Hans en feliĉo


deutsch



Hans servis sep jarojn ĉe sia sinjoro. Tiam li diris al sia ĉefo:
" Sinjoro , mia tempo pasis, kaj mi volas reiri al mia panjo,
donu mian salajron."
La ĉefo respondis:

"Vi fidele kaj sincere laboris por mi.
Kiel estis via servo - tiel estu via salajro."
Kaj donis al li pecego da oro
tiel granda kiel sia kapo.


Hans eltiris la tukon - envolvis la pecegon da oro
metis ĝin sur la ŝultro kaj survojis hejmen.
Kiel li promenis, tiel venis rajdanto
kiu freŝe kaj gaje preterrajdis.
"Ha" - diris Hans laŭte
"Kia bela estas rajdi
oni sidas kiel sur seĝo - sparas la ŝuojn
kaj antaŭen iras."
La rajdanto, kiu aŭdis tion, stopis
kaj vokis:
" Nu, Hans, kial vi piediras?"
" Mi ja devas " li respondis

" kvankam ĝi estas oro - mi devas kapklini
kaj premas al mia ŝultro."
"Ĉu vi scias ion" diris la rajdanto
" ni volas interŝanĝi.
Mi donos al vi mian ĉevalon
kaj vi donos al mi vian pecegon. "
" Elkore volonte " diris Hans.
" sed mi diras al vi - vi devas portegi. "



La rajdanto descendis - prenis la pecegon da oro
helpis al Hans supren - donis al li la kondukilojn
kaj diris:
" Se vi volas rapidigi -
vi devas langoklaki - kaj voki 'hop hop'.
Hans estiĝis animfeliĉa
kiam li eksidis sur la ĉevalo
kaj libere ekrajdis.
Post iom da tempo li volis pli rapidigi,
kaj komencis langoklaki
kaj voki 'hop hop'.

La ĉevalo pli kaj pli ektrotis -
kaj tuj Hans falis en la kanalo flanke de la strato.
La ĉevalo forkurus - se ne kamparano
kiu preteriris - kaj bovinon antaŭpuŝis - haltigus.
Hans malrapide ekstaris -
Li estis malĝoja - kaj diris al la kamparano:
" Estas malbona ĝojo -
se la ĉevalo estas tro maljuna,
ke ĝi forĵetas min
ke oni povu rompi la kolon.
Mi neniam plu sidigos sur la ĉevalaĉo.
Tiam plaĉas al mi vian bovinon

ĉar oni povas kviete postiri,
kaj cetere oni havas ĉiutage
lakton - buteron - fromaĝon.
Mi ŝatus posedi vian bovinon. "



« Nun » diris la kamparano
« se vi ŝatus tion - ni interŝanĝas
la ĉevalon kontraŭ la bovino

Kun mil da ĝojoj konsentis Hans.
La kamparano ascendis sur la ĉevalo
kaj rapidege ekrajdis.
Hans puŝis trankvile la bovinon antaŭ si
kaj ĝojis pri la feliĉa komerco.
' Kiam mi havas panon
tiam mi povas - tiel ofte mi povas
buteron kaj fromaĝon aldoni kaj manĝi.
Kiam mi soifas - mi melkas mian bovinon kaj trinkas lakton.
Kion mi volas plu !

Kiam li venis al la gastejo - li eniris

kaj formanĝis ĉion kion li havis -
sian tagmanĝon kaj vespermanĝon
kaj por la lasta malmulta mono
li mendis duonan bieron.


Poste li puŝis la bovinon al la vilaĝo de sia panjo.
La varmego grandiĝis.
Li ekŝvitis - sia buŝo sekiĝis
'Nun mi volas melki mian bovinon
kaj ĝuji la lakton' - li pensis

Li firmigis ĝin al seka arbo
kaj ĉar li ne havis sitelon
li prenis sian ledan ĉapelon.
Sed kiel li klopodis - ne venis lakton.
Ĉar li mallerte agis - la besto batis lin
per malantaŭa hufo al la kapo.
Li falis teren - kaj estiĝis senkonscie.

Feliĉokaze venis buĉisto kaj li havis
sur sia ĉareto junan porkon.
'Kio okasis' - vokis la buĉisto
kaj helpis starigi lin.

Hans rakontis pri sia malfeliĉo.
La buĉisto donis al li sian botelon kaj diris:
'Trinku iom kaj ripozu.
Via bovino estas maljuna kaj ne povas doni lakton.
Ĝi taŭgas nur por tiri kaj buĉi.
'Nun do' diris Hans 'kiu pensis tion.
estus bona buĉi tian beston,
kaj havigi tiom da viando.
Sed mi ne ŝatas la bovinviandon.
Ĝi estas tro seka por mi.
Tia juna porko tute alie gustus -
kaj havigus multajn kolbasojn.'
'Aŭskultu - Hans - por via plaĉo
mi interŝanĝus la porkon kontraŭ la bovino.'


