--- sonete esp-igis Guozhu 2008-05-15 

Kiam la neĝblovado revenan vojon baris,
ni helpe nin varmigis per korpoj reciproke.
Kiam suverenecan defion oni faris,
ni glavon elingigis akra anti-provoke.

Kiam la olimpikan torĉon fiul' malgloris,
ni ĉiuj solidare defendis senhezite.
Kiam la vivojn de infanoj viruso voris,
ni savis tuj kompense per amo malevite.

Kiam la trajnoj sturmaj fatale eltrakiĝis,
ni interhelpis unu alian sin-depende.
Kiam la tero nun en tertremo disŝiriĝis,
ni brave hakis al ni la vojon monto-fende.

Kuraĝu fronte al la suferoj eĉ sen finoj,
kaj firme tenu rekta la spinon de ni ĉinoj!

献给坚强的中国!

当风雪阻断归路, 我们彼此取暖!
当主权面对挑战, 我们亮出利剑!
当圣火遭遇屈辱, 我们义无反顾!
当病毒吞噬生命, 我们用爱弥补!
当列车冲出轨道, 我们竭诚互助!
当震撼撕裂大地, 我们开山辟路!
勇敢面对磨难,挺起中国人的脊梁!
加油,同胞! 加油,中国!