http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-sankta-besto-tia-bovo-tre-dikfela.html

Cezar
Sankta besto

Tia bovo tre dikfela
foje revas, ke ĝi devas
manĝi tiom ĝis ĝi krevas.

Ĝi nur staras, kaj ĝi faras
ja neniom aŭ nur iom.
Sankta besto rajtas tiom.

Ne mirindas kaj ne indas
pigra vivo en sankteco.
Kie restas jen la deco?