'Mi dankas por via amikeco' diris Hans
donis al li la bovinon kaj ricevis la porkon.

Hans plu promenis kaj pripensis
kian feliĉon li havis.
Se io ne estis bona - tuj pli boniĝis.

Akompanis lin juna viro
kaj li portis belegan anseron sub lia brako.
Ili salutis sin - kaj Hans komencis
rakonti pri sia feliĉo.
La juna viro rakontis
ke li kunportis la anseron de bapto.
' Levu foje la anseron ' li diris
'ĝi estis ŝtopnutrita dum lastaj ok semajnoj.
kiu enmurdas - li devas forviŝi la grason el la vizaĝo.'
'Jes' diris Hans
'la ansero havas bonan pezon -
sed mia juna porko ankoraŭ ne estis grasigita.

Dume la juna viro timeme ĉirkaŭ rigardis -
kapklinis atenteme la kapon.
'Nun do' li komencis -
per via porko eble io ne estus en ordo.
En la lasta vilaĝo oni stelis al la vilaĝestro unu porkon.
Povus esti la via.
La vilaĝestro dissendis virojn
por kapti la steliston.
Kaze oni kaptas vin - vi estas arestota.'
Hans ektimis kaj petis:'Helpu al mi -
prenu mian porkon kaj donu al mi vian anseron.'


'Mi riskas ion - sed mi ne volas kulpi je via malfeliĉo.'
Li prenis la porkon kaj rapide malaperis en apuda vojo.

La fidema Hans iris senzorge
kun la ansero sub la brako
al la domo de la panjo.
Kaj se mi bone pripensas -
mi havas avantaĵon dum la interŝanĝo.
Unue mi havs bonan fritadon -
multe da graso kaj finfine
multajn molajn plumojn.
Pri tio ĝojos mia panjo.


Malantaŭ la lasta vilaĝo li renkontis akrigisto.
La rado turnis sin - kaj li kantis:

" Mi akrigas la tondilon - kaj turnas rapide
kaj turnas mantelon laŭ la vent'"

Hans restis starante kaj rigardis lin.
Finfine li alparolis lin kaj diris:
'Nun do vi bonfartas
ĉar vi estas tiel gaje dum via akrigo'
'Jes' li respondis 'la metio havas oran fundon.
Bona akrigisto havas ĉiam monon en la poŝo.
Sed kie vi aĉetis la belan anseron?'

'Ĝin mi ne aĉetis - sed interŝanĝis por porko.
'Kaj la porko?'
mi ricevis por bovino.'
'Kaj la bovino'
'Mi ricevis por ĉevalo.'
'Kaj la ĉevalo?'
'Tio mi ricevis por la pecego da oro tiel granda kiel mia kapo'
'Kaj la oro?'
'Nun do - ĝi tio estis mia salajro por sep jaraj servo.'
'Kiel mi rimarkas
Vi havis ĉiam feliĉon.'

'Kiam vi nun ĉiam havas monon en la poŝo -
vi estos feliĉega.'
'Kiel mi devas fari?' demandis Hans.
'Vi devos igi akrigisto kiel mi.
Mi havas unu sed ĝi estas iom difektita
Sed pro tio vi nur donu al mi vian anseron.'
'Kiel vi povas demandi.
Mi estus ja la plej feliĉa homo de la mondo.'

Li donis al li la anseron
Kaj ricevis por tio la akrigilon.
'Kaj mi donacos al vi simplan ŝtonon.
Per ĝi vi povas rektigi kurban najlon.
Observu ĝin.'

Hans prenis la ŝtonon kaj ĝoje daŭrigis la vojon.
Liaj okuloj brilis je ĝojo.
'Kia feliĉulo mi estas.
Ĉion kion mi deziras plenumi sin.'

Ĉar li tutan tagon migris li laciĝis -
krom tio li malsatis kaj soifis -
krom tio premis la ŝtonoj.
Malrapide kiel limako li atingis puton.
La ŝtonoj li metis apud sin sur la rando de la puto.


Li sidigis sur rando de la puto
klinis sin por trinki
Kaj senvolo li puŝis la ŝtonojn
kiuj falis en la puto.

Sed Hans kiam li vidis tion
eksaltis je ĝojo - surgenuis - dankis al Dio
kaj elvokis kun larmigitaj okuloj:
Liberegita de la pêzaj ŝtonoj
'Tiel feliĉa kiel mi neniu homo sub la suno ekzistas! '

Kun liberegita koro kaj libera de ĉiu pezaĵo
li promenis al la patrino.







Fotoj de Albert Jäger
Komuna traduko kun
Norbert Karbe