Hans-Georg Kaiser
Transloĝinte
Transloĝinte
(por eksplodema esperantistino)
I
Vivi elskatole
kaj ne libervole,
inter multaj pakoj
kaj tre grandaj sakoj.
Lito, nova, restas,
kion ŝi tuj testas.
Nuda ŝi englitas,
sed al tentoj spitas.
Inter sak' kaj pako,
mankas varma jako.
Vivo elskatole,
eĉ senalkohole.
Vivo do sen viro,
sen konsola diro?
Ĉu ŝi lin forlasis,
ĉu la amo pasis?
Eble edz' ne rolas,
ĉar ŝi inon volas.
Mi ne povas scii
kaj ne emas fii.
II
Se humur' ne mankus,
ŝi pri l' versoj dankus.
Sed ŝi tuj ekkrias,
ke poetoj fias.
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Mi tamen iom relativigis ĝin por vi! Tiel estas pli bone. Ĉar la damo silentas pri la poemo, mi devas supozi, ke ankaŭ al ŝi ne (tre) plaĉas. Tial do plia verso:).
Sign-in to write a comment.