro, kiu ĉie ĉeestas!

2a preĝo

Mia kara filo!

Kiel longe mi jam atendas! atendas kaj atendas -
minuto post minuto, jaro post jaro,centjarojn!



Ĉion Mi donis al vi. La tero apartenas al vi.
Vi estas en ĉio libera, vi iras vian propran vojon.
Nur pri unu mi petas vin, mia amata filo: Estu feliĉa!

Vi ne vidas min
Vi ne aŭdas min.
Via spirito estas regata de duboj kaj de malĝojo.

Kien vi gvidas via vojo ? Kio estas la celo de via strebado?
Vi kliniĝas antaŭ iu. Vidu, mi donas al vi mian manon!
Mia amata filo, mi petas vin: Estu feliĉa!

Via vojo gvidas vin al nenie.
Vi havas ĉian liberecon, sed via mondo dispeciĝas.
Kaj kun vi ankaŭ via sorto.
Mi sola spitas la detruon.


Kun la lasta herbotigo Mi volas renovigi la mondon,
en iama brilo ĝi ekfloras denove, kaj ankaŭ vi revenos.
Pri une mi petas vin: Estu feliĉa!

Langvoro kaj amareco signas la trajtojn de la sanktuloj.
Ili minacas al vi per la inferno, per la juĝo.
Ili admonas vin en mia nomo.

Sed Mi sopiras nur la tempon, kiam ni estos denove kune.
Mi kredas je vi - vi revenos.
Mi scias, ke vi venos.

Mi ne estas duonpatro, ne,
via patro mi estas, kaj vi estas mia amata filo.
Kune ni estos feliĉaj.





Preĝoj el la libro
"Anastasia" vol.4
paĝoj 64 - 67
de Wladimir Megre



Traduko de Albert Jäger
Kaj per helpo de Albrecht Kronenberger