Mi legis jenan mesaĝon en Liberafolio.org:
Ret-Info ĵus informis en soc.culture esperanto ke en la portalo Esperantujo.org de Janko Luin aperas jena mesaĝo: "Post du mortintaj serviloj en unu monato, mi decidis ne plu havi servilojn en mia hejmo. Malfeliĉe, tio signifas ke mi ne plu havas la rimedojn vivteni la retejon esperantujo.org. Mi devas konfesi, ke miaj planoj por esperantujo.org estis multe pli grandaj ol la fina rezulto. Tamen, mi volas elkore danki al ĉiuj kontribuantoj: sen vi, vere ne estus esperantujo.org... Janko Luin - janko@luin.se " Do, finfine la E-Librejo, trezoro de Esperantio, malaperis. Ĉu ne eblus savi ĝin en servilo dependanta de sekura esperanta institucio?
Fakte de post la translokiĝo de esperanto.se mi ne plu povas facile elŝuti la e-librojn de INKO, tial venas al mi ideo pri fondi e-librejon en mia ipernity-retejo, ĉar mi estas pro-membro kaj rajtas alŝuti dokumentojn senlime.
Kompreneble ĉiuj vizitantoj rajtos elŝuti la librojn el la e-librejo, por tiu celo mi faros liston kun ligoj en mia blogo.
Por fondi la e-librejon mi planas:
1. Serĉi e-librojn por alŝuti al ipernity. Se vi havas e-librojn, aŭ se vi scias kie estas e-libroj, diru al mi.
2. Fari novajn e-libroj en formato PDF aŭ CHM. Se vi volas eldoni elektronike vian verkon, aŭ se vi volas kunlabori kiel redaktoro, kontaktu min.
Nun mi jam kolektiĝis ĉirkau 600 e-liboroj kaj gazetoj, ĉu vi povus helpi min por realigi la planon?
Antaŭdankon al ĉiuj helpemuloj!
Mia retpoŝto: tefloro@yahoo.com.cn
bonvolu uzi miajn tradukojn, B.Traven: "La Mortula ŝipo" kaj Bukowski "Kie brulas, ĝentlemanoj", rigardu en www.karapaco.de
Krome vi povus uzi de B.Traven: "La ĉaro". Plia traduko de mi. Ĉiuj tiuj libroj bezonus eldonanton!
Cetere, koran dankon pro la Olimpiaj Ludoj en Pekino, mi tre ĝuis la tagojn televide! Estis giganta kaj impresega konkurso!
Zhang Xuesong (雪松) has replied to Hans-Georg Kaiser clubAntaŭdankon por via kunlaboremo!
62.216.16.114/8/profitulo.html
eble la tradukinto konsentos disponigi ĝin al via valora kaj utila projekto.
Cetere, ĉu sciencaj bildstrioj konvenus al vi por via e-Librejo?
Ni estas nun tradukantaj la sciencajn bildstriojn de S-ro Jean-Pierre Petit (kiujn li metis al publika senpaga dispono, kaj vokas ke oni traduku ilin al kiel eble plej da lingvoj:
www.savoir-sans-frontieres.com
kvin estas jam esperantigitaj (du jam surrete, tri pliaj pri neeŭklidaj geometrioj, entropio, kaj la praeksplodo, dum reviziado).
Sign-in to write a comment.