Mi trovis jenan retejon de la Norda Koreio, kiu aperas ankaŭ en Esperanto, ĉu estas esperantistoj en Norda Koreio?
http://www.korea-dpr.com/users/esperanto/
alia ligo:
http://homepage.mac.com/mkardol/korea/
Articles by Zhang Xuesong (雪松)
Mi trovis jenan retejon de la Norda Koreio, kiu aperas ankaŭ en Esperanto, ĉu estas esperantistoj en Norda Koreio?
http://www.korea-dpr.com/users/esperanto/
alia ligo:
http://homepage.mac.com/mkardol/korea/
Ŝajnas ke la retpaĝarojn aranĝis hispano, tamen mi kredas ke troviĝas esperantistoj en la lando, nur ili ne kontaktis kun ekstero, ĉar Esperanto estas amikeca por la tuta mondo.
Nun la Norda Koreio ankaŭ ekmalfermas al la mondo, tial Cindy, mi pensas ke la korespondo estas ankaŭ libera en la Norda Koreio.Ni povas provi ĉu eblas kontakti kun ili per Esperanto, ĉu ne?
Mi opinias ke nur la registaro de Norda Koreio malamas vian registaron, (kiun mi ankaŭ malŝatas, ĉar ŝajne via registaro ĉiam ŝatas roli estro de la mondo.) la popoloj ne malamas usonajn popolojn amikajn, ĉu ne? Tio estas afero de politikistoj, ni esperantistoj esperas pacon kaj amikecon de la mondo. Mi ankaŭ esperas ke la Norda Koreio pli rapide malfermas al la tuta mondo, kiel Ĉinio, nur tiel la lando povas evolui kaj la popoloj riĉiĝos.
Nia diskuto ne temas ĉu ĝentila aŭ ne, ni nur esprimas niajn proprajn penson kaj vidpunkton. Mi neniam volas ke vi samopinias kun mi, ni povas diskuti pri ia ajn interesita temo en amikeco, ĉu ne?
Mi ĵus provis serĉi kaj trovis neniun alian retejon el tiu lando, sed mi trovis tiun informon de Libera Folio : www.liberafolio.org/2008/nordkoreio
Sign-in to write a comment.