La luno — La Natura Satelito de la Tero
月球——地球的天然卫星
La nomo “luno” estas donata al la natura satelito de la tero kaj iafoje ankaŭ al la satelitoj de la aliaj planedoj en la suna sistemo. La diametro de la tera luno estas ĉ. 3,480 km, aŭ ĉ. kvarono de tiu de la tero, kaj la volumeno de la luno estas ĉ. kvinono de tiu de la tero. La maso de la tero estas 81-oble pli granda ol tiu de la luno, sekve la meza denseco de la luno estas nur tri kvinonoj, kaj la gravita altira forto ĉe la luna supraĵo nur sesono, de tiu de la tero respektive. La luno havas nenian likvan akvon, nek atmosferon, kaj tial ekzistas nenia vetero, kiu ŝanĝus la supraĵon de la luno. Kiam ni rigardas supren al la luno, ni povas vidi malhelajn partojn sur ĝi, kiuj, nomitaj lunmaroj unuafoje de la itala astronomo Galilejo, efektive estas sekaj malaltaj ebenaĵoj.
“luno”这个名称既可指地球的天然卫星(即月球),有时也可指太阳系其他行星的卫星。月球的直径约为3,480公里,即约为地球直径的四分之一,月球的体积约为地球的五分之一。地球的质量比月球的质量大81倍,因而月球的平均密度仅为地球的十五分之一,月球表面引力仅为地球的六分之一。月球上没有液态水,也没有大气,因而也就不存在可能改变月球表面形态的天气现象。当我们抬头看着月亮的时候,可以看到月球上有阴暗部分,意大利天文学家伽里略首次把这些阴暗部分称为月海,它们实际上是一些根本没有水的低洼的平原。
La luno rondiras ĉirkau la tero je meza distanco de 384,403 km, kaj en meza rapido de 3,700 km/h (t.e. metroj en horo). Ĝi faras unu rivoluon en elipsa orbito ĉirkaŭ la tero en 27 tagoj 7 horoj 43 minutoj 2.8 sekundoj rilate al la steloj. Por la luno la irado de unu fazo al la sekvanta simila fazo, aŭ unu luna monato, postulas 29 tagojn 12 horojn 44 minutojn 2.8 sekundojn. La luno rotacias unufoje ĉirkaŭ sia akso en ĉ. la sama tempoperiodo, kiu forpasas por ĝia sidera tempoperiodo de rivoluo, kio klarigas la fakton, ke la preskaŭ sama parto de la luno estas ĉiam turnata al la tero. La luno eligas nenian propran lumon, kaj la lumo de la luno, kiun ni vidas sur la tero, estas la sunlumo de ĝi reflektita. Kvankam la luno vidiĝas sufiĉe brila al nia okulo, tamen ĝi reflektas nur 7 procentojn de la sunlumo, kiu falas sur ĝin.
月球以平均384,403公里的距离和每小时3,700公里的速度围绕地球运行。它以椭圆形的轨道绕地球公转一周需恒星时27天7小时43分2.8秒。月球从一个月相运行到下一个相似的月相,即一个太阴月(或称为朔望月),需时29天12小时44分2.8秒。月球自转一周和它公转一周所需的恒星时大致相同,这就解释了这一事实:月球总是以几乎同一部分朝向地球。月球本身不发光,我们在地球上看到的月球的光,是它反射的太阳的光。虽然月球在我们肉眼看来是足够明亮的,但是它只反射了落到它上面的太阳光的百分之七。
La aspekto de la luno vidata de sur la tero dependas de la relativaj pozicioj de la tero, la luno kaj la suno. Jen kial la luno aspektas diversmaniere vidate de sur la tero en malsamaj stadioj de sia orbito. Kvankam ni ĉiam vidas nur 50 procentojn de la tuta surfaco de la luno, tamen pliaj 9 procentoj povas esti vidataj de tempo al tempo ĉirkaŭ la videbla rando pro la relativa moviĝo nomata luna libracio. Tio ĉi estas pro la iomete malsamaj vidanguloj de sur la tero kaŭze de malsamaj relativaj pozicioj de la luno sur ĝia klinita elipsa orbito.
