de
- fr
- eo/cz - en - es - cn - rus - jap

Kiom da vivoj - rakonto





La lasta renkonto kun la saĝa viro kaj la saĝa virino
tre imponis Jan kaj Janina
tiel ke ili ofte parolis pri tio

ankaŭ kun iliaj geamikoj
«ĉu vi scias» diras Jan tage « mi jam konsciiĝis
ke mi jam devus havinta multaj vivoj
sed iom scivolema mi jam estas
je tiu aŭ alia antaûa vivo
ĉu vi scias - Janina - ĉu oni povis ekscii tion »
« Jes - tion mi ankaŭ jam ŝatus scii
sed iom da timo tamen mi havas
kiu scias ĉio videblas »
« nun - ni povus foje demandi la saĝan viron
bedaŭrinde ke li ne nomis sian nomon »
Jan iom petolema ridetas»
« kial vi ridetas - Jan »



« Mi havigis dum lasta renkonto lian poŝtelefonan numeron »
«kaj tion vi nur nun diras »
« ĝi devus esti surprizo
nun do - li opiniis
per helpo de moderna tekniko pli faciliĝas
povi atingi min
kaj por vi mi ĉiam havas tempon »
« nun do - sed nun rapide »
« jes - jes - nun devus esti rapide
sen nenia zorgo ankoraŭ hodiaŭ mi alvokos »


dirita - farita
Jan interkonsentas kun la SAĜA VIRO tempon kaj lokon
sekvanta tago demandas Janina
« Jan - ĉu vi havas limtagon »
« jes - mi havas - estas surprizo
sed ĝis semajnfino vi devas havi paciencon »
« tio ne estos facila
kaj kie ni renkontos - se mi rajtas demandi »
« granda sekreto - pli mi ne malkaŝas »


ankoraû neniam ili sentis semajnon tiel longe
fine venis dimanĉo - ambaû ili ekiras
«kaj kien ni iras nun » scivolemas Janina
« ni renkontas ĉe 'Ŝtona kanjono' »





Nun tiu 'Ŝtona Kanjono' kiel oni ĝenerale nomas ĝin
ne estas ne malproksime
Baldaŭ ili ĉeestas
Jam de malproksime ili ekvidas la saĝan viron
ili salutas sin denove kiel kutime
elkore per kiso sur ambaŭ vangoj
« bele - revidi vin»
« jes - jam tutan semajnon ni jam ĝojis je la revido »
Venu ni iom promenos
- poste ni priparolas pri via problemo »

ili paŝas longan stuparon malsupren en la kanjonon
ambaŭ flanke altiĝas sablaj ŝtonaj rokoj




malgrandaj kaj grandaj arboj kreskas en la kanjono
kelkfoje eĉ krudaj rokoj
ie interne ili stabiligis sin





la vojo serpentigas sin laû longe de rivereto



baldaŭ ili venas al roka podego



falinta ŝtono enpinĉigis sin
tiel ili iras tra la kanjono




ili estas impresata de la kvieto
la verdaj kaj brunaj makuloj
de la suntrafluitan muskon
malgranda benko invitas por sidi





« Jes » tiel komencas la saĝa viro post malgranda spirpaŭzo
« vi volas ion scii pri viaj pasintaj vivoj
pri tio mi jam povas ion rakonti
sed ĉu vi estas konsciaj
ke vi jam havis multajn vivojn »
« jes - pri tio ni jam pensis
kaj dum la lasta renkonto
via virino jam preskaŭ bone klarigis
sed imagi ni nur malfacile povas »
opinias Janina iom hezitema
« ĉu vere oni povas ion ekscii »
« o - jes - certe
antaû miloj da jaroj ekzistis en ĉiu popolo
saĝaj virinoj kaj saĝaj viroj
ili kontaktis kun aliaj mondoj
sed la scio malaperis dum la tempoj »

« Kial - kial la scio pri tiuj aferoj perdiĝis »

pripensema respondas la SAĜA VIRO

« La homoj konvinkiĝis
ke tiu scio ne estis necesa
por vivi tie ĉi ili opiniis
estus pli bone plene koncentriĝi je la tera vivo
kaj - ĉirkaŭrigardu - ĉu la plej multaj homoj ne vivas kiel »

« tio jam pravas » respondas Jan
« kaj kion vi opinias - Janina »
« kara SAĜA VIRO - ĉu maljustas
havigi scion pri unu aŭ du vivoj »
« neniam - tio estas tute normala deziro
kaj hodiaŭ ĉiam pli da homoj havas tiun deziron.

nun - bona

Jan- vi estis en via lasta vivo antaŭ ĉirkaŭ 95 jaroj juna viro
tiam komencis la granda milito
plene entuziasme vi eniris la militon
sed ĝi ne daŭris longe
la detruoj kaj la
murdoj



vi kontraŭstaris en la plej profunda interno de la koro
la ĉiutaga preskaŭ hora timo pri via vivo vi ne plu eltenis
kaj poste venis la momento - dum kio vi nur volis esti - morta
vi eliris la tranĉeon - kaj sciis - oni mortpafus vin




...kaj tiel okazis...

