"SUB PEZA ŜARĜO, TINTIL’ KAMELA SONORAS TUTAN VOJON"
— Skribite ĝuste antaŭ la eldoniĝo de Granda Vortaro Ĉina-Esperanta
Wang Chongfang

Por plenumi la bezonon de ĉinaj esperantistoj je sufiĉe granda ĉina-Esperanta vortaro kaj ankaŭ por levi la ĝeneralan akademian nivelon de Esperanto, mi decidis kompili GrandanVortaron Ĉinan-Esperantan surbaze de la leksikona materialo akumulita dum mia longa studado. Mi bone konsciis, ke tio estos malfacila, ekstreme peniga laboro kaj ke, unu fojon entreprenite, la laboro forglutos la plejparton aŭ eĉ la tuton de la restaj jaroj de mia vivo kaj senigos min je la rajto ĝui liberan tempon kaj ĉiajn amuzojn. Por tio mi devos havi tian firman volon koncentri la tutan menson al mia laboro, volon, kian havis siatempe Bodhidharma* por la dekjara meditsidado kontraŭ muro, elteni la longatempan solecon kaj sidadi sur “malvarma benko”, t.e. fari laboron enuigan kaj penigan, sed sendankan, alie mi neniel povos daŭrigi la laboron ĝis la fino. Komence mi ankaŭ ŝanceliĝis, ne pro tio, ke al mi mankis volforto, sed pro timo, ke eble mi ne povos elporti la grandan konsumon al miaj korpo kaj menso dum la longatempa laboro (ĉar tiam mi suferis kardiovaskulan malsanon, havante altan sangopremon kaj troan sangograson, kun malsupraj membroj ŝvelintaj). Sed mia timo finfine estis venkita de mia decidemo kaj firma volo. Senhezite, senkonsidere pri la sekvoj, mi komencis la maratonan, penigan laboron, kiu elmetis al provo miajn volon, intelektan kapablon kaj ankaŭ fizikan forton.

Mi faris la firman decidon kompili relative grandampleksan ĉinan-Esperantan vortaron ja ne el mia blinda memfido, nek el aroganta malmodesteco. Sur la enirejo de Templo de Apolo en la helena urbo Delfo estis skribita la frazo: “Konu vin mem!”, kiu signifas, ke oni devas ĝuste taksi sin mem aŭ koni siajn limojn. Mi faris analizon de miaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj koncerne la kompiladon de la vortaro. Miaj avantaĝoj estis: unue, mi lernis Esperanton dekojn da jaroj, tralegis PIV-on, PAG-on, la Esperantan tradukon de Biblio, la plejparton el Zamenhofaj verkoj kaj multajn verkojn de aliaj Esperantaj klasikuloj; due, mi faris grandan kvanton da notoj sur slipoj pri uzado de Esperantaj vortoj, kiuj povos servi kiel fontmaterialo por la kompilado; trie, mi sisteme studis Esperantajn idiotismojn kaj proverbojn kaj tradukis ilin en la ĉinan lingvon, kiuj ankaŭ povos servi kiel fontmaterialo; kvare, mi partoprenis la kompiladon kaj kontroladon de Esperanta-Ĉina Vortaro kaj estis certagrade sperta pri vortar-kompilado; kvine, mi havis certagrandan lingvistikan klerecon: la fako, kiun mi studis kiel studento en supera lernejo, estis la ĉina lingvo kaj mia profesio estis anglalingva mezlerneja instruisto kaj, krome, mi ellernis ankaŭ la rusan, francan kaj japanan lingvojn, kaj iomete sciis la latinan lingvon, kun la kapablo konsulti il-librojn en la supremenciitaj lingvoj kaj kun sufiĉe da konado de la kulturoj Orienta kaj Okcidenta; sese, mi havis sufiĉajn tradukajn lertecon kaj praktikadon kaj Esperantigis Analektojn de Konfuceo, la romanon Kamelo Ŝjangzi, la biografion Profilo de Zhou Enlai kaj aliajn librojn; sepe, mi, kiel libroamanto, havis hobion de librokolektado kaj posedis multajn diverslingvajn fakajn kaj nefakajn vortarojn kaj referencajn librojn, kiuj povos servi al mi por konsultado. Miaj malavantaĝoj estis: unue, malgraŭ ĉio, miaj personaj kapabloj, tempo, energio kaj ankaŭ miaj lingvaj klereco kaj ekzerciteco kaj enciklopediecaj scioj estis limigitaj kaj sekve nesufiĉaj por kontentigi la postulojn de la kompilado de granda vortaro; due, mankis al mi ideala medio, t.e. mankis bonaj materialaj kondiĉoj por vortarkompilado kaj mi, en mia izoliteco, iafoje neeviteble estos atakata de animsoleco; kaj kiam mi havos kaprompajn demandojn, mi povos turni min al neniu kun peto por konsulto aŭ helpo (ĉi-lasta malavantaĝo malaperis tiam, kiam mi komencis uzi komputilon kaj la interreton por la kompilado). Por venki malfavorajn faktorojn kaj certigi la sukcesan finkompiladon, mi povis fari nenion alian dum la kompilado, ol plifirmigi mian memfidon kaj peni kompensi la nesufiĉecon de miaj kapabloj, klereco kaj inteligenteco per diligenta laboro, plene utiligante ĉiun minuton el mia vivo tiam, kiam aliaj ĝuas ripozon aŭ amuzojn, por labori super mia kompilado kaj samtempe diligente lernadi. Mi ellaboris la planon: en la unua stadio, kiu daŭros du jarojn, mi kolektos kaj ordigos materialon por la kompilado; en la dua, kiu daŭros ses jarojn, mi verkos la artikolojn de la vortaro; kaj en la tria, kiu daŭros du jarojn, mi faros korektojn al la manuskripton kaj poste netigos ĝin.