从地球上观察,月球的形象随地球、月球和太阳的相对位置的不同而变化。这就是为什么在地球上看上去月球在自身轨道的不同阶段上有各种不同的形象的原因。虽然我们始终只能看到整个月球面的百分之五十,但在边缘附近的可见部分由于被称为月球天平动的一种相对运动的影响,偶而也可以看到另外的百分之9的部分。这是由于月球在其倾斜的椭圆形轨道上的相对位置不同,因而从地球上观察的视角也略有不同的缘故。
La luno laŭgrade montras malsamajn fazojn dum sia moviĝado sur sia orbito ĉirkaŭ la tero. Duono de la luno ĉiam estas en la sunlumo, same kiel duono de la tero havas tagon dum la alia duono havas nokton. La fazoj de la luno dependas de kiom da parto de la sunlimigita duono povas esti vidata en iu ajn tempo. En la fazo nomata la novluno, la surfaco, kiu estas turnita al la tero, estas tute en ombro. Ĉ. unu semajnon poste, la luno estas en sia unua kvarono, simila al luma duoncirklo; ankoraŭ unu semajno poste, la plenluno montras sian tute prilumatan surfacon; unu semajnon pli poste, en sia lasta kvarono, la luno denove aperas kiel duoncirklo. La tuta ciklo ripetiĝas en ĉiu luna monato. La luno estas plena tiam, kiam ĝi estas pli malproksima de la suno, ol la tero; ĝi estas nova tiam, kiam ĝi estas pli proksima. Kiam ĝi estas pli ol dunone brila, ĝi estas, oni diras, en pli-ol-duona fazo, kaj kiam ĝi estas malpli ol duone brila, ĝi estas en malpli-ol-duona fazo, kiu estas vulgare nomata lunarko. La luno estas videbla kiel lunarko vespere inter la novluno kaj la unua kvaronluno, kaj matene inter la lasta kvaronluno kaj la novluno. La luno estas nomata malkreskanta luno tiam, kiam ĝi iom post iom fariĝas de plena al nova, kaj kreskanta tiam, kiam ĝi denove iom post iom fariĝas al plena. La temperaturoj sur ĝia supraĵo estas ekstremaj, variante de maksimumo de 127°C ĉe la luna tagmezo ĝis minimumo de -173°C ĝuste antaŭ la luna tagiĝo.
月球在自身的围绕地球的轨道上运行的过程中渐次呈现不同的月相。月球的一个半面总是 被阳光照射着,就像地球的一个半面是白天,另一个半面就是黑夜一样。月相取决于无论什么时候被阳光照射的那一半中可见部分的大小。在被称作新月的月相中,朝向地球的那一面完全在阴影中。大约一星期后,月球处于上弦的月相,样子就像一个光亮的半圆形;再过一个星期,满月的月相就把它完全被阳光照射的一面呈现给我们。一个星期以后,月球到了下弦的位置,又呈现出半圆的形状。整个周期在每一个太阴月里重复一次。月球在比地球离太阳远的时候,是满月的月相;在比地球更接近太阳的时候,是新月的月相。当月球多于一半的部分明亮的时候,就被称作凸月;当它不足一半的部分明亮的时候,就是蛾眉月,俗称月牙。当月球处在新月和上弦月之间时,人们可以在晚间看到蛾眉月;当月球处在下弦月和新月之间时,也可以在凌晨看到蛾眉月。当月球逐渐由满月变为新月的时候,就被称作渐亏月;当月球重新逐渐变为满月时,就被称为渐盈月。月球表面的温度是冷热悬殊的,月球正午时最高可达摄氏127度,月球即将黎明时最低可降至摄氏负173度。
Kiel supredirite, ĉar unu rivoluo de la luno ĉirkaŭ la tero postulas iom pli ol 27tagojn 7 horojn,kaj la luno rotacias ĉirkaŭ sia akso en tiu ĉi sama tempodaŭro, tial la sama surfaco de la luno estas ĉiam prezentata al la tero. Dum periodo iom pli longa ol 29 tagoj 12 horoj, la luno trapasas serion de fazoj, en kiuj senĉese ŝanĝiĝas la kvanto de la prilumata duono de la luno, kiun ni vidas de sur la tero. Tiuj ĉi fazoj estas kaŭzitaj de la ŝanĝiĝanta angulo de la sunlumo trafanta la lunon. (La periodo de fazoj estas pli longa ol la periodo de la luna rivoluo, ĉar la moviĝado de la tero ĉirkaŭ la suno ŝanĝas de nokto al nokto la angulon, je kiu la sunlumo trafas la lunon).
