Mi skribis ĉe Ipernity
je la 15 Majo 2010
Religioj - jes aŭ ne
Kiel ĉiam Nina kaj Nino vekiĝas matene
en la domo de Leon kaj Leoni.
Tuj ili estas konsciaj kie ili estas.
Dum la lastaj tagoj ili iom eksciis.
La vivo sur iu planedo estis alia ol sur ilia planedo.
Povus esti ankoraŭ kelkaj surprizoj.
« Ĉu vi scias - Nina - mi ne vidis ĉi tie iun ajn preĝejon.
Mi pensas - ekzistas ĉi tie religioj - kiel ĉe ni -
kaj kredas la homoj a la Dio
aû eble a la Dioj kaj Diinoj.
« Nu - provu demandi Leon kaj Leoni
ili devas scii. »
Sed mi povas pensi
ekzistas certe iom da surprizoj. »
kaj la skuptaĵon 'la Amantoj'.
Tiam ili iras malsupren.
Leoni kaj Leon amike salutas ilin.
« Bonan matenon - ĉu vi dormis bone »
« Jes - certe »
« Tiam venu matenmanĝi. »
Ili manĝas silente kiel kutime.
« La patrino de Manuelo kaj Manuela estas reveninta »
komencas Leon.
« Ni estas invititaj. Mi proponas ilin viziti.»
« Sed bonvolu permesi iri piede
estas tiel bele ĉe vi. » diras Nina
« Konsentite - ni malrapide iros » diras Leoni.
Ili promenas tra la urbeto.
Ili salutas homojn
kaj ili estas afable salutataj.
Baldaŭ ili ekvidas la domon de Leon kaj Leoni.
La familio sidas antaŭ la domo en la suna ĝardeno.
Ili salutas ĉiujn - kiel kutime -
per kiso sur la vango.
« Mi volas prezenti mian virinon
diras la patro.
Ŝia nomo estas Alina.
kaj la virino « Oh - mi forgesis diri lian nomon
lia nomo estas Alino.
Ni havas multajn nomojn
sed por vi ni estas Alino kaj Alina. »
« Mi ĝojas ke mi konas vin.
Mia viro kaj miaj infanoj raportis pri vi. »
Intertempe Nina kaj Nino ekkonas la senton
la senton de fido kaj bonveno.
« Mi esperas ke vi jam vidas iom » komencas Alina
' Ŝi havas bonan mildan kaj klaran voĉon '
pensas Nino - kaj laŭte li diras
« Ja - estas tre bele ĉi tie
sed io estas tre nova por ni. «
« Vi pravas - Nino - sed mi sentas
ke vi havas specialan demandon. »
« Nu - certe » diras Nina
«kaj mi tre scivolas pri via respondo. »
« Nu - aŭskultu » diras Alina
« vi scias - vi povas ĉion demandi
sed eble por vi estus tro malfacile. »
« Tion mi scias » diras Nino atenteme.
« Nu - diru - Nino »
petas Nina sian fraton.
« Nun do - estas tute klare por mi
ĉi tie ne estas preĝejoj.
Ni vidis neniun.
Ĉu vi kredas je Dio aŭ Dioj kaj Diinoj. »
Alina ridetas
« Multaj homoj demandis pri tio.
Sed pri tio povas paroli nur mia viro.
Li scias multe pri nia kaj via planedo. »
...............Estas kvieto.................
Antaŭ al vi staras arbo - ĝiaj florojn flaras
Kelkaj burĝonoj estas fermitaj
kelkaj burĝonoj estas malfermitaj.
Nino kaj Nina antaŭsentas
ke nun ili ekscios pri la problemo
de sia planedo Erde.
Post tre longa paŭzo
kaj en la granda kaj profunda silento
komencas Alino:
« Mi konas la historion de via planedo.
Kaj memkompreneble
multajn historiojn pri la kreado de via panedo.
Multaj popoloj kredas je Dioj kaj Diinoj.
La kristana eklezio diras -
la Dio donis al Adam kaj Eva ekzamenon
kaj ili fiaskis en ĝi. »
« Tio estas la prapeko kaj
tiun pekon heredas nun ĉiuj homoj. »
« Jes - Nino vi pravas. »
« Mi neniam komprenis tion. » diras Nina
Tio estis antaŭ milionoj da jaroj.
Kaj kiu scias ĉu estis reala. »
« Kara Nina - tiu rakonto volas klarigi
la kaŭzon de la peko kaj de la malbono.
Sed tiu rakonto havas malfacilan eraron. »
« Kian eraron - mi ne komprenas...
ahh .. mi antaŭsentas..»
« Nu do - kion vi antaŭsentas? »
« Mi supozas - la diablo estas pli forta ol la Dio.
Sed ĉu ne devus esti la plej potenca la Dio aŭ la Dioj kaj Diinoj.
