La aglo ŝvebis super la templo por serĉi manĝaĵon. Subite li vidis paseron, kiu pepis sur la arbo antaŭ la templo.
"Jen mia manĝaĵo." Li pensis kaj ekĉasis la paseron.
La pasero treege timiĝis, ĉar li malkovris neniun lokon por sin kaŝi. Je tiu danĝera memento eliris el la templo bonzo. La pasero vidis esperon kaj tuj eniris en la manikon de la bonzo.
Sed ho ve, la bonzo kaptis la paseron kaj diris al si mem kun ĝojo: "Amitabo, la viandaĵon mi povos manĝi hodiaŭ."
Tion aŭdinte la pasero sciis, kio okazos baldaŭ. Li fermis siajn okulojn kaj restis senmova.
La bonzo opiniis, ke la pasero jam mortis, kaj li etendis siajn fingrojn por rigardi. Apenaŭ liaj fingroj etendiĝis, la pasero tuj forflugis. La bonzo estis tre bedaŭrinda pro tio, tamen li laŭte diris al la forfluga pasero: "Amitabo, mi vin vivigas. "
- trad Zhang Xuesong laŭ ĉina antikva rakonto
Sign-in to write a comment.