Matena renkonto
Estas mallaŭte kaj daŭre hele
kompleza etoso situas sur la lando
varmas kaj iom ventas
poste iom da tempo brueto
....kiel de paŝoj....
De malantaŭ la roko venas du personoj
la juna viro kaj la juna virino
vestitaj en longaj kaj brilantaj kostumoj
- similaj al hindaj sarioj -
hele blua la kostumo de la virino
hele verda la kostumo de la viro
la vizaĝoj estas brunaj
la haroj tritikflave brilantaj
haroj kaj kostumoj estas ventumitaj
ili estas ne surprizitaj
ke Nina kaj Nino ankoraŭ dormas
ili ridetas unu al la alia
ili eksidas genuside antaŭ ambaŭ dormantoj
La viro tusetas - la duan fojon
Nino malfermas la okulojn
li ne vidas ambaŭ
la viro tusetas - la trian fojon
Nino turniĝas al la flanko
li ekvidas ambaŭ
ektimigite li tuŝas al Nina
ŝi ankaŭ vekiĝas
Nino faras kapmovon antaŭen
Nina senvola prenas lian manon
« Ne timu - ni volas saluti »
la juna viro kruzas siajn manojn antaŭ sia brusto
li kliniĝas malmulte
li levas la kapon
li rigardas ilijn - kaj diras
« Ni atendis vin
vi volas konatiĝi kun nia lando
vi estas ĉi tie fremdaj
ni montros al vi nian landon »
kaj li rigardas al la virino je sia flanko
Li parolas trankvile kaj komplezema
Nina kaj Nino prenas konfidencon.
Malrapide kaj heziteme repondas Nino:
« Vi komprenas nian surprizon
sed mi volas efektive
viziti vian landon
vi komprenas
ni estas mirigitaj -
ĉi tie homojn trovi
kiuj parolas nian lingvon »
kaj ili sekvas internan senton
ili leviĝas - ili ridetas
ili proksimiĝas
donas manon en mano
spontane ili fidas
timemo malaperis
estas nur faciliĝo kaj ĝojo
« Nun - iru » diras la juna viro gajeme
li ridetas al Nina kaj Nino
sub vasta kaj blua ĉielo
ili promenas en
larĝan - verdan - florantan plataĵon
Kaj tiel ili iras valen
maldekstre la juna viro - apud ili Nina
poste Nino kaj dekstre la juna virino
estas mallaŭte - la irado estas facila
ili ne ŝvitas
la suno brilas - sed ŝajnas
ke la lumo venas el la tero
Post mallonga promenado ili venas en malgrandan valon
flanke verda muro kun multaj blankaj floroj
la juna viro rigardas kompleze al Nino kaj Nina
« Estas malfacila sen nomoj »
tiel komencas la juna viro
« Jen - mia nomo estas Leon
kaj la nomo de mia akompanantino estas Leoni »
« Mia nomo estas Nino kaj
la nomo de mia fratino estas Nina »
Hezite komenĉas Nino
« Leon - tio estas ĉe ni leon
kaj oni diras pri ĝi
ke ĝi estas la reĝo de la bestoj »
« Mi scias » respondas Leon
« Mi scias eĉ - kiel li aspektas »
« De kie vi scias »
« Mi opinias » respondas Leon
ke mi rakontu iom de nia vivo
por vi estos multe nova kaj eksterordinara
Jen - tie estas benko
ni eksidu kaj ni havos belegan elrigardon »
ili eksidas - kaj Leon rakontas
pri iliajn vivojn.
Text und Fotos de Albert Jäger
Traduko per la helpo de Norberto Karbe kaj Lars Sözüer
Horizontoj - parto 1.3
Sign-in to write a comment.