如上所述,由于月球绕地球公转一周需要27天7小时,月球自转一周也需要同样的时间,因而月球总是以同一面朝向地球。月球在29天12小时稍多一点的时间经历着一系列的月相,这其间,月球被阳光照射的半面中的我们能在地球上见到的那部分的大小在不断地变化着。这些月相是由阳光照射月球的角度改变而发生的。(月相的周期比月球公转周期长,因为地球围绕太阳公转每夜都在改变着阳光射向月球的角度。)
La luna orbito ĉirkaŭ la tero estas klinita je 5° disde la ebeno de la tera orbito. Pro tiu ĉi klineco, kiam la luno estas ĉe la punkto en sia orbito, ke ĝi estas inter la tero kaj la suno, la luno ordinare estas iom supre aŭ malsupre de la suno. Tiutempe la suno prilumas la flankon de la luno, kiu estas deturnita disde la tero, kaj la flanko de la luno rigardanta al la tero, estas malluma. Tiu ĉi punkto en la luna orbito estas responda al la fazo de la luno, kiu estas nomata la novluno. La kvaronluno okazas tiam, kiam la luno estas je rektaj anguloj al la linio formita de la suno kaj la tero. La suno prilumas la flankon de la luno plej proksiman al ĝi, kaj nur duono de tiu flanko estas videbla de sur la tero, formante brilan duoncirklon. Kiam la luno estas en kontraŭa flanko de la suno, la surfaco de la luno videbla de sur la tero estas prilumata, montrante la plenmunon sur la ĉielo.
月球绕地球运行的轨道倾斜于地球运行的轨道面5度。由于这一倾斜度,当月球处于自身轨道上地球和太阳之间的点上时,月球通常略高或略低于太阳。这时阳光照射着月球背向地球的那一面,朝向地球的那一面则是明亮的。月球轨道的这个点对应于被称之为新月的月相。上弦月的月相发生在月球跟地球的连线和太阳跟地球之间形成的连线成直角的时候。太阳照射着月球最靠近它的那一面,并且那一面只有一半可以在地球上看到,这就形成了一个明亮的半圆形。当月球处于相对于太阳的地球的对面时,从地球上看到的月面是明亮的,这时天空就出现了一轮满月。
Pro la klineco de la luna orbito, la luno ordinare pasas supre aŭ malsupre de la suno en la fazo de novluno kaj supre aŭ malsupre de la ombro de la tero en la fazo de plenluno. Iafoje, tamen, la plenluno aŭ la novluno transpasas ankaŭ la ebenon de la tera orbito. Pro koincio de la naturo, eĉ se la luno estas ĉ. 400-oble pli malgranda ol la suno, kaj ĝi estas ankaŭ ĉ. 400-oble pli proksima al la tero, ol la suno, la luno kaj la suno aspektas preskaŭ samgrande. Se la luno liniiĝas kun la suno kaj la tero en la fazo de plenluno (kiam la tero estas inter la luno kaj la suno), la ombro de la tero kovras la lunon, tiam okazas eklipso de luno.
月球因其轨道的倾斜在新月月相时通常都在太阳的上方或下方经过,在满月月相时则在地球阴影的上方或下方经过。然而满月或新月有时也穿行于地球轨道的平面。由于自然的巧合,纵使月球比太阳小400倍,也比太阳更靠近地球400倍,月球和太阳看上去也几乎同样大小。如果在满月时月球跟太阳和地球之间排成了一直线(当地球在月球和太阳之间),地球的阴影就覆盖了月亮,这时就发生了月食。
Ĉe la luna eklipso, la luno estas en la ombro de la tero. Kiam la luno estas parte en la ombro de la tero, fariĝas parta luna eklipso, kaj kiam la luno estas tute en la ombro de la tero, kreiĝas plena luna eklipso, kaj la plena luna eklipso estas videbla de ĉie sur la duono de la tero, de sur kiu tiutempe la luno estas videbla. Rezulte de tio, pli multaj homoj povas vidi plenajn eklipsojn de luno, ol plenajn eklipsojn de suno.
月球在月食时是在地球的阴影之中。当月亮部分地处于地球的阴影中时,就发生月偏食,而当月球全部在地球的阴影之中时,就产生月全食。在可以看到月球的半个地球上,月全食到处都可以见到。因此,能看到月全食的人多于能看到日全食的人。
(el “Encarta Encyclopedia”)
(Esperantigita de Wang Chongfang)
(资料来源:微软百科全书)
(王崇芳世译和汉译)
Sign-in to write a comment.