» Tio ja estas dilemo.
La katolika religio diras - kara Nina
'
Ni povos al vi helpi.
ĉar ni havas la kontakton -
la solan kontakton -
kun la Dio kaj kun la Dia Filo.
Kaj ni povos helpi - solvi tiun dilemon. »
« Tion faras la sacerdotoj. »
diras Nino.
« Vi pravas - Nino -
sed bedaŭrinde tion faris multaj religioj
oni verkis hierarkion.
Kaj ofte estis la sacerdotoj eĉ regnestroj.
La estro de la granda religio
nomiĝas sin 'sekvanto de la diofilo'
Sed kontraŭe kun siaj adeptoj
li vivas en grandioza palaco
kaj ornamas sin
kun belegaj sed konservativaj kostumoj. »
» Bedaŭrinde ekzistas militoj kun mortintoj kaj detruoj
« Jes - bedaŭrinde vi pravas - Alino. »
_________________________
« Sed - nun do - diru al ni -
Kiel estas ĉe vi.
Ĉu estas malpli komplika ol ĉe ni. »
« Kara Nina - kara Nino
Ĉe ni ne ekzistas religioj
ne ekzistas kredo al Dio kaj al Dioj kaj Diinoj.
Tio estus por vi
nekutima - fremda kaj nekredebla
Sed tio estas realo.
Kaj pro kio
Nia vivo sur nia planedo estas por vi jam la ĉielo.
Ne ekzistas
militoj - malsategoj - malsanoj - malriĉeco.
Por diri pozitive:
ni ĝojas vivi - ami - festi - vojaĝi - 'labori'.
- ni flegas tradicion - ni kreas novaĵojn.
Ni povas materialigi kaj dematerialigi.
Vi jam spertis ĉe ni.
Por vi ni estus ja Dioj kaj Diinoj.
Ni ne vidas tion tiel.
Rigardu
Ni vojaĝas al aliaj planedoj.
Kaj la estaĵoj de aliaj planedoj nin vizitas.
Kelkaj estaĵoj estas pli evoluitaj ol ni.
Tio estas certe por vi malfacila por kompreni.
Ni estas pli evoluitaj ol vi.
Ĉiuj evoluas - vi - ni - la universo.
Ĉar vi estas ne pli malbonaj ol ni.
Ekzemple
ekzistas bebo kaj pli poste adolto
La bebo ne estas pli malbona ol la adolto.
Tute precize.
La samo validas por
viaj religioj - ideologioj -
kaj ankaŭ eĉ por vi .
Tial ne estas necese batali
por la plej bona religio - la plej bona ideologio
Ne ekzistas la konvinko 'solfeliĉego'.
Finfine estus
paco kaj harmonio sur via planedo.
....Estas kvieto....
Dum la sama momento ekaperas
la bildo de tiu ĉi planedo
- kiun je mateno -
ili vidis unuanfojon.
Kiom longe estis
....estas hieraŭ - antaŭhieraŭ - antaŭ unu semajno....
Ili ne sentas la 'tempon'
Ilia planedo estas malproksima
tre malproksima.
Malrapide vekiĝas Nino kaj Nina
....kiel poste longa kaj profunda revo....
Finfine Alinino diras mallaŭte
« Ĉu vi povas nun ankoraŭ imagi
ke ekzistas en la universo
nur unu Dio - aŭ unu Dio
kiel tri virseksaj personoj.
Por ni estas neimagebla.
Post tre tre longa paŭzo
diras Nino kaj Nina
« Ĉe vi estas ĉio
tiel simpla kaj nekomplika kaj memkomprenebla. »
« Io daŭras ian tempon
Ankaŭ la homaro sur via planedo scipovos tion.
Kaj multe da homoj komprenas jam. »
« Ni dezirus - vi pravus - Alinino. »
« Ni amas vin -
kaj multaj de vi ekamas nin. »
Ankaŭ mi enkarniĝos
en la korpo de virino.
Ni ne venos kiel vivaĵoj
kiuj detruas kaj mortas
Ne - ni venos al vi
kiel sciantoj kaj amantoj.
Ni al vi helpos.
Sed pri tio ni povos interparoli aliafoje. »
Post la malgranda paŭzo diras Nina konsidereme
« Mi elkore dankas vin por la
tre novaj kaj neatenditaj komprenoj.
Ni povas esperi pri nia planedo. »
« Jes - vian planedon atendos nova printempo
.
Certe - tute - certe. »
Teksto kaj fotoj de Albert Jäger
la foto de 'Aliamondo' de Arne Jäger
Traduko per helpo de Norberto Karbe
kaj Teresa Nemere
Logogrifo de Ines
15a parto - Alino parolas pri la universala kaj planeda konscienco
Sign-in to write a comment.