"La simbolo de l' amo"
Marie Hankel
Rozujo sovaĝa, simbolo de l'amo,
en vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte
rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
Mallaûte tre dolĉa voĉeto elsonas:
Silentu - silentu - mi dormon bezonas
min nutras denove patrino la tero
pacience atendas mi ĝis la somero.
Dormantan rozujon printempo vekigis
somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho - donu al mi nun kroneton belfloran.
girlandon balancan kaj brilekoloran!
Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian
mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
pro amo mi miajn floretojn defendos
pro amo mi miajn pikilojn forsendos.
mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
pro amo mi miajn floretojn defendos
pro amo mi miajn pikilojn forsendos.
Al vento ĝi florofoliojn oferis
aûtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo simbolo de l'amo vi restas
pacienca, alloga, kuraĝa vi estas.
aûtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo simbolo de l'amo vi restas
pacienca, alloga, kuraĝa vi estas.
Manfredo sagt:
Übersetzung für Nicht-Esperantisten: Marie Hankel lernte Esperanto im Jahre 1905 und wurde bekannt als erste Esperanto-Dichterin der Welt.
Sie war Mitbegründerin der ersten Esperanto-Gruppe in Dresden und Mit-Organisatorin des 4. Esperanto-Weltkongresses, welcher 1908 in Dresden stattfand.
Während des Esperanto-Weltkongresses in Barcelona im Jahre 1909 bekam Marie Hankel den ersten Preis für ihr Gedicht "Das Symbol der Liebe" bei den "Internationalen Blumenspielen".
Sign-in to write a comment.