La Vivo de l' Homo


    Dio kreis azenon kaj diris al ghi: Vi senchese laboros kun shargho de mateno ghis vespero, kaj vi manghos nur herbojn, kaj vi ne havos intelekton. Kaj vi havos 50 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas azeno! Kaj la azeno diris: Mi estas azeno, sed 50 jaroj da vivdauro estas tro longa, kaj sufichas por mi 20 jaroj! Kaj Dio donis al ghi 20 jarojn da vivdauro.
      Kaj Dio kreis hundon kaj diris al ghi: Vi devas gardi hejmon por homo, kaj vi estas la plej fidela amiko de la homo, kaj vi nur povas manghi chion kion donis al vi la homo. Kaj vi havos 25 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas hundo! Kaj la hundo diris: 25 jaroj estas tro longa, kaj sufichas por mi 10 jaroj! Kaj Dio donis al ghi 10 jarojn da vivdauro.
      Kaj Dio kreis simion kaj diris al ghi: Vi devas salti tien kaj reen sur arboj, kaj faros malsaghajhojn por amuzigi homojn. Kaj vi havos 20 jarojn da vivdauro, kaj via nomo estas simio! Kaj la simio diris: Dio, 20 jaroj estas tro longa, kaj sufichas por mi 10 jaroj! Kaj tion ankau konsentis Dio.
      Kaj fine Dio kreis homon kaj diris al li: Vi estas homo, la nura prudenta estajho sur la tero, kaj vi regos la mondon. Kaj vi havos 20 jarojn da vivdauro. Kaj la homo diris: Dio, mi estas homo, sed ne sufichas por mi 20 jaroj da vivdauro, kial vi ne donas al mi la 30 jarojn forlasitan de' l azeno, kaj 15 jarojn forlastitan de' l hundo, kaj 10 jarojn forlasitan de' l simio? Kaj tion konsentis Dio.
      Kaj de tiam, la homo travivis 20 jarojn kiel homo. kaj post la edzigho travivis 30 jarojn kiel azeno kun shargho. Kaj kiam liaj idoj vivis for de la hejmo, dum 15 jaroj li gardis la hejmon kaj manghis chion, kion donis al li iu ajn, kaj poste, iom post iom li maljunighis kaj emeritis. Kaj en la lastaj 10 jaroj li iradis inter la idoj kaj la hejmo, kaj faris malsaghajhojn por plezurigi siajn idojn. 

--tradukis Deodaro