- kvieta estas - tute kvieta -



poste diras Jan - interne movita
« nun mi komprenas - kial mi ankoraû profunde en mi
- kelkfoje - sentas ne klarigeblan timon
kaj kial mi - kelkfoje -
estas tiel malgaja
Ĉie en la mondo ankoraû ekzistas
militoj kaj murdoj kaj detruoj
kaj eĉ en la televido
montriĝas la teruraj bildoj

sed nun mi ankaŭ komprenas
kial mi ĝojas ĉiutage
kaj en pli paca ĉirkaŭaĵo rajtas vivi »
« Tie ĝi estas » diras la saĝa viro mallaŭte
tiaj teruraj spertoj vi ne plu devos havi »

trankvile Janina aŭskultas
« sed oni ne nur malfacilaj vivoj vivis »

« Ne - certe ne - » respondas la saĝulo
« vi estis en tiu terura milito flegistino -
vi decidiĝis - minimume iom da mizero forigi -
vi flegis vunditojn »
« nun mi ankaŭ scias -
kial mi insiste estiĝis infanvartistino -
mi volis flegi sanajn kaj malgrandajn infanojn »
« Tiel ĝi estas - vunditaj plej ofte junaj viroj
vi sufiĉe vidis »


la saĝa viro pauzas

Vi ambaû vivis multaj - belaj - bonaj - kelkfoje aventuraj vivoj komune
eksistas kunligo trans multaj vivoj
ne estas hazardo - ke vi retrovis vin
nun vi povas vivi kvietan per amplenigita vivo »

« Ankoraû mi havas gravan demandon »
Jan nepre volis demandi
« Kiom da vivoj ni jam havis sur tiu planedo »
....nun li eligis ĝin....


Post longa paŭzo
ame li alrigardas Jan kaj Janina

« Vi - mia kara Jan - havis 643 vivoj sur tiu planedo
kaj vi - kara Janina 346 vivoj
eble vi imagas tion tre multe
sed por la tempokadro de la universo ĝi estas ne tro multe
vi forgesis
la universo estas pli GRANDA kaj IMPONA
kiel vi povas imagi dum tiu vivo

ĝenerale li daŭrigas
bezonas via - MI - pluajn vivojn
por akiri koncernaj kapabloj
kaj atingi
memkomprenebla facileco kaj facilmoveco de la vivo

Kion vi pensas
kial jam malgranda infano
kun iom da plej granda memkompreneblo
ĝojo facileco ion faras
por plej granda mireco de la plenkreskuloj
- Mozart - jam kiel infano estis muzika fenomeno
nur por nomi unu homon
sed tiu fenomeno ekzistas ĉie
same ĉe viroj kiel virinoj
finante mi ankoraŭ volas diri
la plej multaj vivoj tie ĉi sur tiu planedo estis

belaj - harmoniaj - plenigitaj - vivoj

Tio validas por ĉiu viro kaj por ĉiu virino




la suno brilas en la kajonon
sur kreskita musko
subite al ambaû estas konscienca
ankaŭ ilia nuna vivo havas profundan kaj belan sencon.
« Lasu nin ekstari » opinias lasaĝa viro post momento
mi restas loĝigita en via proksimeco
ĉar mi scias - vi havas ankoraû multaj demandoj
la vivo restas ekscita.
Malrapide ili reiras tra la kanjono
ankaŭ ĝi heliĝis




ili poste ili venas al urbeto apud la rivero

la saĝulo adiaŭas - mangestas -
iras malsupren al la pramo
kaj la pramo portas lin
kun multaj aliaj homoj al la alia bordo



Jan kaj Janina mangestas al li por adiaŭo
ili sidiĝas sur benko
la suno brilas varme kaj hele
la ondoj arĝente scintilas
kaj ili imagas tiel.

tiu bordo estas ilia nuna vivo
kaj la alia bordo
...tie ja estos iliaj futuraj vivoj...


teksto kaj fotoj de Albert Jäger
traduko de Norbert Karbe