Ekde la 3a de julio mi ekinstruas Esperanton al mia filino, uzante la lernolibron Moderna Esperanto por Infanoj kompilita de prof Li Weilun.

La lernolibro konsistas el 18 lecionoj, kaj estas tre taŭga por mia 10jara filino. Laŭ mia plano ŝi lernos unu lecionon en tri tagoj kaj finlernos la tutan libron antaŭ la someraj ferioj (ĝis aŭgusto).

Mi esperas ke ŝi povas korespondi kun aliaj infanoj dum la lernado, se via infano ankaŭ lernas Esperanton, kontaktu min por la amikeco.

Jen la retejo de mia filino en ipernity:

www.ipernity.com/home/36454