Feliĉe, mia sanstato kontraŭ atendo iom post iom reboniĝis dum la kompilado. Eble miaj firma decido kaj obstina volo tuŝis la Ĉielon, kaj Li kaŝe helpis min. La stabileco de mia sanstato estis la ĉefa garantio de la sukcesa finplenumo de la plano. En la komenca periodo mi ne uzis komputilon kaj eĉ nenia ideo pri ĝia uzo venis al mi en la kapon. Iutage s-ro Lin Liyuan, mia Esperanta amiko, vizitis min kunportante komputilon el Guangzhou kaj donacis ĝin al mi. Li persvadis min uzi komputilon en la kompilado. Dank’ al lia instigo mi ellernis tajpadon de ĉinaj ideografiaĵoj kaj la uzon de la komposta programaro Fangzheng, kiu estis tre potenca programaro, povanta plenumi ĉiajn funkciojn de tekstotraktado kaj kompastado de komplikaj ĉinlingvaj kaj alilingvaj tekstoj. Mi estis devigita ellerni uzi ĝin, ĉar nur ĝi povis kontentigi la teknikajn postulojn de kompostado de mia vortaro. Ekuzinte la komputilon, mi havis tian senton, kvazaŭ tigro ricevus flugilojn, kaj de tiam la kompilado multe plirapidiĝis kaj mia laborefikeco evidente plialiĝis, kio evitigis al mi ripetadan laboron en la posta netigo de la manuskripto. Sen la helpo de la komputilo, por tiel diri, estus preskaŭ neeble finkompili laŭplane la vortaron nur per mia persona penado.

Pri la uzo de la programaro Fangzheng mi volas diri ankoraŭ kelkajn vortojn. La tiama Fangzheng estis funkciigata pere de la operaciada sistemo DOS, kaj la uzo de la programaro, kiu estis destinita por profesiaj fakuloj de eldonejo aŭ presejo, estis tre komplika. Por funkciigi ĝin mi devis parkerigi multajn komandojn kaj instrukciojn, kio estis por mi, maljunulo pli-ol-60-jara, ne facila afero. Tiam mi havis neniun alian elekton, ol uzis tiun programaron, ĉar la kompilado de mia vortaro estis diferenca de kaj pli komplika ol tiu de ordinaraj libroj. En la vortara teksto estis uzataj diversaj signoj kaj diverstipaj literoj kaj ĉinaj ideografiaĵoj kun malsamaj grandecoj, kaj la ĉinaj ideografiaĵoj de la artikoloj devis esti indikitaj per apudmetitaj fonetikaj signoj kaj, krome, ankaŭ estis necese doni al ĉiu paĝo apartan paĝosupron propran al la vortaro, ktp. ktp., kaj tial ĉiuj ĉi tiuj teknikaj problemoj estus nesolveblaj, se mi uzus la tekstotraktan programaron WORD en mia kompilado. Por solvi la suprediritajn problemojn mi povis fari nenion alian ol diligente lerni la uzon de la komposta programaro Fangzheng malgraŭ mia maljuneco. Imagu nur: se mi tiam entajpus la tekston de la vortaro en la komputilon per WORD anstataŭ per Fangzheng, mi poste ne povus fari kompostadon laŭ la normoj postulataj de vortar-presado kaj devus peti fakulon denove fari entajpadon kaj kompostadon per Fangzheng (ĉar en Ĉinio preskaŭ ĉiuj presejoj akceptas por presado nur prespretaĵojn faritajn per Fangzheng) kaj poste fari kontroladon kaj rekontroladon, korektadon kaj rekorektadon, ĝis la teksto definitivigita tute taŭgus por presado. Se tiel estus, la tuta laborprocezo estus terure longa, kaj la elspezoj por tio estus tiel grandaj, ke ni neniel povus ilin pagi.

(daŭrigota)