“Sub Peza Ŝarĝo, Tintil’ Kamela Sonadas Tutan Vojon”

— Skribite ĉe la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
Wang Chongfang

Dum tiu tempo miaj familianoj donis al mi grandan helpon. Mia edzino prenis sur sin preskaŭ ĉiujn mastrumajn aferojn. Ŝi faris ĉiajn laborojn interne kaj ekstere de la domo ludante la rolon kiel de virino, tiel ankaŭ de viro. Multaj emeritaj mezlernejaj instruistoj dediĉas siajn restantajn jarojn al la plua laboro, dungite kiel privata instruisto. Por mi, kiu estis anglalingva instruisto de abiturienta klaso en supera mezlernejo antaŭ la emeritiĝo, labori kiel privata instruisto de la angla lingvo por kroma enspezo ja estas afero facila, tute senpena. Sed, por ke mi povu koncentri min sur la kompiladon de la vortaro, mi rezignis ĉian lukran okazon kaj rifuzis ĉiujn invitojn. Iuj diris, ke tiel agante mi estas tro stulta. Jes, stulta mi estas, kaj tamen, en tiu ĉi mondo nia, ĉu ne ĝuste dank’ al “stultuloj” multaj valoraj aferoj estas faritaj? Por plenumi ion gravan ofte oni ja bezonas ian “stultecon”. Tiun veron mia edzino komprenas kaj helpis min tute senplende. Mia filo servis al mi kiel “inĝeniero” pri vartado de komputilo. Kiam mi komencis uzi komputilon, ĝi ne obeis min kaj ofte paneis pro mia misfunkciigo. Ĉiufoje, kiam ĝi strikis kontraŭ mi, mia filo tuj venis forigi por mi la ĝenaĵon aŭ ripari la paneon, kio certigis, ke mia kompilado neniam estos damaĝita de komputila akcidento.

Kun la paso de la tempo miaj korpo kaj menso pli kaj pli malfortiĝis, des pli, ke la longatempa penlaboro trolacigis min. La eraroj kaj senatentaj preterlasoj en la vortaro, kiuj estis senĉese malkovrtaj en la foj-refoja reviziado, pli kaj pli klare konsciigis min, ke tio, kion mi prenis sur min, estas tasko tro peza por mi, tasko, kiu estos neniam plenumita en perfekteco, kaj mi estos por ĉiam obsedata de bedaŭro. Tre povas esti ke, post kiam la vortaro estos eldonita, mi fariĝos objekto de kritikoj kaj mallaŭdoj de la publiko, sed mi neniam pentos pri tio, ĉar, malgraŭ ĉio, mi ja finplenumis tion, kion mi devis entrepreni. Ĉiu afero devas esti prove farita de iu je la unua fojo. Sukceso aŭ malsukceso povos fariĝi sperto aŭ leciono por estontoj kaj, en tiu ĉi senco, ĉiaj penigaj laboroj kaj ĉiaj suferoj estas eltenindaj. Mi ne kuraĝas pretendi esti tiel oferema, kiel diras la sentenco: se mi ne iros en la inferon, kiu do? Sed almenaŭ la spertoj akumilitaj de mi kaj la eraroj en mia vortaro malkovritaj certe povos servi kiel averto por evitigi al la estontaj vortar-kompilantoj ĉirkaŭvojon. Estas certe, ke en mia vortaro ankoraŭ kaŝiĝas centoj da aŭ miloj da eraroj kaj senatentaj preterlasoj, sed, laŭ mi, post kiam ili estos malkovritaj, jam evidentiĝos la ĝustaĵoj. Eble tio estos mia sola “merito”. La novaj vortaroj estas ĉiam pli bonaj ol la malnovaj. Mi do volonte lasu al la estontoj grimpadi pli alten starante sur miaj ŝultroj.

(daŭrigota)